Job 33 Cross References - Esperanto

1 Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn. 2 Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo. 3 GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj. 4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas. 5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu. 6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo. 7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi. 8 Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj: 9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon; 10 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon; 11 Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn. 12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo. 13 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj? 14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. 15 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito, 16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin, 17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco, 18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon. 19 Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj. 20 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo. 21 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj. 22 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo. 23 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon, 24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon. 25 Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco. 26 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco. 27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi; 28 Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon. 29 CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo, 30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo. 31 Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos. 32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava. 33 Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

Job 13:6

6 Auxskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia busxo.

Job 34:2

2 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

Psalms 49:1-3

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune. 3 Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.

Mark 4:9

9 Kaj li diris:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

Job 3:1

1 Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.

Job 31:30

30 Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

Psalms 78:2

2 Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

Matthew 5:2

2 kaj malferminte la busxon, li instruis ilin, dirante:

Job 6:28

28 Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

Job 15:2

2 CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj?

Job 27:4

4 Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon.

Job 36:3-4

3 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava. 4 CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

Job 38:2

2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

Psalms 37:30-31

30 La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

Proverbs 8:7-8

7 CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj. 8 Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.

Proverbs 15:2

2 La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon.

Proverbs 15:7

7 La busxo de sagxuloj semas instruon; Sed la koro de malsagxuloj ne estas tia.

Proverbs 20:15

15 Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.

1 Thessalonians 2:3-4

3 CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo; 4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

Genesis 2:7

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 10:12

12 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

Job 27:3

3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,

Job 32:8

8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.

Psalms 33:6

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

Romans 8:2

2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.

1 Corinthians 15:45

45 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

Job 13:18

18 Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava.

Job 23:4-5

4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj. 5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.

Job 32:1

1 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

Job 32:12

12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

Job 32:14

14 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

Job 33:32-33

32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava. 33 Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

Psalms 50:21

21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.

Acts 10:26

26 Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo.

Genesis 3:19

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Genesis 30:2

2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?

Exodus 4:16

16 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio.

Job 4:19

19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

Job 9:32-35

32 CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo. 33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux. 34 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min; 35 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, CXar ne tia mi estas en mi mem.

Job 10:9

9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

Job 13:3

3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.

Job 13:12

12 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.

Job 20:22

22 Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.

Job 23:3-4

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! 4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.

Job 31:35

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

2 Corinthians 5:1

1 CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

2 Corinthians 5:20

20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.

Job 9:34

34 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;

Job 13:21

21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.

Psalms 32:4

4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

Psalms 88:16

16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

Deuteronomy 13:14

14 kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi:

Jeremiah 29:23

23 pro tio, ke ili faris abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.

Job 9:17

17 Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

Job 9:21

21 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

Job 9:23

23 Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

Job 9:28

28 Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

Job 10:7

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

Job 11:4

4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

Job 13:23

23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.

Job 16:17

17 Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

Job 17:8

8 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo.

Job 23:11-12

11 Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis. 12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

Job 27:5-6

5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan. 6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

Job 29:14

14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

Jeremiah 2:35

35 Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.

Job 9:30-31

30 Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo, 31 Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

Job 10:15-17

15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron. 16 Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon. 17 Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

Job 13:24-25

24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon? 25 CXu Vi volas montri Vian forton kontraux desxirita folio? Kaj cxu sekigxintan pajleron Vi volas persekuti?

Job 14:16

16 Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

Job 16:9

9 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.

Job 19:11

11 Ekflamis kontraux mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.

Job 30:21

21 Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

Job 34:5

5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

Job 13:27

27 Vi metis miajn piedojn en sxtipon, Vi observas cxiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;

Job 31:4

4 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

Psalms 105:18

18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon,

Jeremiah 20:2

2 Pasxhxur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen cxe la domo de la Eternulo.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Acts 16:24

24 kaj li, ricevinte tiun ordonon, jxetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.

Job 1:22

22 Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.

Job 9:4

4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

Job 26:14

14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

Job 32:17

17 Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.

Job 34:10-12

10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin. 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

Job 34:17-19

17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18 CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo? 19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

Job 34:23

23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

Job 35:2

2 CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

Job 35:4

4 Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

Job 36:5

5 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

Job 36:22-23

22 Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li? 23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

Job 40:2

2 CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.

Job 40:8-9

8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava? 9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,

Ecclesiastes 7:20

20 CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

Jeremiah 18:6

6 CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.

Ezekiel 18:25

25 Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta.

Romans 9:19-21

19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo? 20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel? 21 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?

Deuteronomy 29:29

29 La kasxitajxo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekasxitajxo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Job 9:14

14 Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?

Job 15:25-26

25 Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo, 26 Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj.

Psalms 62:11

11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.

Isaiah 45:9

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta?

Isaiah 46:10

10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Jeremiah 50:24

24 Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaux ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, cxar vi levigxis kontraux la Eternulon.

Ezekiel 22:14

14 CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.

Matthew 20:15

15 CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

Acts 1:7

7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.

Acts 5:39

39 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.

Acts 9:4-5

4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;

Romans 11:34

34 CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto?

1 Corinthians 10:22

22 Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

2 Chronicles 33:10

10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.

Job 33:29

29 CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

Job 40:5

5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.

Proverbs 1:24

24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

Proverbs 1:29

29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi,

Isaiah 6:9

9 Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

Matthew 13:14

14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

Mark 8:17-18

17 Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita? 18 Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras?

Luke 24:25

25 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis!

John 3:19

19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj.

Genesis 15:12

12 CXe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.

Genesis 20:3

3 Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.

Genesis 31:24

24 Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la songxo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.

Numbers 12:6

6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

Job 4:13

13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,

Jeremiah 23:28

28 Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.

Daniel 4:5

5 Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.

Daniel 8:18

18 Kiam li parolis al mi, mi kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis min sur mia loko.

Hebrews 1:1

1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,

2 Samuel 7:27

27 CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.

Nehemiah 9:38

38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

Job 36:10

10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

Job 36:15

15 Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

Psalms 40:6

6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

Isaiah 6:10

10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

Isaiah 48:8

8 Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo.

Isaiah 50:5

5 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.

Luke 24:45

45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;

Acts 16:14

14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo.

Romans 15:28

28 Tial, plenuminte cxi tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.

Genesis 20:6

6 Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.

Deuteronomy 8:16

16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.

2 Chronicles 32:25

25 HXizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontraux li kaj kontraux Judujo kaj Jerusalem.

Job 17:11

11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

Isaiah 2:11

11 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Isaiah 23:9

9 La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando.

Daniel 4:30-37

30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto? 31 Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi; 32 kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas. 33 Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo. 34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj. 35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras? 36 En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda. 37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Hosea 2:6

6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

Matthew 27:19

19 Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

Acts 9:2-6

2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

2 Corinthians 12:7

7 Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.

James 4:10

10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Job 15:22

22 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.

Job 33:22

22 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

Job 33:24

24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

Job 33:28

28 Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

Job 33:30

30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

Acts 16:27-33

27 Kaj la malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. 28 Sed Pauxlo vokis per lauxta vocxo, dirante:Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj estas cxi tie. 29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas, 30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita? 31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. 32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo. 33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj.

Romans 2:4

4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

2 Peter 3:9

9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento.

2 Peter 3:15

15 Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi,

Deuteronomy 8:5

5 Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.

2 Chronicles 16:10

10 Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

2 Chronicles 16:12

12 En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj; tre forta farigxis lia malsano; sed ecx en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.

Job 5:17-18

17 Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu; 18 CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.

Job 7:4

4 Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

Job 20:11

11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.

Job 30:17

17 En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.

Psalms 38:1-8

1 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano. 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. 4 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi. 5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco. 6 Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja. 7 CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. 8 Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

Psalms 94:12

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

Psalms 119:67

67 Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.

Psalms 119:71

71 Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn.

Isaiah 27:9

9 Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

Isaiah 37:12-13

12 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar? 13 Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?

1 Corinthians 11:32

32 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

Revelation 3:19

19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Genesis 3:6

6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.

Job 3:24

24 Antaux ol mi ekmangxas panon, mi devas gxemi, Kaj mia plorkriado versxigxas kiel akvo;

Psalms 107:17-18

17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; 18 CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.

Jeremiah 3:19

19 Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

Amos 5:11

11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.

Job 7:5

5 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

Job 13:28

28 Dum mi ja disfalas kiel putrajxo, Kiel vesto dismangxita de tineoj.

Job 14:20

20 Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

Job 14:22

22 Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

Job 16:8

8 Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.

Job 19:20

20 Kun mia hauxto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun hauxto sur miaj dentoj.

Psalms 22:15-17

15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

Psalms 32:3-4

3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado. 4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.

Psalms 39:11

11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

Psalms 102:3-5

3 CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno. 4 Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon. 5 De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.

Proverbs 5:11

11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,

Exodus 12:23

23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

1 Samuel 2:6

6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.

2 Samuel 24:16

16 Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.

Job 7:7

7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

Job 15:21

21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.

Job 17:1

1 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

Job 17:13-16

13 Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. 14 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino. 15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon? 16 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

Psalms 17:4

4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via busxo, Mi gardis min de vojoj kontrauxlegxaj.

Psalms 30:3

3 Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

Psalms 88:3-5

3 CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon. 4 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

Isaiah 38:10

10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;

Acts 12:23

23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

1 Corinthians 10:10

10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.

Revelation 9:11

11 Ili havis super si regxon, la angxelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.

Judges 2:1

1 Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;

2 Chronicles 36:15-16

15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Nehemiah 9:33

33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

Job 9:3

3 Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

Job 11:6

6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

Job 34:10

10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

Job 34:12

12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

Job 34:32

32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

Job 35:14

14 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

Job 36:3

3 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.

Job 36:8-13

8 Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj, 9 Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas. 10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj. 11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla; 12 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento. 13 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

Job 37:23

23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

Psalms 119:75

75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.

Ecclesiastes 7:28

28 Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.

Isaiah 61:1-3

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj, 2 por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia Dio, por konsoli cxiujn malgxojulojn, 3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Lamentations 3:22-23

22 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, 23 Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

Lamentations 3:32

32 Se Li iun suferigas, Li ankaux kompatas pro Sia granda favorkoreco;

Lamentations 3:39-41

39 Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj. 40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; 41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

Ezekiel 18:25-28

25 Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta. 26 Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris. 27 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. 28 CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.

Daniel 9:14

14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

Haggai 1:13

13 Kaj HXagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene:Mi estas kun vi, diras la Eternulo.

Malachi 2:7

7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

Malachi 3:1

1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

Acts 8:30

30 Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas?

Romans 11:13

13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laux tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;

1 Corinthians 11:30-32

30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj. 32 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

Hebrews 12:5-12

5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li; 6 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas. 7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas? 8 Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. 9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj. 12 Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;

Exodus 33:19

19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

Exodus 34:6-7

6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; 7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

Job 22:21

21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.

Job 33:18

18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

Job 36:10-11

10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj. 11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;

Job 36:18

18 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

Psalms 22:4

4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

Psalms 30:9-12

9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron? 10 Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Psalms 40:2

2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn.

Psalms 49:7-8

7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li 8 (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),

Psalms 71:3

3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

Psalms 86:5

5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

Psalms 86:13

13 CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

Psalms 86:15

15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

Isaiah 38:17-19

17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn. 18 CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon. 19 La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

Jeremiah 31:20

20 CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.

Hosea 14:2

2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

Hosea 14:4

4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.

Micah 7:18-20

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Zechariah 9:11

11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.

Matthew 20:28

28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

Romans 3:24-26

24 pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo; 25 kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio; 26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

Romans 5:20-21

20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis, 21 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

1 Timothy 2:6

6 kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;

1 Peter 1:18-19

18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

Deuteronomy 34:7

7 Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.

Joshua 14:10-11

10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj. 11 Ankoraux hodiaux mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

2 Kings 5:14

14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.

Job 42:16

16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio.

Psalms 103:5

5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

Hosea 2:15

15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

Numbers 6:25-26

25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; 26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.

1 Samuel 26:23

23 kaj la Eternulo repagu al cxiu laux lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaux en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraux sanktoleiton de la Eternulo.

2 Kings 20:2-5

2 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: 3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris. 4 Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene: 5 Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 33:12-13

12 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj. 13 Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

2 Chronicles 33:19

19 Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.

Job 22:26-27

26 CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon; 27 Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;

Job 34:11

11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

Job 34:28

28 Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

Job 42:8-9

8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 9 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

Psalms 4:6-7

6 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo! 7 Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

Psalms 6:1-9

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam? 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. 5 CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin? 6 Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon. 7 Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj. 8 Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro. 9 Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.

Psalms 16:11

11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 18:20

20 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

Psalms 28:1-2

1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon. 2 Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

Psalms 28:6

6 Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego.

Psalms 30:5

5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

Psalms 30:7-11

7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis. 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis: 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron? 10 Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

Psalms 41:8-11

8 Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos. 9 Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon. 10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili. 11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 62:12

12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.

Psalms 67:1

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Psalms 116:1-6

1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon. 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema. 6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

Proverbs 24:12

12 Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.

Isaiah 30:19

19 CXar, ho popolo de Cion, logxantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li auxdos vin, Li respondos al vi.

Jeremiah 33:3

3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

Jonah 2:2-7

2 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon. 3 Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min. 4 Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon. 5 CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon. 6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo. 7 Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.

Matthew 10:41-42

41 Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo. 42 Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

Acts 2:28

28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.

Acts 9:11

11 Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas;

Hebrews 11:26

26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.

Jude 1:24

24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,

Genesis 16:13

13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?

Numbers 12:11

11 Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis;

2 Samuel 12:13

13 Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

2 Chronicles 16:9

9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

Job 7:20

20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

Job 34:9

9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

Psalms 11:4

4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

Psalms 14:2

2 La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

Psalms 19:7-8

7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon. 8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj.

Psalms 119:128

128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

Psalms 139:1-4

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

Proverbs 5:21

21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

Proverbs 15:3

3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

Proverbs 28:13

13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

Ecclesiastes 5:8

8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

Jeremiah 2:8

8 La pastroj ne diris:Kie estas la Eternulo? la legxokompetentuloj ne atentis Min, la pasxtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.

Jeremiah 3:13

13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Jeremiah 31:18-19

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio. 19 Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.

Matthew 16:26

26 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?

Luke 15:18-22

18 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

Luke 18:13

13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo.

Romans 6:21

21 Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la fino de tio estas morto.

Romans 7:12-14

12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona. 13 CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka. 14 CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.

Romans 7:16

16 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona.

Romans 7:22

22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;

1 John 1:8-10

8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. 9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco. 10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

Job 3:9

9 Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;

Job 3:16

16 Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

Job 3:20

20 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

Job 17:16

16 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

Job 22:28

28 Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.

Job 33:20

20 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

Psalms 49:19

19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.

Psalms 55:23

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

Psalms 69:15

15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.

Isaiah 9:2

2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Isaiah 38:17-18

17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn. 18 CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.

John 11:9

9 Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo.

Revelation 20:1-3

1 Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. 2 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, 3 kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

2 Kings 6:10

10 Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antauxgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.

Job 33:14-17

14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. 15 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito, 16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin, 17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

1 Corinthians 12:6

6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj.

2 Corinthians 5:5

5 Kaj Tiu, kiu nin elfaris por cxi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito.

2 Corinthians 12:8

8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi.

Ephesians 1:11

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

Philippians 2:13

13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

Colossians 1:29

29 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

Hebrews 13:21

21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

Psalms 40:1-2

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion. 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn.

Psalms 56:13

13 CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.

Psalms 118:17-18

17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. 18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

Isaiah 2:5

5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

Isaiah 38:17

17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.

John 8:12

12 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

Acts 26:18

18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Job 18:2

2 Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

Job 21:2

2 Auxskultu mian parolon; Kaj gxi estu anstataux viaj konsoloj.

Job 32:11

11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.

Job 15:4-5

4 Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio. 5 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.

Job 21:27

27 Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

Job 22:5-9

5 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon. 6 Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn; 7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; 8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi; 9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

Job 27:5

5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.

Job 33:3

3 GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

Psalms 34:11

11 Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

Psalms 49:3

3 Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.

Proverbs 4:1-2

1 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; 2 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.

Proverbs 5:1-2

1 Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon, 2 Por ke vi konservu prudenton Kaj via busxo tenu scion.

Proverbs 8:5

5 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.