Revelation 18:14-20

Esperanto(i) 14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin. 15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante, 16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj! 17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime, 18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon? 19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis. 20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.