Jeremiah 38:4-6

Esperanto(i) 4 Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon, cxar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en cxi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon. 5 Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo. 6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon.