Leviticus 2 Cross References - Esperanto

1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon. 2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo. 4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro. 9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo. 11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo. 12 Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odorajxo. 13 Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun cxiu via ofero alportu salon. 14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktajxoj. 15 Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi estas farunofero. 16 Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

Exodus 29:2

2 kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.

Leviticus 2:4-8

4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro.

Leviticus 2:15-16

15 Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi estas farunofero. 16 Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

Leviticus 6:14-18

14 Kaj jen estas la legxo pri la farunofero:la filoj de Aaron alportu gxin antaux la Eternulon sur la antauxan parton de la altaro. 15 Kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el gxia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odorajxon, memorajxon al la Eternulo. 16 Kaj la restajxon el gxi mangxu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili gxin mangxu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili gxin mangxu. 17 GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero. 18 CXiu virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.

Leviticus 6:20-23

20 Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco:dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere. 21 Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 22 Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion; gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti forbruligata. 23 Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; gxi ne estu mangxata.

Leviticus 7:10-12

10 Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale. 11 Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.

Leviticus 9:17

17 Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.

Numbers 7:13

13 Kaj lia ofero estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

Numbers 7:19

19 Li alportis sian oferon, kiu estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;

Numbers 15:4-21

4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido. 6 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo. 7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo, 9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 11 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj. 12 Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro. 13 CXiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 14 Kaj se logxas inter vi fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras. 15 Por la tuta komunumo devas esti unu legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux la Eternulo. 16 Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi. 17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas, 19 kaj vi mangxos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo. 20 Kiel unuaajxon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu gxin. 21 El la unuaajxoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.

Isaiah 66:20

20 Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

Joel 1:9

9 For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.

Joel 2:14

14 Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.

Malachi 1:11

11 CXar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.

Luke 1:9-10

9 laux la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. 10 Kaj la tuta amaso de la popolo pregxis ekstere dum la horo de la incensado.

John 6:35

35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

1 John 2:20

20 Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias cxion.

1 John 2:27

27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

Jude 1:20

20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,

Revelation 8:3

3 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono.

Exodus 30:16

16 Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

Leviticus 2:9

9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 2:16

16 Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

Leviticus 5:12

12 Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

Leviticus 6:15

15 Kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el gxia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odorajxon, memorajxon al la Eternulo.

Leviticus 24:7

7 Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.

Numbers 5:18

18 Kaj la pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga.

Nehemiah 13:14

14 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.

Nehemiah 13:22

22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.

Isaiah 66:3

3 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

Acts 10:4

4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.

Exodus 29:37

37 Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.

Leviticus 2:10

10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.

Leviticus 6:16-17

16 Kaj la restajxon el gxi mangxu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili gxin mangxu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili gxin mangxu. 17 GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.

Leviticus 6:26

26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.

Leviticus 7:9

9 Kaj cxiu farunofero, kiu estas bakita en forno aux pretigita en kaserolo aux sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis gxin.

Leviticus 10:12-13

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo. 13 Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi.

Leviticus 21:22

22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.

Numbers 18:9

9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.

1 Samuel 2:28

28 kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

Exodus 12:8

8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

Exodus 16:31

31 Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.

Leviticus 1:11

11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

Leviticus 6:17

17 GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.

Leviticus 7:12

12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.

Leviticus 10:12

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.

1 Chronicles 23:28-29

28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;

Psalms 22:14

14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Isaiah 44:3-5

3 CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn, 4 por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo. 5 Unu diros:Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

Ezekiel 46:20

20 Kaj li diris al mi:CXi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.

Matthew 26:38

38 Tiam li diris al ili:Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu kun mi.

John 3:34

34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.

John 12:27

27 Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo.

1 Corinthians 5:7-8

7 Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo; 8 tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

Hebrews 7:26

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

1 Peter 2:1

1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,

1 Peter 2:22

22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;

Leviticus 6:21

21 Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

Leviticus 1:6

6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.

Psalms 22:1-21

1 Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? 2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. 3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael. 4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. 6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. 7 CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante: 8 Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin. 9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. 11 Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. 12 CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi. 13 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno. 15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. 18 Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas. 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min. 20 Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo. 21 Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj.

Mark 14:1-15

1 Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi; 2 cxar ili diris:Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo. 3 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon. 4 Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo? 5 CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi. 6 Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi. 7 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas. 8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo. 9 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi. 10 Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili. 11 Kaj auxdinte, ili gxojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li sercxis, kiamaniere oportune transdoni lin. 12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li:Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon? 13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili:Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; 14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 15 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni.

John 18:1-19

1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj. 2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj. 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj. 4 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas? 5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron. 7 Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi sercxas? Ili diris:Jesuon Nazaretan. 8 Jesuo respondis:Mi jxus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min sercxas, lasu cxi tiujn foriri; 9 por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. 10 Simon Petro do, havante glavon, eltiris gxin, kaj frapis sklavon de la cxefpastro kaj detrancxis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malhxo. 11 Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos? 12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, 13 kaj kondukis lin unue al Anas; cxar cxi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis cxefpastro en tiu jaro. 14 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo. 15 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaux alia discxiplo. CXi tiu discxiplo estis konata de la cxefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la cxefpastro; 16 sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia discxiplo, kiu estis konata de la cxefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. 17 La sklavino pordistino diris al Petro:CXu vi ne estas ankaux el la discxiploj de tiu homo? Li diris:Mi ne estas. 18 La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (cxar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaux estis kun ili, starante kaj sin varmigante. 19 La cxefpastro demandis Jesuon pri liaj discxiploj kaj pri lia instruado.

Leviticus 2:1-2

1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon. 2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Exodus 29:18

18 Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.

Leviticus 2:2

2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Psalms 22:13-14

13 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.

Isaiah 53:10

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

Zechariah 13:7

7 Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

Zechariah 13:9

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

Romans 12:1

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

Romans 15:16

16 ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.

Ephesians 5:2

2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

Philippians 2:17

17 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

Philippians 4:18

18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

Leviticus 2:3

3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

Exodus 12:19-20

19 Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando. 20 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

Exodus 23:18

18 Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.

Exodus 34:25

25 Ne bucxversxu sur fermentintajxon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti gxis mateno la ofero de la festo de Pasko.

Proverbs 24:13

13 Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo;

Proverbs 25:16

16 Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.

Proverbs 25:27

27 Ne bone estas mangxi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas sercxi sian gloron.

Matthew 16:6

6 Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

Matthew 16:11-12

11 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj? 12 Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

Mark 8:15

15 Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.

Luke 12:1

1 Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektigxis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj discxiploj, dirante unue:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco.

Luke 21:34

34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu sxargxitaj de trosatigxo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;

Acts 14:22

22 firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.

1 Corinthians 5:6-8

6 Ne bona estas via fanfaronado. CXu vi ne scias, ke malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason?

Galatians 5:9

9 Malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason.

1 Peter 4:2

2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.

Genesis 23:10-11

10 Kaj Efron sidis inter la filoj de HXet, kaj respondis Efron la HXetido al Abraham auxdeble por la filoj de HXet, antaux cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante: 11 Ne, mia sinjoro, auxskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur gxi, al vi mi donas, antaux la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi; enterigu vian mortintinon.

Genesis 23:17

17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe, farigxis

Exodus 22:29

29 Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.

Exodus 23:10-11

10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn; 11 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

Exodus 23:19

19 La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

Leviticus 7:13

13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero.

Leviticus 23:10

10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.

Numbers 15:20

20 Kiel unuaajxon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu gxin.

Deuteronomy 26:10

10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio.

2 Chronicles 31:5

5 Kiam cxi tiu ordono disvastigxis, la Izraelidoj alportis multe da unuaajxoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktajxojn, kaj ankaux dekonajxojn el cxio ili multe alportis.

1 Corinthians 15:20

20 Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj.

Revelation 14:4

4 Ili estas tiuj, kiuj ne malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la SXafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la SXafido.

Numbers 18:19

19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

2 Chronicles 13:5

5 Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.

Ezra 7:22

22 gxis jena kvanto:argxento gxis cent kikaroj, tritiko gxis cent kor�oj, vino gxis cent bat�oj, ankaux oleo gxis cent bat�oj, kaj salo en kvanto senlima.

Ezekiel 43:24

24 kaj alportu ilin antaux la Eternulon, kaj la pastroj jxetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.

Matthew 5:13

13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.

Mark 9:49-50

49 CXar cxiu estos salita per fajro. 50 Salo estas bona; sed se la salo farigxis nesala, kiel vi rebonigos gxin? Havu salon en vi, kaj pacigxu unu kun alia.

Colossians 4:6

6 Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.

Genesis 4:3

3 Kaj post ia tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.

Leviticus 22:29

29 Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi placxon.

Leviticus 23:14-17

14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj. 15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn. 16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo. 17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.

Leviticus 23:20

20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro.

Numbers 28:2

2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.

Deuteronomy 26:2

2 tiam prenu el la unuaj el cxiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por logxigi tie Sian nomon;

2 Kings 4:42

42 Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu.

Proverbs 3:9-10

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

Isaiah 53:2-10

2 CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni. 3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. 4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. 5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis. 6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj. 7 Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon. 8 De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. 9 Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter ricxuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustajxon kaj trompo ne estis en lia busxo. 10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

Leviticus 2:4-7

4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo.

Leviticus 2:12

12 Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odorajxo.

Psalms 141:2

2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

Isaiah 11:2-4

2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.

Romans 8:26-27

26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj; 27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio.

Hebrews 5:7

7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.