Daniel 3:28 Cross References - Esperanto

28 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.

Genesis 9:26

26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de SXem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;

Genesis 19:15-16

15 Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo. 16 Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.

Exodus 20:5

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

1 Chronicles 5:20

20 Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.

2 Chronicles 20:20

20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

2 Chronicles 32:21

21 Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.

Ezra 1:3

3 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.

Ezra 6:11

11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.

Ezra 7:23-28

23 CXio, kio estas ordonita de Dio de la cxielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la cxielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la regxon, aux liajn infanojn. 24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn. 25 Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu. 26 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon. 27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem, 28 kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

Psalms 22:4-5

4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

Psalms 33:18

18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,

Psalms 33:21

21 CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon.

Psalms 34:7-8

7 Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas. 8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

Psalms 34:22

22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.

Psalms 62:8

8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

Psalms 84:11-12

11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

Psalms 103:20

20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

Psalms 146:5-6

5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

Psalms 147:11

11 Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.

Isaiah 26:3-4

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas. 4 Fidu la Eternulon por cxiam; cxar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.

Isaiah 37:36

36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

Jeremiah 17:7-8

7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.

Daniel 2:47

47 La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.

Daniel 3:15-18

15 De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj? 16 SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio. 17 Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo. 18 Kaj se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorklinigxos.

Daniel 3:25

25 Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj.

Daniel 4:34

34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj.

Daniel 6:22-23

22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon. 23 Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.

Daniel 6:26

26 Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

Matthew 4:10

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

Acts 4:19

19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu;

Acts 5:19

19 Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:

Acts 12:7-11

7 Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8 Kaj la angxelo diris al li:Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li:JXetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu min. 9 Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10 Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li. 11 Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.

Romans 12:1

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

Romans 14:7-8

7 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.

2 Corinthians 1:9-10

9 ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, 10 kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

Ephesians 1:12-13

12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo; 13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,

Philippians 1:20

20 laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto.

Hebrews 1:14

14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Hebrews 11:37

37 ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate

1 Peter 1:21

21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

Revelation 12:11

11 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.