Exodus 4:1-9

Esperanto(i) 1 Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo? 2 Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon. 3 Kaj Li diris:JXetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi. 4 Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano), 5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. 6 Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo. 7 Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno); 8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo. 9 Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.