Job 31:40 Cross References - Esperanto

40 Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

Genesis 3:17-18

17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo. 18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo.

Psalms 72:20

20 Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.

Isaiah 7:23

23 En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.

Zephaniah 2:9

9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

Malachi 1:3

3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.