13 Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon;
Genesis 24:13 Cross References - Esperanto
Genesis 24:11
11 Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon.
Genesis 24:43
43 Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via krucxo,
Genesis 29:9-10
9 Dum li ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia patro, cxar sxi pasxtis ilin.
10 Kaj kiam Jakob ekvidis Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino.
Exodus 2:16
16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.
Judges 5:11
11 Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.
1 Samuel 9:11
11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?
Psalms 37:5
5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
Proverbs 3:6
6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.
John 4:7
7 Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.