Job 9 Cross References - Esperanto

1 Ijob respondis kaj diris: 2 Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion? 3 Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil. 4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta? 5 Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero; 6 Li skuas la teron de gxia loko, Ke gxiaj kolonoj tremas; 7 Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas, Kaj la stelojn Li sigelfermas; 8 Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro; 9 Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo; 10 Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn. 11 Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin. 12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras? 13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab. 14 Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li? 15 Ecx se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian jugxanton. 16 Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon, 17 Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj. 18 Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo. 19 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min? 20 Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo. 21 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon. 22 CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas. 23 Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj. 24 La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu? 25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon; 26 Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo. 27 Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos: 28 Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan. 29 Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas? 30 Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo, 31 Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus. 32 CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo. 33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux. 34 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min; 35 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, CXar ne tia mi estas en mi mem.

1 Kings 8:46

46 Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman;

Job 4:17

17 CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto?

Job 14:3-4

3 Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi! 4 CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

Job 25:4

4 Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?

Job 32:2

2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

Job 33:9

9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

Job 34:5

5 CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

Psalms 130:3

3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Psalms 143:2

2 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.

Romans 3:20

20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

Job 9:20

20 Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

Job 9:32-33

32 CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo. 33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

Job 10:2

2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

Job 23:3-7

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! 4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj. 5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi. 6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min; 7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

Job 31:35-37

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, 36 Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon, 37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo.

Job 33:13

13 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

Job 34:14-15

14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

Job 40:2

2 CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.

Psalms 19:12

12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

Psalms 40:12

12 CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

Isaiah 57:15-16

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj. 16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

Romans 9:20

20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

1 John 1:8

8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.

1 John 3:20

20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.

Exodus 9:14-17

14 CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero. 15 CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero; 16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 17 Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

Exodus 14:17-18

17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

2 Chronicles 13:12

12 Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

Job 6:10

10 Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.

Job 9:19

19 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

Job 11:6

6 Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

Job 12:13

13 CXe Li estas la sagxo kaj la forto; CXe Li estas konsilo kaj kompetenteco.

Job 15:23-27

23 Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo. 24 Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel regxo, pretigxinta por batalo; 25 Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo, 26 Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj. 27 Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.

Job 36:5

5 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

Job 40:9

9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,

Psalms 104:24

24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

Psalms 136:5

5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;

Proverbs 28:14

14 Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon.

Proverbs 29:1

1 Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.

Daniel 2:20

20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris:Estu benata la nomo de Dio de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj forto;

Daniel 4:34-37

34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj. 35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras? 36 En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian regxan honoron, mian majeston, kaj mian antauxan aspekton; tiam elsercxis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto farigxis ankoraux pli granda. 37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Daniel 5:20-30

20 Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro; 21 kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas. 22 Vi, lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis cxion tion; 23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris. 24 Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita cxi tiu surskribo. 25 Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita:MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN. 26 Jen estas la signifo de la vortoj:MENE:Dio kalkulis la tempon de via regxado kaj metis al gxi finon; 27 TEKEL:vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza; 28 PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj. 29 Tiam laux ordono de Belsxacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran cxenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno. 30 En tiu sama nokto Belsxacar, regxo de la HXaldeoj, estis mortigita.

Romans 11:33

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

1 Corinthians 10:22

22 Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

Ephesians 1:8

8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,

Ephesians 1:19

19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

Ephesians 3:10

10 por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,

Ephesians 3:20

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

Jude 1:24-25

24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo, 25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.

Numbers 1:5-6

5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur; 6 de Simeon, SXelumiel, filo de Curisxadaj;

Job 28:9

9 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

Psalms 46:2

2 Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Psalms 68:8

8 La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.

Psalms 114:6

6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

Isaiah 40:12

12 Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?

Habakkuk 3:6

6 Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.

Habakkuk 3:10

10 Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

Zechariah 4:7

7 Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:Felicxo, felicxo al gxi!

Zechariah 14:4-5

4 Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden. 5 Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, cxar la intermonta valo atingos gxis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, regxo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun cxiuj sanktuloj.

Matthew 21:21

21 Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.

Matthew 27:51

51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

Luke 21:11

11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.

1 Corinthians 13:2

2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

Revelation 6:14

14 Kaj la cxielo formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu insulo formovigxis de sia loko.

Revelation 11:13

13 Kaj en tiu horo farigxis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj plenigxis de timo, kaj donis lauxdon al la Dio de la cxielo.

Revelation 16:18-20

18 kaj okazis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estigxis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda. 19 Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero. 20 Kaj cxiu insulo forflugis, kaj la montoj ne trovigxis.

1 Samuel 2:8

8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

Job 26:11

11 La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio.

Job 38:4-7

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion. 5 Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron? 6 Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon, 7 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?

Psalms 75:3

3 Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

Psalms 114:7

7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,

Isaiah 2:19

19 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

Isaiah 2:21

21 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

Isaiah 13:13-14

13 Por tio Mi ektremigos la cxielon, kaj la tero skuigxos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero. 14 Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel sxafo forlasita; cxiu sin turnos al sia popolo, kaj cxiu kuros al sia lando.

Isaiah 24:1

1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.

Isaiah 24:19-20

19 Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero. 20 SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.

Jeremiah 4:24

24 Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas.

Joel 2:10

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

Haggai 2:6

6 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;

Haggai 2:21

21 Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene:Mi ekmovos la cxielon kaj la teron;

Hebrews 12:26

26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Exodus 10:21-22

21 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo. 22 Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.

Joshua 10:12

12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.

Job 37:7

7 Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.

Job 38:12-15

12 CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon, 13 Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi; 14 Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu; 15 Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

Job 38:19-20

19 Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo, 20 Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?

Isaiah 13:10

10 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

Ezekiel 32:7-8

7 Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8 CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Amos 4:13

13 CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

Amos 8:9

9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.

Matthew 24:29

29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;

Luke 21:25-26

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj; 26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

Genesis 1:6-7

6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.

Job 37:18

18 CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

Job 38:11

11 Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

Job 38:16

16 CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

Psalms 33:6

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

Psalms 77:19

19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

Psalms 93:3-4

3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la riveroj sian bruon; 4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.

Psalms 104:2-3

2 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon; 3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

Isaiah 40:22

22 Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

Isaiah 44:24

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Jeremiah 10:11

11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo.

Zechariah 12:1

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

Matthew 14:25-30

25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. 26 Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. 27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu. 28 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. 29 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.

John 6:19

19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis.

Genesis 1:16

16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.

Job 37:9

9 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

Job 38:31-41

31 CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono? 32 CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj? 33 CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero? 34 CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru? 35 CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas? 36 Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton? 37 Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo, 38 Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas? 39 CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn, 40 Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo? 41 Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?

Psalms 104:3

3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

Psalms 104:13

13 Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero.

Psalms 147:4

4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn.

Amos 5:8

8 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

Acts 28:13

13 Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,

Exodus 15:11

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

Job 5:9

9 Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

Job 26:12-14

12 Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon. 13 Per Lia spirito belegigxis la cxielo; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton. 14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

Job 37:23

23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

Psalms 71:15

15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.

Psalms 72:18

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.

Psalms 136:4

4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco;

Ecclesiastes 3:11

11 CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.

Isaiah 40:26-28

26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos. 27 Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion? 28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.

Daniel 4:2-3

2 Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta. 3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.

Job 23:8-9

8 Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas; 9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

Job 35:14

14 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

1 Timothy 6:16

16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

Job 11:10

10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?

Job 23:13

13 Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

Job 34:29

29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

Isaiah 45:9

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta?

Jeremiah 18:6

6 CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.

Matthew 11:26

26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

Matthew 20:15

15 CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

Romans 9:18-20

18 Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas. 19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo? 20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

Romans 11:34

34 CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto?

Ephesians 1:11

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

Job 26:12

12 Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

Job 40:9-11

9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li, 10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco; 11 Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin;

Psalms 89:10

10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

Isaiah 30:7

7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.

Isaiah 31:2-3

2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

Isaiah 51:9

9 Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?

James 4:6-7

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.

1 Kings 8:27

27 CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

Job 4:19

19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

Job 9:3

3 Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

Job 11:4-5

4 Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj. 5 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,

Job 23:4

4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.

Job 23:7

7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

Job 25:6

6 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!

Job 33:5

5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

1 Kings 8:38-39

38 cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo: 39 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);

2 Chronicles 33:13

13 Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

Job 5:8

8 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

Job 8:5

5 Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

Job 10:15

15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

Job 22:27

27 Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;

Job 34:31-32

31 Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon; 32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

Jeremiah 31:9

9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

Daniel 9:3

3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

Daniel 9:18

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

1 Corinthians 4:4

4 CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro.

1 Peter 2:23

23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;

Exodus 6:9

9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.

Judges 6:13

13 Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.

Job 29:24

24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis.

Psalms 18:6

6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

Psalms 66:18-20

18 Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus; 19 Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo. 20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psalms 116:1-2

1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

Psalms 126:1

1 Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj.

Luke 24:41

41 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?

Acts 12:14-16

14 kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego. 15 Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo. 16 Sed Petro dauxrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.

Job 1:14-19

14 venis sendito al Ijob, kaj diris:Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili, 15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 16 Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris:Fajro de Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 17 Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:La HXaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi. 18 Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris:Viaj filoj kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; 19 kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto, pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

Job 2:3

3 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe.

Job 2:7

7 Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.

Job 2:13

13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li ecx unu vorton; cxar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

Job 16:12

12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.

Job 16:14

14 Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto.

Job 16:17

17 Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

Job 30:22

22 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

Job 34:6

6 En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

Psalms 25:3

3 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

Psalms 29:5

5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

Psalms 42:7

7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

Psalms 83:15

15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

Isaiah 28:17

17 Kaj Mi faros justecon la mezursxnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifugxejon de mensogo, kaj la kasxejon forportos akvo.

Jeremiah 23:19

19 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turnigxanta; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj.

Ezekiel 13:13

13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi elpusxos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj sxtonojn de hajlo en Mia furiozo, por cxion ekstermi.

Matthew 7:27

27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

Matthew 12:20

20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko.

John 9:3

3 Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.

John 15:25

25 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.

Job 3:20

20 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

Job 7:19

19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

Job 27:2

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

Psalms 39:13

13 Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.

Psalms 88:7

7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

Psalms 88:15-18

15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

Lamentations 3:3

3 Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove.

Lamentations 3:15

15 Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

Lamentations 3:18-19

18 Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo. 19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.

Hebrews 12:11

11 CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.

Job 9:4

4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

Job 31:35

35 Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

Job 33:5-7

5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu. 6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo. 7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

Job 36:17-19

17 Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune. 18 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin. 19 CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

Job 40:9-10

9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li, 10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;

Psalms 62:11

11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

1 Corinthians 1:25

25 CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

Job 1:1

1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.

Job 9:2

2 Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

Job 15:5-6

5 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj. 6 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

Job 32:1-2

1 Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava. 2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

Job 33:8-13

8 Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj: 9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon; 10 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon; 11 Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn. 12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo. 13 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

Job 34:35

35 Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.

Job 35:16

16 Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.

Proverbs 10:19

19 CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.

Proverbs 17:20

20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas negxustan langon, tiu enfalos en malfelicxon.

Isaiah 6:5

5 Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.

Matthew 12:36-37

36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado. 37 CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

Luke 10:29

29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

Luke 16:15

15 Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.

Philippians 3:12-15

12 Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. 13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe, 14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo. 15 CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi;

1 Timothy 6:5

5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.

James 3:2

2 CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.

Job 7:15-16

15 Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton. 16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

Job 7:21

21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

Psalms 139:23-24

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Proverbs 28:26

26 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.

Jeremiah 17:9-10

9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni? 10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Job 10:8

8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!

Ecclesiastes 9:1-3

1 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas. 2 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron. 3 CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.

Ezekiel 21:3-4

3 Kaj diru al la lando de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, Mi eltiros Mian glavon el gxia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn. 4 CXar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraux cxiun karnon de la sudo gxia la nordo.

Luke 13:2-4

2 Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos. 4 Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?

2 Samuel 14:15

15 Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;

2 Samuel 14:17

17 Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

Job 1:13-19

13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,

Job 4:7

7 Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

Job 8:20

20 Vidu, Dio ne forpusxas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

Job 24:12

12 El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

Psalms 44:22

22 Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

Ezekiel 14:19-21

19 Aux se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon. 21 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn-

Ezekiel 21:13

13 CXar estis farita provo, sed kion gxi helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Hebrews 11:36-37

36 kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo; 37 ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate

2 Samuel 15:30

30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante.

2 Samuel 19:4

4 Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!

Esther 6:12

12 Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.

Esther 7:8

8 Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon.

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 12:6-10

6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano. 7 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi; 8 Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro. 9 Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris, 10 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

Job 12:17

17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

Job 16:11

11 Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.

Job 21:7-15

7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon? 8 Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj. 9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili. 10 Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpusxata; Ilia bovino gravedigxas kaj ne abortas. 11 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel sxafaron, Kaj iliaj knaboj saltas. 12 Ili gxojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto. 13 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente. 14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn; 15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

Job 24:25

25 CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?

Psalms 17:14

14 Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

Psalms 73:3-7

3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj. 4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj. 5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj. 6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo. 7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.

Jeremiah 12:1-2

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile? 2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.

Jeremiah 14:4

4 CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.

Daniel 4:17

17 Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj.

Daniel 5:18-21

18 Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron. 19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis. 20 Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro; 21 kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 7:7-28

7 Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn. 8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile. 9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro. 10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis. 11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli. 12 Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo. 13 Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li. 14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos. 15 CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min. 16 Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo. 17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formigxos sur la tero. 18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco. 19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj; 20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj. 21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin, 22 gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj. 23 Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin. 24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn. 25 Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo. 26 Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo. 27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li. 28 CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

Habakkuk 1:14-17

14 Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton? 15 CXiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas. 16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo. 17 CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?

Esther 8:14

14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.

Job 7:6-7

6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon. 7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

Psalms 39:5

5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

Psalms 39:11

11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

Psalms 89:47

47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

Psalms 90:9-10

9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

James 4:14

14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.

2 Samuel 1:23

23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

Job 39:27-30

27 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston? 28 Sur roko gxi logxas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto. 29 De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj. 30 GXiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.

Proverbs 23:5

5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

Isaiah 18:2

2 kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj sxipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

Jeremiah 4:13

13 Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

Lamentations 4:19

19 Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

Habakkuk 1:8

8 Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo.

Job 7:11

11 Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

Job 7:13

13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,

Psalms 77:2-3

2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi. 3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.

Jeremiah 8:18

18 Mia malgxojo estas super cxiuj malgxojoj, mia koro en mi doloras.

Exodus 20:7

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

Job 3:25

25 CXar terurajxo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

Job 9:20-21

20 Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo. 21 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

Job 10:14

14 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.

Job 14:16

16 Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

Job 21:6

6 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.

Psalms 88:15-16

15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

Psalms 119:120

120 De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

Job 9:22

22 CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.

Job 10:7

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

Job 10:14-17

14 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna. 15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron. 16 Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon. 17 Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

Job 21:16-17

16 Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi. 17 GXis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingigxu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.

Job 21:27

27 Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

Job 22:5-30

5 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon. 6 Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn; 7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; 8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi; 9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis. 10 Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas. 11 Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris? 12 CXu ne estas Dio tie alte en la cxielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas. 13 Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo? 14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo. 15 CXu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj, 16 Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero, 17 Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo? 18 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi. 19 La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin: 20 Certe malaperis nia kontrauxulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro. 21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono. 22 Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron. 23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo. 24 JXetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la sxtonojn de la torentoj; 25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta argxento; 26 CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon; 27 Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos; 28 Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo. 29 CXar tiujn, kiuj humiligxis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita. 30 Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

Psalms 37:33

33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos jugxata.

Psalms 73:13

13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

Jeremiah 2:35

35 Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.

Job 31:7

7 Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

Psalms 26:6

6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

Proverbs 28:13

13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

Isaiah 1:16-18

16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi. 17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino. 18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

Jeremiah 2:22

22 Se vi ecx lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaux Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Jeremiah 4:14

14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?

Romans 10:3

3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.

Job 15:6

6 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

Isaiah 59:6

6 Ilia teksajxo ne tauxgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritajxo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.

Isaiah 64:6

6 Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

Philippians 3:8-9

8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

Numbers 23:19

19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

1 Samuel 16:7

7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

Job 13:18-23

18 Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava. 19 Kiu povas procesi kontraux mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus. 20 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo: 21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min. 22 Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi. 23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.

Job 33:12

12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

Job 35:5-7

5 Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi. 6 Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li? 7 Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?

Ecclesiastes 6:10

10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas jugxe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.

Jeremiah 49:19

19 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

1 Samuel 2:25

25 Se pekas homo kontraux homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraux la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne auxskultis la vocxon de sia patro, cxar la Eternulo decidis mortigi ilin.

1 Kings 3:16-28

16 Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li. 17 Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo. 18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo. 19 Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li. 20 Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto. 21 Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis. 22 Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo. 23 Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta; 24 kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo. 25 Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia. 26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku. 27 Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino. 28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

Psalms 106:23

23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

1 John 2:1-2

1 Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan; 2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

Job 13:11

11 CXu Lia majesto ne konfuzas vin? CXu ne falas sur vin timo antaux Li?

Job 13:20-22

20 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kasxos min antaux Via vizagxo: 21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min. 22 Tiam voku, kaj mi respondos; Aux mi parolos, kaj Vi respondu al mi.

Job 23:15

15 Tial mi tremas antaux Lia vizagxo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.

Job 29:2-25

2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis; 3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo; 4 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo; 5 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj; 6 Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo! 7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris; 9 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon; 10 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato. 11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon. 18 Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj; 19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj. 20 Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano. 21 Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn. 22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin. 23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo. 24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis. 25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

Job 31:23

23 CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

Job 33:7

7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

Job 37:1

1 Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.

Psalms 39:10

10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.

Psalms 90:11

11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.