Job 32 Cross References - Esperanto

1 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava. 2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; 3 kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. 4 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li. 5 Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero. 6 Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion. 7 Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon. 8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton. 9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi, 10 Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion. 11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon. 12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj. 13 Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo. 14 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li. 15 Ili perdis la kuragxon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj. 16 Mi atendis, gxis ili cxesos paroli; Sed cxar ili haltis kaj ne plu respondis, 17 Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion. 18 CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas. 19 Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon. 20 Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos. 21 Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo; 22 CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

Job 6:29

29 Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

Job 10:2

2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

Job 10:7

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

Job 13:15

15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaux Li.

Job 23:7

7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

Job 27:4-6

4 Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon. 5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan. 6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

Job 29:11-17

11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

Job 31:1-40

1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon. 2 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj? 3 CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj? 4 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn? 5 CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? 6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco. 7 Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo: 8 Tiam mi semu kaj alia mangxu, Kaj mia idaro elradikigxu. 9 Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko: 10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi. 11 CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj. 12 Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus. 13 CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi? 14 Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus? 15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin. 16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo? 18 CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. 19 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro, 20 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj? 21 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi, 22 En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano. 23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni. 24 CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido? 25 CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris? 26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan, 27 CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano? 28 Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto. 29 CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono? 30 Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo. 31 CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno! 32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj. 33 CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn? 34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon. 35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, 36 Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon, 37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo. 38 Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris, 39 Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj: 40 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

Job 33:9

9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

Genesis 22:21

21 la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 27:2

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

Job 27:5

5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.

Job 30:21

21 Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

Job 34:5-6

5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton; 6 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

Job 34:17-18

17 CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18 CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?

Job 35:2

2 CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

Job 40:8

8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

Psalms 69:9

9 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

Mark 3:5

5 Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.

Luke 10:29

29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

Ephesians 4:26

26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

Job 8:6

6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

Job 15:34

34 CXar la anaro de la hipokrituloj senhomigxos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subacxeton.

Job 22:5-30

5 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon. 6 Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn; 7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; 8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi; 9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis. 10 Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas. 11 Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris? 12 CXu ne estas Dio tie alte en la cxielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas. 13 Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo? 14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo. 15 CXu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj, 16 Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero, 17 Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo? 18 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi. 19 La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin: 20 Certe malaperis nia kontrauxulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro. 21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono. 22 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron. 23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo. 24 JXetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la sxtonojn de la torentoj; 25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta argxento; 26 CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon; 27 Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos; 28 Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo. 29 CXar tiujn, kiuj humiligxis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita. 30 Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

Job 24:25

25 CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?

Job 25:2-6

2 Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj. 3 CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo? 4 Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura? 5 Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj: 6 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!

Job 26:2-4

2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta! 3 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras! 4 Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?

Job 32:1

1 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

Acts 24:5

5 CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;

Acts 24:13

13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.

Job 32:11-12

11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon. 12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

Proverbs 18:13

13 Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton.

Exodus 32:19

19 Kiam li alproksimigxis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forjxetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.

Job 32:2

2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

Leviticus 19:32

32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

1 Samuel 17:28-30

28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon. 29 Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono? 30 Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.

Job 15:7

7 CXu vi naskigxis la unua homo? CXu vi estas kreita pli frue ol la altajxoj?

Job 15:10

10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

Romans 13:7

7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

1 Timothy 5:1

1 Ne riprocxu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;

Titus 2:6

6 konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;

1 Peter 5:5

5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

1 Kings 12:6-8

6 Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.

Job 8:8-10

8 CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj; 9 CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro. 10 Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

Job 12:12

12 La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon.

Psalms 34:11-12

11 Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos. 12 Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

Proverbs 1:1-4

1 Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael: 2 Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento; 3 Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto; 4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.

Proverbs 16:31

31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata.

Hebrews 5:12

12 CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo.

Genesis 41:39

39 Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi.

1 Kings 3:12

12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

1 Kings 3:28

28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

1 Kings 4:29

29 Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.

Job 4:12-21

12 Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi. 13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn, 14 Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon. 15 Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis. 16 Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan: 17 CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto? 18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj: 19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj. 20 De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas. 21 La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.

Job 33:4

4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

Job 33:16

16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

Job 35:11

11 Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

Job 38:36

36 Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

Proverbs 2:6

6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.

Ecclesiastes 2:26

26 CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

Daniel 1:17

17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.

Daniel 2:21

21 Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

1 Corinthians 2:10-12

10 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio. 11 CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.

1 Corinthians 12:8

8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;

2 Timothy 3:16

16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

Job 12:20

20 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.

Ecclesiastes 4:13

13 Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion.

Jeremiah 5:5

5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris la sxnurojn.

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

John 7:48

48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj?

1 Corinthians 1:26-27

26 CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;

1 Corinthians 2:7-8

7 sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj por nia glorado; 8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

James 2:6-7

6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn? 7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

1 Corinthians 7:25

25 Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela.

1 Corinthians 7:40

40 Sed laux mia opinio sxi estas pli felicxa, se sxi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaux havas la Spiriton de Dio.

Job 5:27

27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

Job 29:21

21 Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

Job 29:23

23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo.

Job 32:4

4 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li.

Proverbs 18:17

17 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj gxin klarigas.

Proverbs 28:11

11 Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.

Ecclesiastes 12:9-10

9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

Job 32:3

3 kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.

1 Timothy 1:7

7 dezirante esti instruistoj de la legxo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.

Genesis 14:23

23 ke ecx fadenon aux rimenon de sxuo mi ne prenos el cxio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi ricxigis Abramon;

Judges 7:2

2 Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.

Job 1:21

21 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Job 2:10

10 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Job 4:9

9 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.

Job 6:4

4 CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

Job 12:2

2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

Job 15:8-10

8 CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon? 9 Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas? 10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

Job 19:6

6 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustajxon, Kaj cxirkauxis min per Sia reto.

Job 19:21

21 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; CXar la mano de Dio frapis min.

Isaiah 5:21

21 Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si mem estas kompetentuloj!

Isaiah 48:5

5 tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis.

Isaiah 48:7

7 Nun ili estas kreitaj, ne antauxlonge; ecx unu tagon antauxe vi ne auxdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.

Jeremiah 9:23

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco;

Ezekiel 28:3

3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

Zechariah 12:7

7 Kaj antauxe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.

John 19:11

11 Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

1 Corinthians 1:19-21

19 CXar estas skribite: Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos. 20 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo? 21 CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

1 Corinthians 1:27-29

27 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; 29 por ke neniu karno fieru antaux Dio.

1 Corinthians 3:18

18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu.

Job 6:24-25

24 Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis. 25 Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

Job 29:22

22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.

Matthew 7:23

23 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.

Matthew 22:22

22 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.

Matthew 22:26

26 tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa.

Matthew 22:34

34 Sed la Fariseoj, auxdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektigxis.

Matthew 22:46

46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.

Job 13:5

5 Ho, se vi silentus, Tio estus sagxeco de via flanko.

Proverbs 17:28

28 Ecx malsagxulo, se li silentas, estas rigardata kiel sagxulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian busxon.

Amos 5:13

13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.

James 1:19

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;

Job 32:10

10 Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

Job 33:12

12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

Job 35:3-4

3 CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus? 4 Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

Psalms 39:3

3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:

Jeremiah 20:9

9 Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.

Ezekiel 3:14-27

14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte. 15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj logxis cxe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili logxis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malgxoje. 16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo, tiam instruu ilin de Mi. 18 Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. 20 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaux lin falpusxilon, kaj li mortos; cxar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 21 Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon. 22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi. 23 Kaj mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere. 24 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, ensxlosu vin en via domo. 25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin; 26 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutigxos kaj ne estos admonanto por ili; cxar ili estas domo malobeema. 27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas auxskulti, tiu auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo malobeema.

Acts 4:20

20 cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis.

2 Corinthians 5:13-14

13 CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi. 14 CXar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;

Matthew 9:17

17 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

Job 13:13

13 Silentu antaux mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.

Job 13:19

19 Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.

Job 20:2

2 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.

Job 21:3

3 Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.

Proverbs 8:6-7

6 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo. 7 CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj.

Leviticus 19:15

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

Deuteronomy 1:17

17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.

Deuteronomy 16:19

19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

2 Samuel 14:17

17 Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

2 Samuel 14:20

20 Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

Job 13:8

8 CXu vi volas esti personfavoraj al Li, Aux pro Dio vi volas disputi?

Job 13:10

10 Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.

Job 34:19

19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

Proverbs 24:23

23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

Acts 12:22-23

22 Kaj la popolo kriis:GXi estas vocxo de dio, kaj ne de homo. 23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

Acts 24:2-3

2 Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco, 3 ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.

Job 17:5

5 Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.

Psalms 12:2-3

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,

Proverbs 29:5

5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaux liaj piedoj.

Galatians 1:10

10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

1 Thessalonians 2:5

5 CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.