14 kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.
Genesis 24:14 Cross References - Esperanto
Genesis 15:8
8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos?
Genesis 24:44
44 kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.
Exodus 4:1-9
1 Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo?
2 Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon.
3 Kaj Li diris:JXetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi.
4 Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano),
5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
6 Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo.
7 Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);
8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo.
9 Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.
Judges 6:17
17 Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;
Judges 6:37
37 en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.
Judges 7:13-15
13 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.
14 Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
15 Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
Judges 18:5
5 Kaj ili diris al li:Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, cxu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
1 Samuel 6:7-9
7 Nun faru novan cxaron, kaj prenu du sucxigantajn bovinojn, kiuj ankoraux ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la cxaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.
8 Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu gxin sur la cxaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud gxin, kaj forsendu gxin, ke gxi iru.
9 Kaj rigardu:se gxi iros laux la vojo al sia regiono, al Bet-SXemesx, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.
1 Samuel 10:2-10
2 Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?
3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.
4 Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.
5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.
6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.
7 Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.
8 Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.
9 Kaj kiam li turnis siajn sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago.
10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.
1 Samuel 14:8-10
8 Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.
9 Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;
10 sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.
1 Samuel 20:7
7 Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li.
2 Samuel 5:24
24 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.
2 Samuel 20:9
9 Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
2 Kings 20:8-11
8 Kaj HXizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?
9 Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru returne je dek gradoj?
10 Kaj HXizkija diris:Facile estas por la ombro iri antauxen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.
11 Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la hormontrilo de Ahxaz, sur kiu gxi malsuprigxis.
Proverbs 19:14
14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.
Isaiah 7:11
11 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre.
Romans 1:10
10 cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.