29 Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.
Daniel 3:29 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 32:31
31 Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas jugxi.
Ezra 6:11
11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.
Psalms 3:8
8 CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.
Psalms 76:10
10 CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
Daniel 2:5
5 Sed la regxo respondis kaj diris al la HXaldeoj:La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la songxon kaj gxian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.
Daniel 3:15
15 De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
Daniel 3:17
17 Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo.
Daniel 3:28
28 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio.
Daniel 6:26-27
26 Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
27 Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.