Joshua 9 Cross References - Esperanto

1 Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, 2 ili kolektigxis kune, por militi unuanime kontraux Josuo kaj kontraux Izrael. 3 Kaj la logxantoj de Gibeon auxdis, kion faris Josuo al Jerihxo kaj al Aj, 4 kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn; 5 kaj sxuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfresxa kaj sximigxinta. 6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon. 7 Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon? 8 Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas? 9 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo, 10 kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot. 11 Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon. 12 CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis. 13 Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo. 14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis. 15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili. 16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekauxdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj logxas apude de ili. 17 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim. 18 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, cxar la estroj de la komunumo jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraux la estroj. 19 Kaj cxiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tusxi ilin; 20 tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili. 21 Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj. 22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi logxas apude de ni? 23 estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio. 24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon. 25 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu. 26 Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin. 27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.

Genesis 15:18-21

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

Exodus 3:17

17 Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Exodus 23:23

23 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

Exodus 23:31

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.

Exodus 34:11

11 Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.

Numbers 34:6

6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.

Deuteronomy 3:25

25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.

Deuteronomy 4:49

49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.

Deuteronomy 7:1

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;

Joshua 1:4

4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

Joshua 1:15

15 gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.

Joshua 3:10

10 Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:

Joshua 3:17

17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

Joshua 5:1

1 Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.

Joshua 10:2-5

2 tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj gxiaj logxantoj estis homoj fortaj. 3 Kaj Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de HXebron, kaj al Piram, regxo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de Eglon, por diri: 4 Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj. 5 Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.

Joshua 10:23

23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.

Joshua 10:28-39

28 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo. 29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna. 30 Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo. 31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi. 32 Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna. 33 Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton. 34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi. 35 Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx. 36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi. 37 Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi. 38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi. 39 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo.

Joshua 11:1-5

1 Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf, 2 kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en Nafot-Dor apud la maro, 3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa. 4 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da cxevaloj kaj cxaroj. 5 Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael.

Joshua 11:10-11

10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj. 11 Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro.

Joshua 11:17

17 de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

Joshua 12:7-24

7 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj; 8 sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj: 9 la regxo de Jerihxo, unu; la regxo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu; 10 la regxo de Jerusalem, unu; la regxo de HXebron, unu; 11 la regxo de Jarmut, unu; la regxo de Lahxisx, unu; 12 la regxo de Eglon, unu; la regxo de Gezer, unu; 13 la regxo de Debir, unu; la regxo de Geder, unu; 14 la regxo de HXorma, unu; la regxo de Arad, unu; 15 la regxo de Libna, unu; la regxo de Adulam, unu; 16 la regxo de Makeda, unu; la regxo de Bet-El, unu; 17 la regxo de Tapuahx, unu; la regxo de HXefer, unu; 18 la regxo de Afek, unu; la regxo de Lasxaron, unu; 19 la regxo de Madon, unu; la regxo de HXacor, unu; 20 la regxo de SXimron-Meron, unu; la regxo de Ahxsxaf, unu; 21 la regxo de Taanahx, unu; la regxo de Megido, unu; 22 la regxo de Kedesx, unu; la regxo de Jokneam cxe Karmel, unu; 23 la regxo de Dor en Nafot-Dor, unu; la regxo de la popoloj en Gilgal, unu; 24 la regxo de Tirca, unu. La nombro de cxiuj regxoj estis tridek unu.

Joshua 13:5

5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;

Joshua 15:12

12 La okcidenta limo estas la Granda Maro. CXi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.

Joshua 22:4

4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

Joshua 22:7

7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.

Joshua 23:4

4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.

Joshua 24:11

11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.

2 Chronicles 20:1-30

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton. 2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon. 5 Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto. 6 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam. 8 Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio. 16 Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. 18 Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo. 19 Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten. 20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson. 21 Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco. 22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian. 24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis. 25 Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi. 26 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago. 27 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael. 30 Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.

Psalms 2:1-2

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

Psalms 83:2-8

2 CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. 3 Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj. 4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro; 8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

Proverbs 11:21

21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.

Isaiah 8:9-10

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 8:12

12 Ne nomu konspiro cxion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion gxi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.

Isaiah 54:15

15 Certe, oni sin armos kontraux vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraux vi, tiu falos antaux vi.

Joel 3:9-13

9 Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru. 10 Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta. 11 Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn. 12 La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj. 13 Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.

Acts 4:26-28

26 Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito; 27 cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28 por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.

Revelation 16:14

14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.

Revelation 20:8-9

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

Joshua 6:1-27

1 (Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.) 2 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn. 3 CXirkauxiru la urbon cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj. 4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. 5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili:Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo. 7 Kaj li diris al la popolo:Iru, kaj cxirkauxiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaux la kesto de la Eternulo. 8 Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaux la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili. 9 Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj. 10 Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios. 11 Kaj la kesto de la Eternulo ekiris cxirkaux la urbo, cxirkauxiris gxin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro. 12 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo. 13 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo, iris kaj sencxese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaux ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni sencxese trumpetis per trumpetoj. 14 Kaj ili cxirkauxiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj. 15 En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn. 16 Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon. 17 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis. 18 Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin. 19 Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos. 20 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekauxdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per lauxta vocxo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, cxiu rekte antauxen, kaj ili prenis la urbon. 21 Kaj ili ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj azenojn. 22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi. 23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 25 Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon. 26 Kaj en tiu tempo Josuo faris jxuron, dirante:Malbenita antaux la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos cxi tiun urbon Jerihxo. Sur sia unuenaskito li gxin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos gxiajn pordegojn. 27 Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.

Joshua 8:1-35

1 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon. 2 Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo. 3 Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte, 4 kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj. 5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni forkuros de ili. 6 Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin el la urbo; cxar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antauxe. Kaj ni kuros de ili. 7 Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon. 8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi. 9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo. 10 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj. 11 Kaj cxiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimigxis, kaj venis antaux la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo. 12 Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. 13 Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke gxia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo. 14 Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo. 15 Kaj Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto. 16 Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimigxis de la urbo. 17 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon. 18 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraux la urbon. 19 Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro. 20 Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn. 21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj. 22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri. 23 Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo. 24 Kaj kiam Izrael mortigis cxiujn logxantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj cxiuj falis de glavo gxis plena ekstermigxo, tiam cxiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie cxiujn per glavo. 25 Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj. 26 Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, gxis estis ekstermitaj cxiuj logxantoj de Aj. 27 Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo. 28 Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris gxin eterna ruino, dezertajxo gxis hodiaux. 29 Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. 30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael, 31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn. 32 Kaj li skribis tie sur la sxtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la Izraelidoj. 33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon. 34 Kaj poste li lauxte legis cxiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al cxio, kio estas skribita en la libro de la instruo. 35 El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

Joshua 9:17

17 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.

Joshua 10:2

2 tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj gxiaj logxantoj estis homoj fortaj.

2 Samuel 21:1-2

1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

Genesis 34:13

13 Kaj la filoj de Jakob respondis al SXehxem kaj al lia patro HXamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;

1 Kings 20:31-33

31 Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo. 32 Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato. 33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.

Psalms 119:83

83 CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

Matthew 9:17

17 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

Matthew 10:16

16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

Mark 2:22

22 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn.

Luke 5:37-38

37 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus. 38 Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn.

Luke 16:8

8 Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.

Deuteronomy 29:5

5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentauxgigxis viaj vestoj sur vi, kaj viaj sxuoj ne sentauxgigxis sur via piedo.

Deuteronomy 33:25

25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.

Joshua 9:13

13 Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.

Luke 15:22

22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

Deuteronomy 20:11-15

11 Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin. 12 Sed se gxi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraux vi, tiam siegxu gxin; 13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon, tiam mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo; 14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi. 15 Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.

Joshua 5:10

10 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jerihxo.

Joshua 9:9

9 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,

Joshua 10:43

43 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.

1 Kings 8:41

41 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo

2 Kings 20:14

14 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel.

Genesis 10:17

17 kaj la HXividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj

Genesis 34:2

2 Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.

Exodus 3:8

8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

Exodus 23:31-33

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi. 32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj. 33 Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.

Exodus 34:12

12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;

Numbers 33:52

52 tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;

Deuteronomy 7:2-3

2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin. 3 Kaj ne boparencigxu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;

Deuteronomy 20:16

16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu animo;

Joshua 9:1

1 Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,

Joshua 11:19

19 Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.

Judges 2:2

2 sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?

Genesis 9:25-26

25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj. 26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de SXem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;

Deuteronomy 20:11

11 Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.

Joshua 9:11

11 Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.

Joshua 9:23

23 estu do nun malbenitaj:ne cxesigxu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.

Joshua 9:25

25 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.

Joshua 9:27

27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.

1 Kings 9:20-21

20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael: 21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.

2 Kings 10:5

5 Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.

Exodus 9:16

16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

Exodus 15:14

14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.

Numbers 14:15

15 se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus:

Deuteronomy 20:15

15 Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.

Joshua 2:9-10

9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando; 10 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.

Joshua 9:24

24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaux vi cxiujn logxantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaux vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.

2 Chronicles 6:32-33

32 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo: 33 Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

Nehemiah 9:5

5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

Psalms 72:19

19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

Psalms 83:18

18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Psalms 148:13

13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

Isaiah 55:5

5 Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.

Isaiah 66:19

19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Acts 8:7

7 CXar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, cxi tiuj elvenis, kriante per lauxta vocxo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resanigxis.

Numbers 21:24-35

24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj. 26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon. 30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba. 31 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Deuteronomy 1:4

4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en Asxtarot kaj en Edrei;

Deuteronomy 2:30-3:7

30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

Joshua 12:4

4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei,

1 Chronicles 6:71

71 Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn;

Genesis 43:12

12 Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.

Joshua 1:11

11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

Joshua 9:8

8 Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?

Esther 8:17

17 Kaj en cxiu lando kaj en cxiu urbo, sur cxiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la regxo, estis cxe la Judoj gxojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando farigxis Judoj, cxar falis sur ilin timo antaux la Judoj.

Matthew 10:9-10

9 Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn, 10 nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon.

Luke 9:3

3 Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4 kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn; 5 kaj sxuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfresxa kaj sximigxinta.

Exodus 28:30

30 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

Numbers 27:21

21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

Judges 1:1

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?

Judges 20:18

18 Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

Judges 20:28

28 kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

1 Samuel 14:18-19

18 Kaj Saul diris al Ahxija:Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj. 19 Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon.

1 Samuel 22:10

10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.

1 Samuel 23:9-12

9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon. 10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi. 11 CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos. 12 Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.

1 Samuel 30:7-8

7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David. 8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.

2 Samuel 2:1

1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En HXebronon.

2 Samuel 5:19

19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon.

1 Chronicles 10:13-14

13 Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi, 14 sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.

Ezra 8:21

21 Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.

Proverbs 3:5-6

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Isaiah 30:1-2

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko, 2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo!

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

Exodus 23:32

32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

Deuteronomy 20:10-11

10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraux gxi, tiam proponu al gxi pacon. 11 Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.

Joshua 2:12-19

12 Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco, 13 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto. 14 Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon. 15 Kaj sxi malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro. 16 Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon. 17 Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin: 18 jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon; 19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

Joshua 6:22-25

22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi. 23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 25 Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.

2 Samuel 21:2

2 Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

Jeremiah 18:7-8

7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi.

Proverbs 12:19

19 Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.

Joshua 15:9

9 Kaj de la supro de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.

Joshua 15:60

60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilagxoj.

Joshua 18:14

14 Kaj la limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-HXoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.

Joshua 18:25-28

25 Gibeon kaj Rama kaj Beerot 26 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca 27 kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala 28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. Tio estas la posedajxo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj.

1 Samuel 7:1

1 Kaj venis la logxantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis gxin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.

1 Chronicles 13:5-6

5 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim. 6 Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.

1 Chronicles 21:29

29 La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon.

2 Chronicles 1:3-4

3 Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto. 4 Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.

Ezra 2:25

25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,

Nehemiah 7:29

29 de la logxantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,

2 Samuel 21:7

7 Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.

Psalms 15:4

4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

Ecclesiastes 5:2

2 Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.

Ecclesiastes 5:6

6 Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?

Ecclesiastes 9:2

2 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.

Joshua 9:20

20 tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.

Ecclesiastes 8:2

2 Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio.

Jeremiah 4:2

2 kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco jxuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.

2 Samuel 21:1-6

1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.) 3 Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por ke vi benu la heredajxon de la Eternulo? 4 La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam ili diris al la regxo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraux ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en cxiuj limoj de Izrael, 6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.

2 Chronicles 36:13

13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

Proverbs 20:25

25 GXi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.

Ezekiel 17:12-21

12 Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon; 13 kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis, 14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi konservu lian interligon kaj povu sin teni. 15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon? 16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon, cxe li, en Babel, li mortos. 17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj. 18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon. 20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi. 21 Kaj cxiuj liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

Zechariah 5:3-4

3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi. 4 Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Romans 1:31

31 senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;

1 Timothy 1:10

10 malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;

Deuteronomy 29:11

11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de via akvo;

Joshua 9:15

15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.

2 Chronicles 2:17-18

17 Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent. 18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

Genesis 3:13-14

13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis. 14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.

Genesis 27:35-36

35 Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon. 36 Kaj li diris: GXuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: CXu vi ne rezervis por mi benon?

Genesis 27:41-45

41 Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob. 42 Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin; 43 tial nun, mia filo, auxskultu mian vocxon; kaj levigxu, forkuru al mia frato Laban en HXaran; 44 kaj logxu cxe li kelkan tempon, gxis kvietigxos la furiozo de via frato; 45 gxis la kolero de via frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux en unu tago?

Genesis 29:25

25 Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis?

Joshua 9:6

6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.

Joshua 9:9-10

9 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo, 10 kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot.

Joshua 9:16

16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekauxdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj logxas apude de ili.

2 Corinthians 11:3

3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

Leviticus 27:28-29

28 Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo. 29 CXiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elacxetita; li devas morti.

Joshua 9:21

21 Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili farigxis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.

Exodus 15:14-16

14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo. 15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan. 16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

Numbers 33:51-52

51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 52 tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;

Numbers 33:55-56

55 Sed se vi ne forpelos de antaux vi la logxantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi logxos. 56 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

Deuteronomy 7:1-2

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi; 2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.

Deuteronomy 7:23-24

23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj. 24 Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.

Deuteronomy 20:15-17

15 Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj. 16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin:la HXetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;

Job 2:4

4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.

Matthew 10:28

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

Genesis 16:6

6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.

Judges 8:15

15 Kaj li venis al la logxantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebahx kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

Judges 10:15

15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux.

1 Samuel 3:18

18 Kaj Samuel rakontis al li cxion, kaj nenion kasxis antaux li. Kaj li diris:Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio placxas al Li.

2 Samuel 24:14

14 Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

Isaiah 47:6

6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

Jeremiah 26:14

14 Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa.

Jeremiah 38:5

5 Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo.

Matthew 11:26

26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

Deuteronomy 12:5

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.