Joshua 6:22-25

Esperanto(i) 22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi. 23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 25 Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.