Jeremiah 48 Cross References - Esperanto

1 Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo. 2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo. 3 Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo. 4 Disbatita estas Moab; gxiaj infanoj lauxte krias. 5 Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo. 6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudigxinta arbo en la dezerto. 7 CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj. 8 Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo. 9 Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos. 10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango. 11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis. 12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn. 13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis. 14 Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito? 15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16 Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas. 17 Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono! 18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn. 19 Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis? 20 Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita. 21 Jugxo venis kontraux la lando de la ebenajxo, kontraux HXolon, Jahac, kaj Mefaat, 22 kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim, 23 kontraux Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon, 24 kontraux Keriot kaj Bocra, kaj kontraux cxiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj. 25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo. 26 Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon? 28 Forlasu la urbojn kaj eklogxu sur roko, ho logxantoj de Moab, kaj farigxu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj. 29 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro. 30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj. 31 Tial Mi devas plori pri Moab, gxemi pri cxiuj Moabidoj, priplori la logxantojn de Kir-HXeres. 32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinbergxardeno de Sibma; viaj brancxoj etendigxis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton. 33 Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos. 34 Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis. 35 Mi ekstermos cxe Moab, diras la Eternulo, cxiun, kiu supreniras sur altajxon kaj incensas al siaj dioj. 36 Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis. 37 CXar cxiu kapo kalvigxis, kaj cxiu barbo estas fortondita, sur cxiuj manoj estas trancxoj, kaj sur la lumboj estas sakajxo. 38 Sur cxiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj cxie estas plorado; cxar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo. 39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab farigxis objekto de mokado kaj de teruro por cxiuj siaj cxirkauxantoj! 40 CXar tiele diras la Eternulo:Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab. 41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado. 42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, cxar li levigxis kontraux la Eternulo. 43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxanto de Moab, diras la Eternulo. 44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; cxar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo. 45 Sub la ombro de HXesxbon starigxos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el HXesxbon kaj flamo el la mezo de Sihxon, kaj gxi mangxegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj. 46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj. 47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. GXis cxi tie estas la verdikto pri Moab.

Genesis 19:37

37 Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun.

Numbers 24:17

17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

Numbers 32:3

3 Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-

Numbers 32:37-38

37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

Numbers 33:47

47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare cxe la montoj Abarim, antaux Nebo.

2 Chronicles 20:10

10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

Isaiah 15:1-9

1 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab. 2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj. 3 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado. 4 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li. 5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo. 6 CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas. 7 Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj. 8 CXar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab, gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia plorado. 9 CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.

Isaiah 25:10

10 CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.

Isaiah 27:3

3 Mi, la Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.

Jeremiah 9:26

26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

Jeremiah 25:21

21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;

Jeremiah 27:3

3 kaj sendu tion al la regxo de Edom kaj al la regxo de Moab kaj al la regxo de la Amonidoj kaj al la regxo de Tiro kaj al la regxo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, regxo de Judujo;

Jeremiah 48:22-23

22 kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim, 23 kontraux Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,

Ezekiel 25:8-11

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj- 9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj. 11 Kaj kontraux Moab Mi faros jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Amos 2:1-2

1 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo de Edom gxis cindreco. 2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe bruo kaj sonado de trumpeto.

Zephaniah 2:8-11

8 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj. 9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin. 10 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi. 11 La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj.

Numbers 21:25-30

25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj. 26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon. 30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba.

Numbers 32:37

37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,

Esther 3:8-14

8 Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin. 9 Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo. 10 Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. 11 Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi. 12 Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo. 13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu. 14 Kopio de la letero estis transdonota kiel legxo en cxiun landon kaj proklamota al cxiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.

Psalms 83:4-8

4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro; 8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

Isaiah 15:1

1 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.

Isaiah 15:5

5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.

Isaiah 16:8-9

8 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron. 9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.

Isaiah 16:14

14 Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.

Jeremiah 25:15

15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.

Jeremiah 25:17

17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:

Jeremiah 31:36

36 Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi.

Jeremiah 33:24

24 CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.

Jeremiah 46:28

28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

Jeremiah 48:17

17 Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono!

Jeremiah 48:34-35

34 Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis. 35 Mi ekstermos cxe Moab, diras la Eternulo, cxiun, kiu supreniras sur altajxon kaj incensas al siaj dioj.

Jeremiah 48:42

42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, cxar li levigxis kontraux la Eternulo.

Jeremiah 48:45

45 Sub la ombro de HXesxbon starigxos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el HXesxbon kaj flamo el la mezo de Sihxon, kaj gxi mangxegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.

Jeremiah 49:3

3 Ploregu, ho HXesxbon, cxar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakajxo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

Isaiah 15:2

2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj.

Isaiah 15:8

8 CXar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab, gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia plorado.

Isaiah 16:7-11

7 Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj. 8 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron. 9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton. 10 Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis. 11 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.

Isaiah 22:4

4 Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

Jeremiah 4:20-21

20 Estas proklamata malfelicxo post malfelicxo, cxar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj. 21 Kiel longe ankoraux mi vidos standardon, auxdos sonadon de korno?

Jeremiah 47:2

2 Tiele diras la Eternulo:Jen venos akvo de norde, kaj gxi farigxos inundanta torento, kaj gxi inundos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn; ekkrios la homoj, kaj ekploregos cxiuj logxantoj de la lando.

Jeremiah 48:5

5 Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.

Jeremiah 48:34

34 Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis.

Esther 8:11

11 ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,

Psalms 137:9

9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

Genesis 19:17

17 Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.

Job 30:3-7

3 Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; 4 Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. 5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston; 6 En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj; 7 Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;

Psalms 11:1

1 Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

Proverbs 6:4-5

4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti; 5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

Jeremiah 17:6

6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata.

Jeremiah 51:6

6 Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.

Matthew 24:16-18

16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

Luke 3:7

7 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

Luke 17:31-33

31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu. 32 Memoru la edzinon de Lot. 33 Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Numbers 21:29

29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon.

Judges 11:24

24 Tion, kion posedigas al vi Kemosx, via dio, tion posedu; sed cxiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaux ni, tiun ni heredos.

1 Kings 11:7

7 Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.

1 Kings 11:33

33 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

Psalms 40:4

4 Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

Psalms 49:6-7

6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li

Psalms 52:7

7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

Psalms 62:8-10

8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela. 9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo. 10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

Isaiah 46:1-2

1 Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj. 2 Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.

Isaiah 59:4-6

4 Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon. 5 Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneajxon. Kiu mangxas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro. 6 Ilia teksajxo ne tauxgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritajxo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.

Jeremiah 9:23

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco;

Jeremiah 13:25

25 Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.

Jeremiah 43:12

12 Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj gxi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li cxirkauxkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel pasxtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.

Jeremiah 48:13

13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.

Jeremiah 48:46

46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.

Ezekiel 28:2-5

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio; 3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi; 4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon; 5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

Hosea 10:13

13 Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.

1 Timothy 6:17

17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

Revelation 18:7

7 Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

Joshua 13:9

9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon;

Joshua 13:17

17 HXesxbon, kaj cxiuj gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon

Joshua 13:21

21 kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando.

Jeremiah 6:26

26 Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite venos sur nin la pereiganto.

Jeremiah 15:8

8 Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.

Jeremiah 25:9

9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.

Jeremiah 48:18

18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.

Jeremiah 48:20-25

20 Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita. 21 Jugxo venis kontraux la lando de la ebenajxo, kontraux HXolon, Jahac, kaj Mefaat, 22 kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim, 23 kontraux Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon, 24 kontraux Keriot kaj Bocra, kaj kontraux cxiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj. 25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.

Jeremiah 51:56

56 CXar venos sur gxin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos gxiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; cxar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.

Ezekiel 25:9

9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;

Psalms 55:6

6 Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus;

Isaiah 16:2

2 Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la transirejoj de Arnon.

Jeremiah 46:19

19 Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.

Jeremiah 48:28

28 Forlasu la urbojn kaj eklogxu sur roko, ho logxantoj de Moab, kaj farigxu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.

Zephaniah 2:9

9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

Revelation 12:14

14 Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento.

Numbers 31:14-18

14 Kaj Moseo ekkoleris kontraux la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili:Vi lasis vivi cxiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laux la vortoj de Bileam, instigo por deturnigxi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo. 17 Kaj nun mortigu cxiun virseksan infanon; kaj cxiun virinon, kiu ekkonis viron sur kusxejo de viro, mortigu. 18 Sed cxiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kusxejon de viro, lasu viva por vi.

Judges 5:23

23 Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.

1 Samuel 15:3

3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.

1 Samuel 15:9

9 Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj sxafidojn, kaj cxion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed cxion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.

1 Samuel 15:13-35

13 Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li:Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo. 14 Sed Samuel diris:Kion do signifas tiu vocxo de sxafoj en miaj oreloj, kaj la vocxo de bovoj, kiun mi auxdas? 15 Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, cxar la popolo indulgis la plej bonajn sxafojn kaj bovojn, por bucxoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis. 16 Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru. 17 Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael? 18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin. 19 Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo? 20 Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis. 21 Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal. 22 Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj. 23 CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo. 24 Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon. 25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo. 26 Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael. 27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis. 28 Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi. 29 Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu. 30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio. 31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorklinigxis antaux la Eternulo. 32 Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, regxon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimigxas la maldolcxeco de la morto. 33 Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal. 34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul. 35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon gxis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedauxris, ke Li faris Saulon regxo super Izrael.

1 Kings 20:42

42 Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.

2 Kings 13:19

19 Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.

Jeremiah 47:6

6 Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietigxos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu.

Jeremiah 50:25

25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; cxar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la HXaldeoj.

Psalms 55:19

19 Dio auxskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. CXar ili ne sxangxigxas Kaj ili ne timas Dion.

Psalms 73:4-8

4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj. 5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj. 6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo. 7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj. 8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

Psalms 123:4

4 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

Proverbs 1:32

32 CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.

Isaiah 16:6

6 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.

Isaiah 24:3

3 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris.

Isaiah 25:6

6 Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.

Jeremiah 48:29

29 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

Jeremiah 51:34

34 Mangxis min, frakasis min Nebukadnecar, regxo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolcxajxoj, kaj forpelis min.

Ezekiel 16:49-50

49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis. 50 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.

Nahum 2:2

2 CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.

Nahum 2:10

10 Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.

Zephaniah 1:12

12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.

Zechariah 1:15

15 kaj per granda indigno Mi indignas kontraux la nacioj memfidaj; cxar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfelicxon.

Psalms 2:9

9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

Isaiah 30:14

14 Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.

Jeremiah 14:3

3 GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon.

Jeremiah 19:10

10 Kaj disrompu la krucxon antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;

Jeremiah 25:34

34 Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.

Jeremiah 48:8

8 Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo.

Jeremiah 48:11

11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.

Jeremiah 48:15

15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

Jeremiah 48:38

38 Sur cxiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj cxie estas plorado; cxar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.

Ezekiel 25:9-10

9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.

1 Samuel 5:3-7

3 Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko. 4 Kiam ili en la morgauxa tago matene levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaux manoj dehakitaj kusxas sur la sojlo, nur la torso restis. 5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj cxiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Asxdod, ne pasxas sur la sojlon de Dagon gxis la nuna tago. 6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Asxdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Asxdod kaj en gxiaj cxirkauxajxoj. 7 Kiam la Asxdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris:Ne restu cxe ni la kesto de la Dio de Izrael, cxar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.

1 Kings 12:28-29

28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.

1 Kings 18:26-29

26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris. 27 Kiam farigxis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:Kriu per lauxta vocxo, cxar li estas dio; eble li havas interparoladon, aux eble li foriris, aux eble li vojagxas; eble li dormas, li do vekigxos. 28 Kaj ili kriis per lauxta vocxo, kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango versxigxis sur ili. 29 Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.

1 Kings 18:40

40 Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.

Isaiah 2:20

20 En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;

Isaiah 16:12

12 Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.

Isaiah 45:16

16 Hontigataj kaj malhonorataj ili cxiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.

Isaiah 45:20

20 Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi.

Jeremiah 48:7

7 CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

Jeremiah 48:39

39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab farigxis objekto de mokado kaj de teruro por cxiuj siaj cxirkauxantoj!

Hosea 8:5-6

5 Forpusxita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe ankoraux ili ne povos purigxi? 6 CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.

Hosea 10:5-6

5 Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi. 6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

Hosea 10:14-15

14 Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj. 15 Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.

Amos 5:5-6

5 Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-SXeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El farigxos senvalora. 6 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.

Psalms 33:16

16 La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.

Ecclesiastes 9:11

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.

Isaiah 10:13

13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

Isaiah 10:16

16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.

Isaiah 36:4-5

4 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas? 5 Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi?

Jeremiah 8:8

8 Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj.

Jeremiah 49:16

16 Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte, kiel aglo, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

Ezekiel 30:6

6 Tiele diras la Eternulo:Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltigxos la fiereco de gxia forto; de Migdol gxis Sevene oni falos en gxi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Zephaniah 2:10

10 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.

Psalms 24:8-10

8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.

Psalms 47:2

2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

Isaiah 34:2-8

2 CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado. 3 Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango. 4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo. 5 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon. 6 La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom. 7 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo. 8 CXar tio estas tago de vengxo de la Eternulo, jaro de repago pro la jugxafero de Cion.

Isaiah 40:30-31

30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Jeremiah 46:18

18 Kiel Mi vivas, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel cxe la maro.

Jeremiah 48:4

4 Disbatita estas Moab; gxiaj infanoj lauxte krias.

Jeremiah 48:8-25

8 Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo. 9 Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos. 10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango. 11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis. 12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn. 13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis. 14 Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito? 15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16 Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas. 17 Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono! 18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn. 19 Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis?

Jeremiah 50:27

27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

Jeremiah 51:40

40 Mi kondukos ilin malsupren, kiel sxafidojn al la bucxo, kiel sxafojn kun kaproj.

Jeremiah 51:57

57 Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

Daniel 4:37

37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Zechariah 14:9

9 Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.

Malachi 1:14

14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

James 5:4

4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

Revelation 19:16

16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

Deuteronomy 32:35

35 CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

Isaiah 13:22

22 Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

Isaiah 16:13-14

13 Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaux longe. 14 Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.

Jeremiah 1:12

12 Kaj la Eternulo diris al mi:Vi vidis bone; cxar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi gxin.

Ezekiel 12:23

23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.

Ezekiel 12:28

28 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

2 Peter 2:3

3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

Isaiah 9:4

4 CXar la jugon de ilia sxargxo, la kanon de ilia sxultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan.

Isaiah 10:5

5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.

Isaiah 14:4-5

4 vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo! 5 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,

Isaiah 16:8

8 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.

Jeremiah 9:17-20

17 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sercxu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu. 18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo. 19 Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj. 20 Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

Jeremiah 48:31-33

31 Tial Mi devas plori pri Moab, gxemi pri cxiuj Moabidoj, priplori la logxantojn de Kir-HXeres. 32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinbergxardeno de Sibma; viaj brancxoj etendigxis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton. 33 Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

Ezekiel 19:11-14

11 Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj. 12 Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis. 13 Kaj nun gxi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. 14 Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra kanto.

Zechariah 11:10-14

10 Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis gxin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun cxiuj popoloj; 11 kaj gxi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfelicxaj sxafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo. 12 Kaj mi diris al ili:Se placxas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek argxentajn monerojn. 13 Kaj la Eternulo diris al mi:JXetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek argxentajn monerojn kaj jxetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 14 Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

Revelation 18:14-20

14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin. 15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante, 16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj! 17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime, 18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon? 19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis. 20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

Genesis 21:16

16 Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori.

Exodus 17:3

3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

Numbers 21:30

30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba.

Judges 15:18

18 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

Isaiah 5:13

13 Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo.

Isaiah 47:1

1 Iru malsupren kaj sidigxu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidigxu sur la tero, sentronigita filino de la HXaldeoj; cxar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.

Jeremiah 46:18-19

18 Kiel Mi vivas, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel cxe la maro. 19 Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.

Jeremiah 48:22

22 kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,

Ezekiel 19:13

13 Kaj nun gxi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.

Numbers 32:34

34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron

Deuteronomy 2:36

36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

1 Samuel 4:13-14

13 Kiam li venis, Eli sidis sur segxo, rigardante sur la vojon, cxar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo. 14 Kiam Eli auxdis la kriadon, li diris:Kion signifas cxi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli.

1 Samuel 4:16

16 Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?

2 Samuel 1:3-4

3 Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. 4 Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan mortis.

2 Samuel 18:24-32

24 David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras. 25 Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la regxo. Kaj la regxo diris:Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia busxo. Kaj dum tiu cxiam pli alproksimigxadis, 26 la gardostaranto ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraux iu viro sola kuras. Kaj la regxo diris:Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon. 27 La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, gxi estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas. 28 Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon. 29 Kaj la regxo diris:CXu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis. 30 Tiam la regxo diris:Deturnigxu, kaj starigxu tie. Kaj li deturnigxis, kaj starigxis. 31 Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux vin. 32 Kaj la regxo diris al la Etiopo:CXu bone fartas la junulo Absxalom? La Etiopo respondis:Kio farigxis al la junulo, tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.

2 Samuel 24:5

5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer;

1 Chronicles 5:8

8 kaj Bela, filo de Azaz, filo de SXema, filo de Joel. Li logxis en Aroer, gxis Nebo kaj Baal-Meon.

Numbers 21:13-14

13 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj. 14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon,

Numbers 21:26-28

26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon.

Judges 11:18

18 kaj li iris tra la dezerto kaj cxirkauxis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj starigxis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, cxar Arnon estas la limo de Moab.

Isaiah 15:1-5

1 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab. 2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj. 3 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado. 4 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li. 5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.

Jeremiah 48:1-5

1 Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo. 2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo. 3 Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo. 4 Disbatita estas Moab; gxiaj infanoj lauxte krias. 5 Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.

Numbers 21:23

23 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael.

Joshua 13:18

18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat

Joshua 21:36-37

36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn, 37 Kedemot kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Mefaat kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kvar urbojn.

Isaiah 15:4

4 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.

Numbers 33:46

46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.

Jeremiah 48:1

1 Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo.

Ezekiel 6:14

14 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Genesis 14:5

5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim,

Numbers 32:38

38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

Joshua 13:19

19 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek

Deuteronomy 4:43

43 Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la Manaseidoj.

Joshua 21:36

36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Jahac kaj gxiajn cxirkauxajxojn,

Jeremiah 48:41

41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.

Amos 2:2

2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe bruo kaj sonado de trumpeto.

Zephaniah 2:8-10

8 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj. 9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin. 10 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.

Job 22:9

9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

Psalms 10:15

15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.

Psalms 37:17

17 CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

Psalms 75:10

10 Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.

Lamentations 2:3

3 En flama kolero Li rompis cxiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantauxen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaux flamantan fajron, kiu ekstermas cxion cxirkauxe.

Ezekiel 30:21-25

21 Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon. 22 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux Faraonon, regxon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano. 23 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn. 24 Kaj Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj cxi tiu gxemos antaux li, kiel gxemas morte-vundito. 25 Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.

Daniel 7:8

8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

Daniel 8:7-9

7 kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto. 8 Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo. 9 El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.

Daniel 8:21

21 kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo;

Zechariah 1:19-21

19 Kaj mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi:Tio estas la kornoj, kiuj disjxetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon. 20 Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn. 21 Mi diris:Kion ili intencas fari? Li respondis jene:Tiuj kornoj disjxetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas cxi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraux la logxantojn de Judujo, por disjxeti ilin.

Exodus 5:2

2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.

Exodus 9:17

17 Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

Job 9:4

4 Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

Psalms 2:4

4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

Psalms 59:8

8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.

Psalms 60:3

3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

Psalms 75:8

8 CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

Isaiah 10:15

15 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!

Isaiah 19:14

14 La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante.

Isaiah 29:9

9 Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.

Isaiah 51:17

17 Vekigxu, vekigxu, levigxu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la sxauxmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis gxis la fundo.

Isaiah 63:6

6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

Jeremiah 13:13-14

13 Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos gxis ebrieco cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn de Jerusalem; 14 kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.

Jeremiah 25:15-17

15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin. 16 Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin. 17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:

Jeremiah 25:27-29

27 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin. 28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki. 29 CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 51:7

7 En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis.

Jeremiah 51:39

39 Dum ilia varmegigxo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili farigxu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekigxu, diras la Eternulo.

Lamentations 1:21

21 Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.

Lamentations 3:15

15 Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

Lamentations 4:21

21 GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.

Ezekiel 23:31-34

31 Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi donos sxian kalikon en vian manon. 32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti. 33 Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario. 34 Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 35:12-13

12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. 13 Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis.

Daniel 5:23

23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

Daniel 8:11-12

11 Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon. 12 Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.

Daniel 11:36

36 La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.

Nahum 3:11

11 Tiel ankaux vi ebriigxos kaj kasxos vin kaj sercxos defendon kontraux la malamikoj.

Habakkuk 2:16

16 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

2 Thessalonians 2:4

4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.

Revelation 16:19

19 Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.

Job 16:4

4 Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.

Psalms 44:13

13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;

Psalms 79:4

4 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

Proverbs 24:17-18

17 Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu; 18 CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.

Jeremiah 2:26

26 Kiel sxtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,

Jeremiah 18:16

16 por fari sian landon dezerto, eterna mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas la kapon.

Lamentations 2:15-17

15 Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero? 16 Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante:Ni englutis sxin; CXi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin vidas. 17 La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa tempo; Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.

Ezekiel 25:8

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-

Ezekiel 26:2-3

2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo- 3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraux vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.

Ezekiel 35:15

15 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 36:2

2 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;

Ezekiel 36:4

4 tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;

Obadiah 1:12-13

12 Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero. 13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo.

Micah 7:8-10

8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi. 9 La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon. 10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

Zephaniah 2:8

8 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.

Matthew 7:2

2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

Matthew 26:55

55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

Matthew 27:38

38 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.

Judges 6:2

2 Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn.

1 Samuel 13:6

6 La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, cxar la popolo perdis la kuragxon, kaj la homoj kasxis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.

Psalms 55:6-7

6 Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus; 7 Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela.

Song of Songs 2:14

14 Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo, Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon; CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela.

Isaiah 2:19

19 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.

Jeremiah 48:9

9 Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos.

Obadiah 1:3-4

3 La fiereco de via koro delogis vin; logxante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depusxos min sur la teron? 4 Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

Job 40:10-12

10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco; 11 Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin; 12 Ekrigardu cxiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;

Psalms 138:6

6 CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

Proverbs 8:13

13 Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas.

Proverbs 18:12

12 Antaux la pereo la koro de homo fierigxas, Kaj antaux honoro estas humileco.

Proverbs 30:13

13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;

Isaiah 2:11-12

11 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 12 CXar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos malaltigita;

Zephaniah 2:8-15

8 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj. 9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin. 10 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi. 11 La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj. 12 Ankaux vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo. 13 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto. 14 Kaj ripozados en gxi amasoj da cxiuspecaj bestoj; ecx pelikanoj kaj botauxroj noktos en gxiaj kapiteloj, kaj ilia vocxo estos auxdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, cxar la cedraj tabuloj estos forsxiritaj. 15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.

Luke 14:11

11 CXar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

James 4:6

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.

Job 9:12-13

12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras? 13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

Psalms 33:10

10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.

Proverbs 21:30

30 Ne ekzistas sagxo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraux la Eternulo.

Isaiah 37:28-29

28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi. 29 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

Jeremiah 50:36

36 glavo sur la antauxdiristojn, ke ili malsagxigxu; glavo sur gxiajn heroojn, ke ili senkuragxigxu;

2 Kings 3:25

25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.

Jeremiah 48:36

36 Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis.

Numbers 21:32

32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.

Numbers 32:1

1 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.

Numbers 32:35

35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan

Joshua 21:39

39 HXesxbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn, Jazer kaj gxiajn cxirkauxajxojn:kune kvar urbojn.

Jeremiah 40:10

10 Mi restas en Micpa, por ke mi povu starigxi antaux la vizagxo de la HXaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis.

Isaiah 5:10

10 CXar dek parceloj da vinbergxardeno donos nur unu bat�on, kaj hxomero da semoj donos nur unu efon.

Isaiah 7:23

23 En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj.

Isaiah 9:3

3 Vi multigis la popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de rabakiro.

Isaiah 16:9-10

9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton. 10 Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.

Isaiah 24:7-12

7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj. 8 CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo. 9 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj. 10 Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri. 11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando. 12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.

Isaiah 32:9-14

9 Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn. 10 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj. 11 Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn. 12 Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj. 13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo. 14 CXar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikajxoj kaj turoj farigxos por cxiam anstatauxajxo de kavernoj, gxojloko por sovagxaj azenoj, pasxtigxejo por brutaroj;

Jeremiah 25:9-10

9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo. 10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.

Joel 1:5

5 Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.

Joel 1:12-13

12 Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj. 13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.

Joel 1:16

16 Antaux niaj okuloj ja malaperis la mangxajxo, el la domo de nia Dio la gxojo kaj gajeco.

Haggai 2:16

16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;

Revelation 18:22-23

22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi; 23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.

Genesis 13:10

10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.

Numbers 32:36-37

36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,

Deuteronomy 34:3

3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar.

Isaiah 15:4-6

4 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li. 5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo. 6 CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.

Jeremiah 48:2-3

2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo. 3 Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo.

Numbers 22:40-41

40 Kaj Balak bucxis bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj estis kun li. 41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

Numbers 28:14

14 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.

Numbers 28:28-30

28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 29 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin.

Jeremiah 11:13

13 CXar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.

Proverbs 11:4

4 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.

Proverbs 13:22

22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.

Proverbs 18:11

11 La havo de ricxulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.

Ecclesiastes 5:13-14

13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro. 14 Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano.

Isaiah 15:7

7 Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj.

Isaiah 16:11

11 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.

Isaiah 63:15

15 Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

Jeremiah 4:19

19 Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.

Jeremiah 17:11

11 Perdriko kovas ovojn, kiujn gxi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras ricxecon per rimedoj maljustaj:en la mezo de sia vivo li gxin perdos, kaj en la fino li restos malsagxulo.

Luke 12:20-21

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.

James 5:2-3

2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj. 3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

Genesis 37:29

29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.

Genesis 37:34

34 Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.

Leviticus 19:28

28 Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

1 Kings 18:28

28 Kaj ili kriis per lauxta vocxo, kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango versxigxis sur ili.

1 Kings 21:27

27 Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje.

2 Kings 6:30

30 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakajxo.

Isaiah 3:24

24 Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos sako, anstataux beleco estos brulmakuloj.

Isaiah 15:2-3

2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj. 3 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.

Isaiah 20:2

2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

Isaiah 37:1

1 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.

Jeremiah 16:6

6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si trancxojn nek kalvajxon pro ili.

Jeremiah 41:5

5 venis viroj el SXehxem, el SXilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj, kun trancxoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.

Jeremiah 47:5

5 Kalveco trafos Gazan, pereos Asxkelon kaj la restajxo de ilia valo. Kiel longe ankoraux vi faros al vi trancxojn?

Ezekiel 7:18

18 Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.

Ezekiel 27:31

31 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron.

Amos 8:10

10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.

Micah 1:16

16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.

Mark 5:5

5 Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj.

Revelation 11:3

3 Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakajxo.

Isaiah 15:3

3 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.

Isaiah 22:1

1 Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?

Jeremiah 22:28

28 CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?

Hosea 8:8

8 Izrael estas formangxata; nun ili farigxis inter la popoloj kiel senvalora vazo.

Romans 9:21-22

21 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? 22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;

2 Timothy 2:20-21

20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. 21 Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.

Revelation 2:27

27 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;

Isaiah 20:4-6

4 tiel la regxo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj. 5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis. 6 Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

Jeremiah 48:26-27

26 Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?

Lamentations 1:1

1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!

Lamentations 2:1

1 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.

Lamentations 4:1

1 Kiele senbriligxis la oro, sxangxigxis la bonega metalo! La sxtonoj de la sanktejo kusxas disjxetitaj en la komenco de cxiuj stratoj!

Ezekiel 26:16-18

16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi. 17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono! 18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo.

Revelation 18:9-10

9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado, 10 starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.

Revelation 18:15-16

15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante, 16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!

Deuteronomy 28:49

49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

Isaiah 8:8

8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

Jeremiah 4:13

13 Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

Jeremiah 49:22

22 Jen li levigxos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino cxe la naskodoloroj.

Lamentations 4:19

19 Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

Ezekiel 17:3

3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;

Daniel 7:4

4 La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.

Hosea 8:1

1 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.

Habakkuk 1:8

8 Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo.

Isaiah 13:8

8 Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.

Isaiah 21:3

3 Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.

Isaiah 26:17-18

17 Kiel gravedulino cxe la alproksimigxo de la naskado turmentigxas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaux Vi, ho Eternulo. 18 Ni estis gravedaj, ni turmentigxis, ni naskis kvazaux venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la logxantoj de la mondo.

Jeremiah 4:31

31 CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.

Jeremiah 6:24

24 Kiam ni auxdis pri ili, mallevigxis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.

Jeremiah 30:6

6 Demandu kaj rigardu, cxu viro naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?

Jeremiah 49:24

24 Damasko senkuragxigxis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis gxin, doloro kaj turmentoj gxin kaptis, kiel naskantinon.

Jeremiah 50:43

43 Auxdis la regxo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortigxis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel cxe naskantino.

Jeremiah 51:30

30 La herooj de Babel cxesis batali, ili restis en la fortikajxoj; malaperis ilia forto, ili farigxis kiel virinoj; gxiaj logxejoj ekbrulis, gxiaj rigliloj estas rompitaj.

Micah 4:9-10

9 Kial vi nun ploras tiel lauxte? CXu vi ne havas regxon? cxu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon? 10 Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; cxar nun vi eliros el la urbo kaj logxos sur la kampo kaj venos gxis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.

1 Thessalonians 5:3

3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

Esther 3:8-13

8 Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin. 9 Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo. 10 Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. 11 Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi. 12 Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo. 13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.

Proverbs 16:18

18 Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco.

Isaiah 7:8

8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.

Isaiah 37:23

23 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!

Jeremiah 30:11

11 CXar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

Jeremiah 48:2

2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.

Jeremiah 48:26-30

26 Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon? 28 Forlasu la urbojn kaj eklogxu sur roko, ho logxantoj de Moab, kaj farigxu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj. 29 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro. 30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.

Revelation 13:6

6 Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la logxantojn de la cxielo.

Deuteronomy 32:23-25

23 Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin. 24 Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero. 25 Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo.

Psalms 11:6

6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

Isaiah 24:17-18

17 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero. 18 Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.

Lamentations 3:47

47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfelicxo.

1 Kings 19:17

17 Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.

1 Kings 20:30

30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.

Isaiah 10:3

3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,

Isaiah 24:18

18 Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.

Isaiah 37:36-38

36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj. 37 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve. 38 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

Jeremiah 8:12

12 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

Jeremiah 10:15

15 Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

Jeremiah 11:23

23 Kaj neniu restos el ili, cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.

Jeremiah 16:16

16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

Jeremiah 23:12

12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

Jeremiah 46:21

21 Ankaux gxiaj dungitoj interne de gxi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaux turnis sin malantauxen, kune forkuris, ne povis kontrauxstari; cxar la tago de ilia malfelicxo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.

Jeremiah 51:18

18 Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

Hosea 9:7

7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

Amos 2:14-15

14 Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; 15 la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

Amos 5:19

19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.

Amos 9:1-4

1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos. 2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin. 3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin. 4 Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.

Micah 7:4

4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.

Numbers 21:21

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, por diri:

Numbers 21:26

26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon.

Numbers 21:28

28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon.

Zechariah 10:4

4 El gxi eliros la angula sxtono, el gxi la cxefa stango, el gxi la batala pafarko, el gxi eliros cxiuj regantoj.

Matthew 21:42

42 Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

2 Kings 23:13

13 Ankaux la altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de Izrael, por Asxtar, abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindajxo de la Amonidoj, la regxo malpurigis.

Numbers 24:14

14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.

Deuteronomy 4:30

30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;

Deuteronomy 31:29

29 CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

Job 19:25

25 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo.

Isaiah 18:7

7 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

Isaiah 19:18-23

18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo. 19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud gxia limo; 20 kaj gxi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; cxar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin. 21 Kaj la Eternulo farigxos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos bucxoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos. 22 La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin. 23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.

Isaiah 23:18

18 Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.

Jeremiah 12:15

15 Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.

Jeremiah 23:20

20 Ne kvietigxos la kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

Jeremiah 30:24

24 Ne kvietigxos la flama kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

Jeremiah 46:26

26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste gxi estos logxata, kiel en la tempo antauxa, diras la Eternulo.

Jeremiah 49:6

6 Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.

Jeremiah 49:39

39 Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.

Ezekiel 16:53-55

53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato.

Ezekiel 38:8

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

Daniel 2:28

28 sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

Daniel 10:14

14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan.

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.