1 Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto HXabakuk.
2 GXis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos?
3 Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon? Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj malpaco.
4 Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj.
5 Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
6 CXar jen Mi levos la HXaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi.
7 Terura kaj timinda gxi estas; gxia jugxado kaj regado dependas de gxi mem.
8 Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo.
9 CXiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.
10 Regxojn ili mokas, regantoj estas ridatajxo por ili; cxiun fortikajxon ili mokas; ili sxutas teron, kaj venkoprenas.
11 Tiam sxangxigxas ilia spirito, transiras kaj farigxas peka, kaj ilia forto farigxas ilia dio.
12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.
13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?
14 Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton?
15 CXiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas.
16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo.
17 CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?
Habakkuk Cross References - Esperanto
Isaiah 22:1
1 Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?
Nahum 1:1
1 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.
Psalms 13:1-2
Psalms 22:1-2
Psalms 74:9-10
Psalms 94:3
3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
Jeremiah 14:9
9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
Lamentations 3:8
8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.
Revelation 6:10
10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?
Psalms 12:1-2
Psalms 55:9-11
Psalms 73:3-9
3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
4 CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
6 Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
7 Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.
8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
Psalms 120:5-6
Ecclesiastes 4:1
1 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
Ecclesiastes 5:8
8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
Jeremiah 9:2-6
2 Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.
3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
4 Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.
5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado.
6 Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
Jeremiah 20:8
8 CXar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.
Ezekiel 2:6
6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.
Micah 7:1-4
1 Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.
3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
Matthew 10:16
16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
2 Peter 2:8
8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):
Exodus 23:2
2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.
Exodus 23:6
6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.
Deuteronomy 16:19
19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.
1 Kings 21:13
13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.
Job 21:7
7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?
Psalms 11:3
3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
Psalms 22:16
16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
Psalms 58:1-2
Psalms 59:2
2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.
Psalms 59:4
4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
Psalms 82:1-5
1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.
2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.
Psalms 94:20-21
Psalms 119:126
126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon.
Isaiah 1:21-23
21 Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj.
22 Via argxento farigxis skorio, via vino miksigxis kun akvo.
23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.
Isaiah 5:20
20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo!
Isaiah 59:2-8
2 Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu.
3 CXar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via busxo parolas malveron, via lango esprimas maljustajxon.
4 Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.
5 Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneajxon. Kiu mangxas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.
6 Ilia teksajxo ne tauxgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritajxo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.
7 Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por versxi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.
8 Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne trovigxas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; cxiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.
Isaiah 59:13-15
13 Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.
14 Kaj forturnigxis malantauxen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni.
15 Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.
Jeremiah 5:27-29
27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj.
28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.
29 CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
Jeremiah 12:1
1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?
Jeremiah 12:6
6 CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.
Jeremiah 26:8
8 Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti!
Jeremiah 26:21-23
21 Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon.
22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon;
23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.
Jeremiah 37:14-16
14 Jeremia diris:Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la HXaldeoj. Sed tiu ne auxskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj.
15 La eminentuloj ekkoleris kontraux Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, cxar tiun domon oni faris malliberejo.
16 Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon,
Jeremiah 38:4-6
4 Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon, cxar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en cxi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
5 Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo.
6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon.
Ezekiel 9:9
9 Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
Ezekiel 22:25-30
25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.
26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.
27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.
28 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
29 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.
30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.
Hosea 10:4
4 Ili parolas vanajn vortojn, jxuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial jugxo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
Amos 5:7
7 La jugxon vi faras vermuto, kaj la veron vi jxetas sur la teron.
Amos 5:12
12 CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.
Micah 2:1-2
Micah 3:1-3
1 Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;
2 tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la karnon de iliaj ostoj.
3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono:
Matthew 23:34-36
34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
36 Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion.
Matthew 26:59-66
59 Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;
60 kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:
61 CXi tiu diris:Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui gxin en la dauxro de tri tagoj.
62 Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?
63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.
65 Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon:
66 kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto.
Matthew 27:1-2
Matthew 27:25-26
Mark 7:9
9 Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
Acts 7:52
52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;
Acts 7:59
59 Kaj ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan:Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.
Acts 23:12-14
12 Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon.
13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj.
14 Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.
Romans 3:31
31 CXu ni do per fido vantigas la legxon? Nepre ne! sed ni firmigas la legxon.
James 2:6-7
Deuteronomy 4:27
27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
Isaiah 28:21-22
21 CXar la Eternulo levigxos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.
22 Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortigxu; cxar mi auxdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas nesxangxeble decidita pri la tuta lando.
Isaiah 29:9
9 Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.
Isaiah 29:14
14 tial Mi plue agos mirinde kun cxi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la sagxeco de gxiaj sagxuloj, kaj la kompetenteco de gxiaj kompetentuloj malaperos.
Jeremiah 5:12-13
Jeremiah 9:25-26
25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos cxiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,
26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.
Jeremiah 18:18
18 Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
Jeremiah 25:14-29
14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.
15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
16 Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj malbenatajxo, kiel tio estas nun;
19 al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;
20 kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod;
21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
22 kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al la regxoj de la insuloj trans la maro;
23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
24 kaj al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto;
25 kaj al cxiuj regxoj de Zimri kaj al cxiuj regxoj de Elam kaj al cxiuj regxoj de Medujo;
26 kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de SXesxahx trinkos post ili.
27 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki.
29 CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.
Lamentations 4:12
12 Ne kredis la regxoj de la tero, nek cxiuj logxantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontrauxulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
Ezekiel 12:22-28
22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?
23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro.
24 CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
25 CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetajxo, kiun li profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.
28 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Daniel 9:12
12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.
Zephaniah 1:2
2 Mi forprenos cxion de sur la tero, diras la Eternulo.
Acts 6:13-14
Acts 13:40-41
Deuteronomy 28:49-52
49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.
52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.
2 Kings 24:2
2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
2 Chronicles 36:6
6 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon.
2 Chronicles 36:17
17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.
Isaiah 23:13
13 Jen la lando de la HXaldeoj:cxi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto; ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin ruino.
Isaiah 39:6-7
Jeremiah 1:15-16
15 CXar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos cxiu sian tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux gxiaj muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo.
16 Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro cxiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux la faritajxo de siaj manoj.
Jeremiah 4:6
6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
Jeremiah 4:8
8 Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.
Jeremiah 5:15
15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
Jeremiah 6:22-23
22 Tiele diras la Eternulo:Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio levigxos de la randoj de la tero.
23 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Cion.
Jeremiah 21:4
4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.
Jeremiah 25:9
9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.
Deuteronomy 5:19
19 Kaj ne sxtelu.
Deuteronomy 5:27
27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.
Isaiah 18:7
7 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.
Jeremiah 39:5-9
5 Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li.
6 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis.
7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.
9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.
Jeremiah 52:9-11
9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon.
10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla.
11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.
Jeremiah 52:25-27
25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.
26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
Deuteronomy 28:49
49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
Isaiah 5:26-28
26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile.
27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo.
28 GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego.
Jeremiah 4:13
13 Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.
Jeremiah 5:6
6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. CXar multaj farigxis iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj.
Lamentations 4:19
19 Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.
Ezekiel 17:3
3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;
Ezekiel 17:12
12 Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;
Hosea 8:1
1 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.
Zephaniah 3:3
3 GXiaj eminentuloj meze de gxi estas kiel blekegantaj leonoj; gxiaj jugxistoj estas kiel lupoj vespere; ili nenion restigas gxis mateno.
Matthew 24:28
28 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.
Luke 17:37
37 Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.
Genesis 41:49
49 Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.
Judges 7:12
12 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
Job 29:18
18 Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;
Psalms 139:18
18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.
Isaiah 27:8
8 Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.
Jeremiah 4:7
7 Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili.
Jeremiah 4:11
11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;
Jeremiah 5:15-17
15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
16 GXia sagujo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj.
17 GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
Jeremiah 15:8
8 Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.
Jeremiah 34:22
22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo, kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en gxi logxos.
Ezekiel 17:10
10 Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.
Ezekiel 19:12
12 Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis.
Hosea 1:10
10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.
Hosea 13:15
15 Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.
Habakkuk 1:6
6 CXar jen Mi levos la HXaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi.
Habakkuk 2:5-13
5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.
6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!
7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.
8 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.
9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo!
10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.
11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.
12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoversxado kaj pretigas fortikajxon per maljusteco!
13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.
Romans 9:27
27 Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;
2 Kings 24:12
12 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.
2 Kings 25:6-7
2 Chronicles 36:10
10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.
Isaiah 14:16
16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
Jeremiah 32:24
24 Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.
Jeremiah 33:4
4 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de cxi tiu urbo, kaj pri la domoj de la regxoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj
Jeremiah 52:4-7
4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.
6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.
Jeremiah 4:11-12
Daniel 4:30-34
30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
31 Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;
32 kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.
33 Tuj plenumigxis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpusxita el meze de la homoj, li komencis mangxis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la cxielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj farigxis kiel cxe birdo.
34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.
Daniel 5:3-4
Daniel 5:20
20 Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;
Deuteronomy 32:4
4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
Deuteronomy 32:30-31
Deuteronomy 33:27
27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.
1 Samuel 2:2
2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; CXar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
2 Kings 19:25
25 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
Psalms 17:13
13 Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,
Psalms 18:1
1 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!
Psalms 90:2
2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.
Psalms 93:2
2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.
Psalms 118:17
17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
Isaiah 10:5-7
5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.
7 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
Isaiah 27:6-10
6 En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
7 CXu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aux cxu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj?
8 Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.
9 Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
10 CXar urbo fortikigita estos solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos gxiajn kreskajxojn.
Isaiah 37:26
26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
Isaiah 40:28
28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.
Isaiah 43:15
15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.
Isaiah 49:7
7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
Isaiah 57:15
15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
Jeremiah 4:27
27 CXar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.
Jeremiah 5:18
18 Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
Jeremiah 25:9-14
9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.
10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.
11 Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj.
12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.
13 Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj.
14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.
Jeremiah 30:11
11 CXar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
Jeremiah 31:18-20
18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.
19 Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.
20 CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.
Jeremiah 33:24-26
24 CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.
25 Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn legxojn pri la cxielo kaj la tero,
26 tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.
Jeremiah 46:28
28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
Lamentations 5:19
19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
Ezekiel 30:25
25 Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.
Ezekiel 37:11-14
11 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekigxis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.
12 Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.
13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.
14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi revivigxos, kaj Mi arangxos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.
Amos 9:8-9
8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
9 Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.
Micah 5:2
2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.
Habakkuk 3:2
2 Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.
Malachi 3:6
6 CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.
Acts 3:14
14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
1 Timothy 1:17
17 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
1 Timothy 6:16
16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.
Hebrews 1:10-12
Hebrews 12:5-6
Hebrews 13:8
8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.
Revelation 1:8
8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
Revelation 1:11
11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
2 Samuel 4:11
11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?
1 Kings 2:32
32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.
Esther 4:14
14 Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?
Job 15:15
15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj:
Psalms 5:4-5
Psalms 10:1-2
Psalms 10:15
15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.
Psalms 11:4-7
4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.
Psalms 34:15-16
Psalms 35:22
22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi.
Psalms 37:12-15
12 Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.
13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.
14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.
15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos.
Psalms 37:32-33
Psalms 50:3
3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.
Psalms 50:21
21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.
Psalms 56:1-2
Psalms 73:3
3 CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
Psalms 83:1
1 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
Proverbs 31:8-9
Isaiah 21:2
2 Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.
Isaiah 33:1
1 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.
Isaiah 64:12
12 CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?
Jeremiah 12:1-2
1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?
2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.
Habakkuk 1:3-4
Acts 2:23
23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;
Acts 3:13-15
13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.
14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
1 Peter 1:15-16
Proverbs 6:7
7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
Psalms 10:9
9 Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton.
Isaiah 19:8
8 Kaj malgxojos la fisxkaptistoj, kaj ploros cxiuj, kiuj jxetas fisxhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfelicxaj.
Jeremiah 16:16
16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.
Jeremiah 50:11
11 CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,
Lamentations 2:15-16
15 Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero?
16 Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante:Ni englutis sxin; CXi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin vidas.
Ezekiel 25:6
6 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-
Ezekiel 26:2
2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo-
Ezekiel 29:4-5
4 Mi metos hokojn en vian busxon, Mi alkrocxos la fisxojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj, kiuj estas alkrocxitaj al via skvamaro.
5 Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.
Ezekiel 35:15
15 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Amos 4:2
2 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.
Matthew 17:27
27 Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
Luke 5:5-10
5 Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn.
6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj iliaj retoj ekrompigxis;
7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo.
8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.
9 CXar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj cxiujn, kiuj estis kun li,
10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
John 21:6-11
6 Kaj li diris al ili:JXetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo, kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni.
7 Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.
8 Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.
9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon.
10 Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis.
11 Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis.
Revelation 11:10
10 Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero.
Deuteronomy 8:17
17 Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;
Isaiah 10:13-15
13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.
15 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
Isaiah 37:24
24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
Ezekiel 28:3
3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;
Ezekiel 29:3
3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.
Daniel 4:30
30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
Daniel 5:23
23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
Habakkuk 1:11
11 Tiam sxangxigxas ilia spirito, transiras kaj farigxas peka, kaj ilia forto farigxas ilia dio.
Isaiah 14:6
6 kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.
Isaiah 14:16-17
Jeremiah 25:9-26
9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.
10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.
11 Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj.
12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.
13 Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj.
14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.
15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
16 Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj malbenatajxo, kiel tio estas nun;
19 al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;
20 kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod;
21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
22 kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al la regxoj de la insuloj trans la maro;
23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
24 kaj al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto;
25 kaj al cxiuj regxoj de Zimri kaj al cxiuj regxoj de Elam kaj al cxiuj regxoj de Medujo;
26 kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de SXesxahx trinkos post ili.
Jeremiah 46:1-28
1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:
2 Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, kiu estis cxe la rivero Euxfrato en Karkemisx, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:
3 Pretigu sxildon kaj kirason, kaj iru en batalon.
4 Jungu la cxevalojn kaj surcxevaligu la rajdistojn, starigxu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armajxojn.
5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.
6 Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsavigxos la heroo; norde, cxe la rivero Euxfrato, ili falpusxigxos kaj falos.
7 Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj?
8 Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.
9 Levigxu sur la cxevalojn, kaj kuru rapide sur la cxaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj sxildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj strecxantaj pafarkon.
10 Kaj tiu tago estos cxe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de vengxo, por vengxi al Liaj malamikoj; kaj la glavo mangxegos kaj satigxos kaj ebriigxos de ilia sango; cxar bucxofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, cxe la rivero Euxfrato.
11 Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resanigxo.
12 La nacioj auxdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; cxar fortulo falpusxigxis kontraux fortulo, kaj ambaux kune falis.
13 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, regxo de Babel, por frapi la landon Egiptan:
14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Tahxpanhxes, diru:Starigxu kaj pretigxu, cxar la glavo ekstermas vian cxirkauxajxon.
15 Kial estas forpusxita via fortulo, ne povis stari? cxar la Eternulo lin renversis.
16 Li multigis la falpusxigxantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras:Levigxu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskigxo, for de la glavo de la tirano.
17 Oni kriis tie:Faraono, regxo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon.
18 Kiel Mi vivas, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel cxe la maro.
19 Pretigu al vi cxion, kio estas necesa por elmigro, ho logxantino, filino de Egiptujo; cxar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en gxi logxos.
20 Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la bucxonto.
21 Ankaux gxiaj dungitoj interne de gxi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaux turnis sin malantauxen, kune forkuris, ne povis kontrauxstari; cxar la tago de ilia malfelicxo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.
22 GXia vocxo sonos kiel vocxo de serpento; cxar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al gxi, kiel lignohakistoj.
23 Ili elhakos gxian arbaron, diras la Eternulo, kvankam gxi estas nekalkulebla; cxar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli.
24 Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.
25 La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras:Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj gxiajn diojn kaj gxiajn regxojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.
26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste gxi estos logxata, kiel en la tempo antauxa, diras la Eternulo.
27 Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
Jeremiah 52:1-34
1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim.
3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija.
6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo.
8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon.
10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla.
11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.
12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon.
13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
14 Kaj cxiujn muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
15 La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
16 Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.
18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis.
19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj.
20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena.
22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj.
23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent.
24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo.
26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn;
29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem;
30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj.
31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;
32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;
33 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo.
34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.
Ezekiel 25:1-17
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;
3 kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-
4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.
5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
6 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-
7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-
9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;
10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.
11 Kaj kontraux Moab Mi faros jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo kontraux ili-
13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo.
14 Kaj Mi faros Mian vengxon kontraux Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke cxi tiuj ekkonu Mian vengxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke la Filisxtoj agis vengxe kaj faris la vengxon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laux sia eterna malamo-
16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi etendos Mian manon kontraux la Filisxtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn cxe la bordo de la maro.
17 Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.
Habakkuk 1:9-10
Habakkuk 2:5-8
5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn.
6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!
7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.
8 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.
Habakkuk 2:17
17 CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.