Daniel 3:27 Cross References - Esperanto

27 Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

1 Samuel 17:46-47

46 Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

2 Kings 19:19

19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Psalms 83:18

18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Psalms 96:7-9

7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn. 9 Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero.

Isaiah 26:11

11 Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian jxaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraux Viaj malamikoj formangxos ilin.

Isaiah 43:2

2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

Daniel 3:2-3

2 Kaj la regxo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar. 3 Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.

Daniel 3:21

21 Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon.

Matthew 10:30

30 sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj.

Luke 21:17-18

17 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo. 18 Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos.

Acts 2:6-12

6 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio. 12 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas?

Acts 26:26

26 CXar tiujn aferojn tre bone scias la regxo, al kiu mi parolas maltime; cxar mi konvinkigxis, ke nenio el cxi tio estas kasxita for de li, cxar cxi tio ne estas farita en angulo.

Acts 27:34

34 Tial mi petas vin preni nutrajxon, cxar cxi tio koncernas vian savon; cxar ecx unu haro ne pereos el la kapo al vi cxiuj.

Hebrews 11:34

34 estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.