John 7:19 Cross References - Esperanto

19 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min?

Exodus 24:2-3

2 Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li. 3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.

Deuteronomy 1:17

17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

Deuteronomy 33:4

4 Instruon transdonis al ni Moseo, Heredajxon por la komunumo de Jakob.

Psalms 2:1-6

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn! 4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin. 5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: 6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Matthew 12:14

14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Matthew 21:38

38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.

Matthew 23:2-4

2 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la segxo de Moseo: 3 cxion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laux iliaj faroj, cxar ili ordonas, sed ne faras. 4 Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.

Mark 3:4

4 Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.

Mark 3:6

6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

John 1:17

17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

John 5:16

16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

John 5:18

18 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

John 5:45

45 Ne pensu, ke mi akuzos vin antaux la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas.

John 7:1

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin.

John 7:25

25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?

John 9:28-29

28 Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo. 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.

John 10:31-32

31 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?

John 10:39

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

John 11:53

53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

Acts 7:38

38 Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la angxelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;

Romans 2:12-13

12 CXar cxiu, kiu pekis sen legxo, ankaux pereos sen legxo; kaj cxiu, kiu pekis sub legxo, estos jugxata per legxo; 13 cxar ne la auxskultantoj de legxo estos justaj antaux Dio, sed la plenumantoj de legxo estos pravigitaj

Romans 2:17-29

17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj fieras pri Dio, 18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo, 19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo, 20 edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero; 21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas? 22 vi, kiu diras:Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu vi prirabas templojn? 23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo? 24 CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite. 25 CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido. 26 Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido? 27 kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon? 28 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno; 29 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.

Romans 3:10-23

10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu; 11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion; 12 CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu; 13 Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj; 14 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico; 15 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon; 16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj; 17 Kaj vojon de paco ili ne konas; 18 Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio. 19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio; 20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko. 21 Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj; 22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo; 23 cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;

Galatians 3:19

19 Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.

Galatians 6:13

13 CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno.

Hebrews 3:3-5

3 CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto. 4 CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio. 5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.