Job 10:9 Cross References - Esperanto

9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

Genesis 2:7

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

Genesis 3:19

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Job 7:7

7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

Job 17:14

14 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

Psalms 22:15

15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

Psalms 25:6-7

6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam. 7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

Psalms 25:18

18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

Psalms 89:47

47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

Psalms 90:3

3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.

Psalms 106:4

4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

Ecclesiastes 12:7

7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

Isaiah 45:9

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta?

Isaiah 64:8

8 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.

Jeremiah 18:6

6 CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.

Romans 9:21

21 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.