Leviticus 6:20-23

Esperanto(i) 20 Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco:dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere. 21 Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 22 Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion; gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti forbruligata. 23 Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; gxi ne estu mangxata.