Job 11 Cross References - Esperanto

1 Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris: 2 CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava? 3 CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu? 4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj. 5 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn, 6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras. 7 CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo? 8 Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii? 9 Pli longa ol la tero estas gxia mezuro, Kaj pli largxa ol la maro. 10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin? 11 CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas. 12 Ecx vanta homo devas kompreni, Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo. 13 Se vi arangxas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn; 14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo: 15 Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos. 16 Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon. 17 Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno. 18 Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco. 19 Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron. 20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

Job 2:11

11 Kiam la tri amikoj de Ijob auxdis pri tiu tuta malfelicxo, kiu trafis lin, ili iris cxiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.

Job 20:1

1 Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

Job 8:2

2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

Job 16:3

3 CXu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?

Job 18:2

2 Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

Psalms 140:11

11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

Proverbs 10:19

19 CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.

Acts 17:18

18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.

James 1:19

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;

Job 12:4

4 Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

Job 13:4

4 Tamen vi komentarias malvere, Vi cxiuj estas senutilaj kuracistoj.

Job 13:9

9 CXu estos bone, kiam Li esploros vin? CXu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?

Job 15:2-3

2 CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj? 3 Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.

Job 17:2

2 Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.

Job 21:3

3 Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.

Job 24:25

25 CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?

Job 34:7

7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?

Psalms 35:16

16 Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn.

Psalms 83:16

16 Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

Jeremiah 15:17

17 Mi ne sidis en interkonsiligxo de mokantoj kaj ne gxojis kun ili; mi sidis solece antaux Via mano, cxar Vi plenigis min per indigno.

2 Thessalonians 3:14

14 Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontigxu.

Titus 2:8

8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni.

Jude 1:18

18 nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj.

Job 6:10

10 Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.

Job 6:29-30

29 Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero. 30 CXu estas peko sur mia lango? CXu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

Job 7:20

20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

Job 9:2-3

2 Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion? 3 Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

Job 10:7

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

Job 14:4

4 CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

Job 34:5-6

5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton; 6 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

Job 35:2

2 CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

1 Peter 3:15

15 sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;

Job 23:3-7

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! 4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj. 5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi. 6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min; 7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

Job 31:35

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

Job 33:6-18

6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo. 7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi. 8 Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj: 9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon; 10 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon; 11 Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn. 12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo. 13 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj? 14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. 15 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito, 16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin, 17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco, 18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

Job 38:1-2

1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris: 2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

Job 40:1-5

1 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris: 2 CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu. 3 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris: 4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon. 5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.

Job 40:8

8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

Job 42:7

7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob.

Deuteronomy 29:29

29 La kasxitajxo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekasxitajxo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Ezra 9:13

13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

Job 9:4

4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

Job 15:5

5 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.

Job 15:8

8 CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon?

Job 15:11

11 CXu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?

Job 28:28

28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Psalms 25:14

14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili.

Psalms 103:10

10 Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni.

Psalms 106:43-46

43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

Lamentations 3:22

22 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

Daniel 2:28

28 sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

Daniel 2:47

47 La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.

Matthew 13:35

35 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

Romans 16:25-26

25 Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laux mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laux la malkasxo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, 26 sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laux la ordono de la eterna Dio sciigita al cxiuj nacioj por obeado de fido;

1 Corinthians 2:9-11

9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. 10 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio. 11 CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.

Ephesians 3:5

5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,

Job 5:9

9 Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

Job 26:14

14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

Job 37:23

23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

Psalms 77:19

19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

Psalms 145:3

3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

Ecclesiastes 3:11

11 CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.

Isaiah 40:28

28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.

Matthew 11:27

27 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

Romans 11:33

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

1 Corinthians 2:10

10 Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.

1 Corinthians 2:16

16 CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

Ephesians 3:8

8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

2 Chronicles 6:18

18 CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

Job 22:12

12 CXu ne estas Dio tie alte en la cxielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.

Job 26:6

6 SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.

Job 35:5

5 Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

Psalms 103:11

11 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

Psalms 139:6-8

6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas.

Psalms 148:13

13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

Proverbs 25:2-3

2 Honoro de Dio estas kasxi aferon; Sed honoro de regxoj estas esplori aferon. 3 La cxielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de regxoj estas neesplorebla.

Isaiah 55:9

9 Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Amos 9:2

2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.

Ephesians 3:18-19

18 kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.

Job 28:24-25

24 CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo. 25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,

Psalms 65:5-8

5 Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj, 6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco, 7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj. 8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj; La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.

Psalms 139:9-10

9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro: 10 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.

Deuteronomy 32:30

30 Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?

Job 5:18

18 CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.

Job 9:12-13

12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras? 13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

Job 12:14

14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

Job 34:29

29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

Job 38:8

8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;

Psalms 31:8

8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

Isaiah 41:27

27 Mi la unua diris al Cion:Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Revelation 3:7

7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

Job 22:13-14

13 Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo? 14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo.

Job 34:21-23

21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas. 22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj. 23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

Psalms 10:11

11 Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

Psalms 10:14

14 Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

Psalms 35:22

22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi.

Psalms 94:11

11 La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

Ecclesiastes 5:8

8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

Jeremiah 17:9-10

9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni? 10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Hosea 7:2

2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo.

Habakkuk 1:13

13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?

John 2:24-25

24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Revelation 2:23

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

Job 5:13

13 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.

Job 6:5

5 CXu krias sovagxa azeno sur herbo? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?

Job 12:2-3

2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo. 3 Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

Job 15:14

14 Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?

Job 39:5-8

5 Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn? 6 La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo; 7 GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas; 8 La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.

Psalms 51:5

5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.

Psalms 62:9-10

9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo. 10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

Psalms 73:22

22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

Psalms 92:6

6 Malklerulo ne scias, Kaj malsagxulo tion ne komprenas.

Proverbs 30:2-4

2 Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas. 3 Kaj mi ne lernis sagxon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon. 4 Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?

Ecclesiastes 3:18

18 Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.

Jeremiah 2:24

24 Kiu povas reteni sovagxan azeninon, alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama stato ili gxin trovos.

Romans 1:22

22 Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis,

Romans 12:16

16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

1 Corinthians 3:18-20

18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu. 19 CXar la sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. CXar estas skribite:Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; 20 kaj ankaux:La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj.

Ephesians 2:3

3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

James 2:20

20 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?

James 3:13-17

13 Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco. 14 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero. 15 CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona. 16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago. 17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.

1 Samuel 7:3

3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertigxis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Asxtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filisxtoj.

2 Chronicles 12:14

14 Li agis malbone, cxar li ne alkutimigis sian koron al sercxado de la Eternulo.

2 Chronicles 19:3

3 Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

Job 5:8

8 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

Job 8:5-6

5 Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon, 6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

Job 22:21-22

21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono. 22 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

Psalms 68:31

31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

Psalms 78:8

8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

Psalms 88:9

9 Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.

Psalms 143:6

6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

Luke 12:47

47 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn;

Job 4:7

7 Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

Job 22:5

5 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.

Job 22:23

23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.

Job 34:32

32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

Psalms 101:2

2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

Isaiah 1:15

15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

Ezekiel 18:30-31

30 Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. 31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

Zechariah 5:3-4

3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi. 4 Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.

James 4:8

8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.

Genesis 4:5-6

5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis. 6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?

Job 10:15

15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

Job 22:26

26 CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon;

Psalms 27:1

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

Psalms 46:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

Psalms 112:6-8

6 CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. 7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon. 8 Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

Psalms 119:6-7

6 Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn. 7 Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco.

Proverbs 14:26

26 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.

Proverbs 28:1

1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

2 Corinthians 1:12

12 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

1 Timothy 2:8

8 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

1 John 2:28

28 Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.

1 John 3:19-22

19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li 20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion. 21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio; 22 kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li.

Genesis 9:11

11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.

Genesis 41:51

51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.

Job 6:15

15 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

Job 22:11

11 Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?

Proverbs 31:7

7 Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.

Ecclesiastes 5:20

20 CXar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li gxojon de lia koro.

Isaiah 12:1-2

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min. 2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

Isaiah 54:4

4 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

Isaiah 54:9

9 CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.

Isaiah 65:16

16 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu jxuros sur la tero, tiu jxuros per la Dio vera; cxar forgesitaj estos la antauxaj suferoj kaj forkasxigxos antaux Miaj okuloj.

John 16:21

21 Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon.

Revelation 7:14-17

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido. 15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. 16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; 17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

1 Chronicles 29:10

10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.

Job 42:11-17

11 Kaj venis al li cxiuj liaj fratoj kaj cxiuj liaj fratinoj kaj cxiuj liaj antauxaj konatoj, kaj ili mangxis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj cxiu el ili donis al li po unu kesito, kaj cxiu po unu ora ringo. 12 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn. 13 Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn. 14 Al unu el cxi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuhx. 15 Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj. 16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio. 17 Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satigxinta de la vivo.

Psalms 37:6

6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

Psalms 92:14

14 Ili floras ankoraux en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj fresxaj,

Psalms 112:4

4 En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

Proverbs 4:18

18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

Isaiah 58:8-10

8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe. 9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, 10 kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

Hosea 6:3

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

Micah 7:8-9

8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi. 9 La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.

Zechariah 14:6-7

6 En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo. 7 Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montrigxos lumo.

Malachi 4:2

2 Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

Luke 2:26-32

26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo, 28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: 29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco, 30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon, 31 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, 32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

Leviticus 26:5-6

5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando. 6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

Job 6:11

11 Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

Job 7:6

6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

Job 22:27-29

27 Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos; 28 Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo. 29 CXar tiujn, kiuj humiligxis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.

Psalms 3:5

5 Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas.

Psalms 4:8

8 Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

Psalms 43:5

5 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

Proverbs 3:24-26

24 Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla. 25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj; 26 CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.

Proverbs 14:32

32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

Romans 5:3-5

3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Colossians 1:27

27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;

Genesis 26:26-31

26 Kaj Abimelehx iris al li el Gerar, kaj ankaux lia amiko Ahxuzat kaj lia militestro Pihxol. 27 Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi. 28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi, 29 ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo. 30 Kaj li faris por ili festenon, kaj ili mangxis kaj trinkis. 31 Kaj ili levigxis frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.

Leviticus 26:6

6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

Job 42:8-9

8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 9 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

Psalms 45:12

12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

Proverbs 19:6

6 Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.

Isaiah 45:14

14 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

Isaiah 60:14

14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

Revelation 3:9

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

Leviticus 26:16

16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

Deuteronomy 28:65

65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo.

Job 8:13-14

13 Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo, 14 Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.

Job 17:5

5 Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.

Job 18:14

14 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.

Job 27:8

8 CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?

Job 27:22

22 Li tion jxetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.

Job 31:16

16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

Job 34:22

22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj.

Psalms 69:3

3 Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

Proverbs 10:24

24 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.

Proverbs 20:20

20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.

Lamentations 4:17

17 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

Amos 2:14

14 Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

Amos 5:19-20

19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento. 20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.

Amos 9:1-3

1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos. 2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin. 3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.

Luke 16:23-26

23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo. 25 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26 Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.

Hebrews 2:3

3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.