Job 34 Cross References - Esperanto

1 Elihu parolis plue, kaj diris: 2 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min. 3 CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon. 4 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona. 5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton; 6 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa. 7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon? 8 Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj; 9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio. 10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin. 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron. 13 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo? 14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo. 16 Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj. 17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18 CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo? 19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj. 20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj. 21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas. 22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj. 23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo. 24 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn; 25 CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas. 26 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas; 27 Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn, 28 Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj. 29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo, 30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo. 31 Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon; 32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros. 33 CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru. 34 Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas: 35 Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj. 36 Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj; 37 CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.

Proverbs 1:5

5 Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,

1 Corinthians 10:15

15 Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras.

1 Corinthians 14:20

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.

Job 6:30

30 CXu estas peko sur mia lango? CXu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

Job 12:11

11 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la mangxajxon.

Job 31:30

30 Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

Job 33:2

2 Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

1 Corinthians 2:15

15 Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.

Hebrews 5:14

14 Sed solida nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.

Judges 19:30

30 Kaj cxiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion, konsiligxu, kaj decidu.

Judges 20:7

7 Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.

Job 34:36

36 Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;

Isaiah 11:2-5

2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. 5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

John 7:24

24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

1 Corinthians 6:2-5

2 Aux cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn aferojn? 3 CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo? 4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio? 5 Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,

Galatians 2:11-14

11 Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda. 12 CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. 13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco. 14 Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?

1 Thessalonians 5:21

21 elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona;

Job 9:17

17 Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

Job 10:7

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

Job 11:4

4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

Job 16:17

17 Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

Job 27:2

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

Job 29:14

14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

Job 32:1

1 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

Job 33:9

9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

Job 6:4

4 CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

Job 16:13

13 Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.

Job 27:4-6

4 Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon. 5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan. 6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

Deuteronomy 29:19

19 kaj kiam li auxdos la vortojn de cxi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraux tio, ke mi iros laux la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.

Job 15:16

16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.

Proverbs 1:22

22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?

Proverbs 4:17

17 CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.

Job 2:10

10 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Job 11:3

3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

Job 15:5

5 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.

Job 22:15

15 CXu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,

Psalms 1:1

1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

Psalms 26:4

4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

Psalms 50:18

18 Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

Psalms 73:12-15

12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon! 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn, 14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene! 15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

Proverbs 1:15

15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

Proverbs 2:12

12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon,

Proverbs 4:14

14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpasxu sur la vojo de malbonuloj;

Proverbs 13:20

20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

1 Corinthians 15:33

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

Job 9:22-23

22 CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas. 23 Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

Job 9:30-31

30 Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo, 31 Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

Job 21:14-16

14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn; 15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li? 16 Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.

Job 21:30

30 En tago de malfelicxo la malpiulo estas sxirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.

Job 22:17

17 Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?

Job 27:10

10 CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?

Job 35:3

3 CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

Psalms 37:4

4 Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Malachi 3:14

14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

Genesis 18:25

25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.

Deuteronomy 32:4

4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.

2 Chronicles 19:7

7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

Job 8:3

3 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

Job 34:2-3

2 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min. 3 CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.

Job 34:34

34 Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

Job 36:23

23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

Job 37:23

23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

Psalms 92:15

15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

Proverbs 6:32

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

Proverbs 15:32

32 Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.

Jeremiah 12:1

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?

Romans 3:4-5

4 Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo. 5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

Romans 9:14

14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!

James 1:13

13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;

Job 33:26

26 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

Psalms 62:12

12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.

Proverbs 1:31

31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.

Proverbs 24:12

12 Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.

Jeremiah 32:19

19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;

Ezekiel 33:17-20

17 Dume la filoj de via popolo diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne gxusta. 18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras:Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! CXiun el vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

Matthew 16:27

27 CXar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj, kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.

Romans 2:6

6 kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;

2 Corinthians 5:10

10 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

Galatians 6:7-8

7 Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos. 8 CXar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

1 Peter 1:17

17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

Revelation 22:12

12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.

Psalms 11:7

7 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.

Psalms 145:17

17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.

Habakkuk 1:12-13

12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni. 13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?

1 Chronicles 29:11

11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

Job 38:4-41

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion. 5 Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron? 6 Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon, 7 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio? 8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino; 9 Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj, 10 Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn, 11 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj? 12 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon, 13 Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi; 14 Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu; 15 Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita? 16 CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo? 17 CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego? 18 CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion? 19 Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo, 20 Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo? 21 CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj? 22 CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo, 23 Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito? 24 Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron? 25 Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo, 26 Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman, 27 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon? 28 CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso? 29 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo? 30 Simile al sxtono malmoligxas la akvo, Kaj la suprajxo de la abismo kunfirmigxas. 31 CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono? 32 CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj? 33 CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero? 34 CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru? 35 CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas? 36 Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton? 37 Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo, 38 Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas? 39 CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn, 40 Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo? 41 Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?

Job 40:8-11

8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava? 9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li, 10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco; 11 Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin;

Proverbs 8:23-30

23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. 25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. 27 Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo, 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, 29 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: 30 Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe.

Isaiah 40:13-14

13 Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon? 14 De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de sagxeco?

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Romans 11:34-36

34 CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto? 35 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li? 36 CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

Job 7:17

17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

Job 9:4

4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

Psalms 104:29

29 Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

Isaiah 24:22

22 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.

Genesis 3:19

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Job 9:22

22 CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.

Job 10:9

9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

Job 30:23

23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

Psalms 90:3-10

3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj. 4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto. 5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo: 6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas. 7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas. 8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo. 9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

Ecclesiastes 12:7

7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

Isaiah 27:4

4 CXu Mi ne havas koleron? cxu iu elmetus batale kontraux Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpasxus kontraux ilin, kaj cxiujn kune forbruligus.

Isaiah 57:16

16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

Job 12:3

3 Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

Job 13:2-6

2 Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi. 3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio. 4 Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj. 5 Ho, se vi silentus, Tio estus sagxeco de via flanko. 6 Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo.

2 Samuel 19:21

21 Tiam ekparolis Abisxaj, filo de Ceruja, kaj diris:CXu efektive SXimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo?

2 Samuel 23:3

3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.

Job 1:22

22 Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.

Job 40:8

8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

Romans 3:5-7

5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.) 6 Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon? 7 CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?

Exodus 22:28

28 Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.

Proverbs 17:26

26 Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.

Acts 23:3

3 Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu?

Acts 23:5

5 Kaj Pauxlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas cxefpastro; cxar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.

Romans 13:7

7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

1 Peter 2:17

17 CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

2 Peter 2:10

10 sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn;

Jude 1:8

8 Tamen tiel same ankaux cxi tiuj en siaj songxadoj malpurigas la karnon, malestimas auxtoritaton, kaj insultas honorojn.

Leviticus 19:15

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

Deuteronomy 10:17

17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 12:19

19 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.

Job 12:21

21 Li versxas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.

Job 13:8

8 CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi?

Job 31:15

15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.

Job 36:19

19 CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

Psalms 2:2-4

2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn! 4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

Psalms 49:6-7

6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li

Proverbs 14:31

31 Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon.

Proverbs 22:2

2 Ricxulo kaj malricxulo renkontigxas: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

Ecclesiastes 5:8

8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

Isaiah 3:14

14 La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

Acts 10:34

34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;

Romans 2:11

11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

Galatians 2:6

6 Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;

Ephesians 6:9

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

Colossians 3:25

25 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

Hebrews 12:28

28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;

James 2:5

5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

Exodus 12:29-30

29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj. 30 Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

1 Samuel 25:37-39

37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono. 38 Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis. 39 Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon.

1 Samuel 26:10

10 Kaj David diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aux venos lia tago kaj li mortos, aux li iros en militon kaj pereos.

Job 36:20

20 Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.

Psalms 73:19

19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

Isaiah 10:16-19

16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo. 17 Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro, kaj lia Sanktulo farigxos flamo; kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago, 18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo. 19 La restajxo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.

Isaiah 30:13

13 tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

Isaiah 30:30-33

30 Kaj la Eternulo auxdigos Sian majestan vocxon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj sxtona hajlo. 31 CXar ektremos la Asiriano de la vocxo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo. 32 Kaj penetranta estos cxiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraux li. 33 CXar delonge estas preparita la bruligejo; gxi estas preta ankaux por la regxo, profundigita, vastigita; gxia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos gxin kiel torenton da sulfuro.

Isaiah 37:36

36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

Isaiah 37:38

38 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

Daniel 2:34

34 Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.

Daniel 2:44-45

44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne. 45 Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

Daniel 5:30

30 En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la HXaldeoj, estis mortigita.

Zechariah 4:6

6 Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.

Matthew 25:6

6 Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte.

Luke 12:20

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

Luke 17:26-29

26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. 27 Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn. 28 Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis; 29 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn;

Acts 12:23

23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

1 Thessalonians 5:2

2 CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto.

2 Peter 2:3

3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

Genesis 16:13

13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?

2 Chronicles 16:9

9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

Job 31:4

4 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

Psalms 34:15

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

Psalms 139:23

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.

Proverbs 5:21

21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

Proverbs 15:3

3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

Jeremiah 16:17

17 CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Amos 9:8

8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.

Job 3:5

5 Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin; Nubo gxin kovru; Eklipsoj de tago faru gxin terura.

Job 24:17

17 CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.

Job 31:3

3 CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj?

Psalms 5:5

5 Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.

Psalms 139:11-12

11 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto: 12 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo.

Proverbs 10:29

29 La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.

Isaiah 9:2

2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Isaiah 29:15

15 Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Amos 9:2-3

2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin. 3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.

Matthew 7:23

23 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.

Luke 13:27

27 kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.

1 Corinthians 4:5

5 Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Revelation 6:15-16

15 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj; 16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;

Ezra 9:13

13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

Job 9:32-33

32 CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo. 33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

Job 11:6

6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

Job 11:11

11 CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

Job 16:21

21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

Job 23:7

7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

Job 34:10-12

10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin. 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

Psalms 119:137

137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj.

Isaiah 42:3

3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

Jeremiah 2:5

5 Tiele diras la Eternulo:Kian maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?

Daniel 9:7-9

7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi. 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

Romans 9:20

20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

1 Samuel 2:30-36

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj. 31 Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo; 32 kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo. 33 Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo. 34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos. 35 Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laux Mia koro kaj laux Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados cxiam antaux Mia sanktoleito. 36 Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.

1 Samuel 15:28

28 Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.

1 Kings 14:7-8

7 Iru, diru al Jerobeam:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael, 8 kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi;

1 Kings 14:14

14 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael regxon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaux.

Job 19:2

2 GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?

Psalms 2:9

9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

Psalms 72:4

4 Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.

Psalms 94:5

5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.

Psalms 113:7-8

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

Jeremiah 51:20-23

20 Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn; 21 Mi frakasis per vi cxevalon kaj gxian rajdanton, Mi frakasis per vi cxaron kaj gxian veturanton; 22 Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon; 23 Mi frakasis per vi pasxtiston kaj lian sxafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungajxon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.

Daniel 2:21

21 Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

Daniel 2:34-35

34 Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin. 35 Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

Daniel 5:28-31

28 PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj. 29 Tiam laux ordono de Belsxacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran cxenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno. 30 En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la HXaldeoj, estis mortigita. 31 Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la agxon de sesdek du jaroj.

Job 34:20

20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.

Psalms 33:15

15 Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn.

Song of Songs 3:8

8 CXiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; CXiu portas sian glavon cxe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.

Isaiah 15:1

1 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.

Isaiah 66:18

18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.

Hosea 7:2

2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.

Amos 8:7

7 La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn.

Revelation 20:12

12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj.

Exodus 14:30

30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

Deuteronomy 13:9-11

9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste. 10 Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 11 Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

Deuteronomy 21:21

21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

2 Samuel 12:11-12

11 Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno. 12 CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.

Psalms 58:10-11

10 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. 11 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.

Isaiah 66:24

24 Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.

1 Timothy 5:20

20 La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la ceteraj ankaux timu.

1 Timothy 5:24

24 La pekoj de unuj estas evidentaj, antauxirantaj al la jugxo; kaj aliajn homojn ili sekvas.

Revelation 18:9-10

9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado, 10 starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

Revelation 18:20

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

1 Samuel 15:11

11 Mi bedauxras, ke Mi faris Saulon regxo; cxar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malgxojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.

Psalms 28:5

5 CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

Psalms 107:43

43 Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.

Psalms 125:5

5 Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

Proverbs 1:29-30

29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn:

Isaiah 1:3

3 Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.

Isaiah 5:12

12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

Zephaniah 1:6

6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

Haggai 2:15-19

15 Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo: 16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek; 17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. 18 Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone: 19 cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.

Luke 17:31-32

31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu. 32 Memoru la edzinon de Lot.

Acts 15:38

38 Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.

2 Timothy 4:10

10 cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

Hebrews 10:39

39 Sed ni ne estas el la malantauxen tirigxantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.

Exodus 2:23-24

23 Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio. 24 Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.

Exodus 3:7

7 Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.

Exodus 3:9

9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

Exodus 22:23-27

23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos ilian krion; 24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj. 25 Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malricxulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn. 26 Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiajxon, tiam antaux la subiro de la suno redonu gxin al li; 27 cxar gxi estas lia sola kovro, gxi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi auxdos, cxar Mi estas favorkora.

Job 22:9-10

9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis. 10 Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.

Job 24:12

12 El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

Job 29:12-13

12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

Job 31:19-20

19 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro, 20 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?

Job 35:9

9 Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.

Psalms 12:5

5 CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

Isaiah 5:7

7 La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

James 5:4

4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

2 Samuel 7:1

1 Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,

2 Kings 18:9-12

9 En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin. 10 Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita. 11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj; 12 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.

2 Chronicles 36:14-17

14 Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem. 15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla. 17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.

Job 12:14

14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

Job 23:8-9

8 Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas; 9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

Job 23:13

13 Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

Job 29:1-3

1 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris: 2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis; 3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

Psalms 13:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?

Psalms 27:9

9 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.

Psalms 30:7

7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

Psalms 143:7

7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.

Isaiah 14:3-8

3 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin, 4 vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo! 5 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj, 6 kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante. 7 Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante. 8 Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.

Isaiah 26:3

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

Isaiah 32:17

17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.

Jeremiah 27:8

8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, gxis Mi ekstermos ilin per lia mano.

John 14:27

27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.

Romans 8:31-34

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni? 32 CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li? 33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; 34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

Philippians 4:7

7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

1 Kings 12:28-30

28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.

2 Kings 21:9

9 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.

Job 34:21

21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

Psalms 12:8

8 CXirkauxe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.

Proverbs 29:2-12

2 Kiam altigxas virtuloj, la popolo gxojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo gxemas. 3 Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron; Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon. 4 Regxo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto gxin ruinigas. 5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaux liaj piedoj. 6 Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj gxojas. 7 Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni. 8 Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron. 9 Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon. 10 Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo. 11 Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas. 12 Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.

Ecclesiastes 9:18

18 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

Hosea 5:11

11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.

Hosea 13:11

11 Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

Micah 6:16

16 Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.

2 Thessalonians 2:4-11

4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio. 5 CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6 Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe. 7 CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita. 8 Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

Revelation 13:3-4

3 Kaj mi vidis unu el gxiaj kapoj kvazaux morte vunditan; kaj la morta vundo sanigxis; kaj la tuta tero miris post la besto; 4 kaj ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante:Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi?

Revelation 13:11-14

11 Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako. 12 Kaj gxi ekzercas la tutan auxtoritaton de la unua besto antaux gxi. Kaj gxi devigas la teron kaj la logxantojn sur gxi adorklinigxi al la unua besto, kies morta vundo sanigxis. 13 Kaj gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el la cxielo sur la teron antaux la homoj. 14 Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.

Leviticus 26:41

41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

Ezra 9:13-14

13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon, 14 cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

Nehemiah 9:33-38

33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis. 35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj. 36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi. 37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas. 38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

Job 33:27

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

Job 40:3-5

3 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris: 4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon. 5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.

Job 42:6

6 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Jeremiah 31:18-19

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio. 19 Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.

Daniel 9:7-14

7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi. 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li 10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj. 11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li. 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem. 13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron. 14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

Micah 7:9

9 La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.

Job 10:2

2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

Job 35:11

11 Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

Psalms 19:12

12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

Psalms 25:4-5

4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon. 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

Psalms 32:8

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

Psalms 139:23-24

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Psalms 143:8-10

8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

Proverbs 28:13

13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

Luke 3:8-14

8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham. 9 Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron. 10 Kaj la homamasoj lin demandis, dirante:Kion do ni faru? 11 Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same. 12 Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:Majstro, kion ni faru? 13 Kaj li diris al ili:Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. 14 Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

Ephesians 4:22

22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,

Ephesians 4:25-28

25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaux ne donu lokon al la diablo. 28 SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

Job 9:12

12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

Job 15:31

31 La erarinto ne fidu vantajxon, CXar vanta estos lia rekompenco.

Job 18:4

4 Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?

Job 33:5

5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

Job 33:32

32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

Job 34:11

11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

Job 41:11

11 Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia.

Psalms 89:30-32

30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj; 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;

Psalms 135:6

6 CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj.

Proverbs 11:31

31 Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!

Isaiah 45:9

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta?

Matthew 20:12-15

12 dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon. 13 Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? 14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi. 15 CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

Romans 11:35

35 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li?

2 Thessalonians 1:6-7

6 cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, 7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

Hebrews 2:2

2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,

Hebrews 11:26

26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.

Job 34:2

2 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

Job 34:4

4 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

Job 34:10

10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

Job 34:16

16 Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.

Job 13:2

2 Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.

Job 15:2

2 CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj?

Job 35:16

16 Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.

Job 38:2

2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

Job 42:3

3 Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.

Job 12:6

6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

Job 21:7

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?

Job 23:16

16 Dio senkuragxigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.

Job 24:1

1 Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

Job 34:8-9

8 Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj; 9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

Psalms 17:3

3 Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

Psalms 26:2

2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron.

James 5:11

11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

1 Samuel 15:23

23 CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.

Job 8:2-3

2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento? 3 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

Job 11:2-3

2 CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava? 3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

Job 23:2

2 Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.

Job 27:23

23 Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

Job 35:2-3

2 CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio? 3 CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

Job 42:7

7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

Isaiah 1:19-20

19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero; 20 sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; cxar tiel diris la busxo de la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.