1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.
2 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
3 Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
4 kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
5 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
6 mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.
7 Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
8 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
9 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
10 Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn.
11 Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.
12 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion sxi alportis al la regxo. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
14 krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaux cxiuj regxoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj argxenton.
15 Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da forgxita oro estis uzitaj por cxiu sxildo),
16 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj), kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
17 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
18 Kaj ses sxtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
19 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.
20 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; argxento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.
21 CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
22 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj sagxeco.
23 Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.
24 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
25 Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
26 Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo.
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28 CXevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el cxiuj landoj.
29 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.
30 Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.
31 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
2 Chronicles 9 Cross References - Esperanto
Genesis 10:7
7 Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj HXavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; SXeba kaj Dedan.
Genesis 10:28
28 kaj Obal kaj Abimael kaj SXeba
Genesis 25:3
3 Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.
1 Samuel 1:15
15 Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.
1 Kings 4:31
31 Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.
1 Kings 10:1-13
1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.
2 Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.
3 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
4 Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
5 kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
6 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
7 mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.
8 Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
9 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
10 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
11 Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
12 Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.
13 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
2 Chronicles 1:1
1 Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
2 Chronicles 1:12
12 pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.
2 Chronicles 9:9
9 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
Psalms 49:4
4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
Psalms 72:10
10 La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.
Psalms 72:15
15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.
Psalms 78:2
2 Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
Psalms 142:2
2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.
Proverbs 1:6
6 Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.
Isaiah 60:6
6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.
Matthew 2:11
11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.
Matthew 12:34
34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.
Matthew 12:42
42 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.
Matthew 13:11
11 Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.
Matthew 13:35
35 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
Luke 11:31
31 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.
1 Kings 3:12
12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
1 Kings 4:29
29 Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
Proverbs 13:20
20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.
Proverbs 18:4
4 La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero.
Mark 4:11
11 Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;
Mark 4:34
34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.
John 15:15
15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi.
Colossians 2:3
3 en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.
Hebrews 4:12
12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.
James 1:5
5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.
1 Kings 6:1-7
1 En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la regxado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
2 Kaj la domo, kiun la regxo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la largxon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
3 Kaj la portiko antaux la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la largxo de la domo; dek ulnoj estis gxia largxo antaux la domo.
4 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
5 Kaj li arangxis cxe la muro de la domo galeriojn cxirkaux la muroj de la domo, cxirkaux la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn cxambrojn cxirkauxe.
6 La malsupra galerio havis la largxon de kvin ulnoj, la meza havis la largxon de ses ulnoj, kaj la tria havis la largxon de sep ulnoj; cxar cxirkaux la domo ekstere li faris sxtupajxojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
7 Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.
1 Kings 10:3
3 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
2 Chronicles 3:1-4
1 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
2 Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia regxado.
3 Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laux la antauxa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la largxo dudek ulnoj;
4 la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.
Acts 11:23
23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
1 Kings 4:22-23
1 Kings 10:5
5 kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
2 Kings 16:18
18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.
1 Chronicles 9:18
18 Kaj gxis nun cxe la regxa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.
2 Chronicles 23:13
13 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!
Nehemiah 1:11
11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)
Psalms 119:81
81 KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
Psalms 143:7
7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.
Proverbs 9:5
5 Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis.
Song of Songs 5:8
8 Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
Ezekiel 44:3
3 Nur la princo, la princo povas sidi en gxi, por mangxi panon antaux la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laux la sama vojo li eliru.
Ezekiel 46:2
2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj starigxos cxe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorklinigxos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos sxlosita gxis vespero.
Daniel 10:17
17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
Luke 12:37
37 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili.
John 6:53-57
53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo.
56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.
57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi.
Revelation 1:17
17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
Revelation 3:20
20 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi.
1 Kings 10:6
6 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
1 Kings 4:34
34 Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.
1 Kings 10:7
7 mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.
2 Chronicles 9:5
5 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
Psalms 31:19
19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
Song of Songs 5:9-16
9 Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele jxurligas nin?
10 Mia amato estas blanka kaj rugxa, Distinginda inter dekmilo.
11 Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;
12 Liaj okuloj estas kiel kolomboj cxe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;
13 Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromajxoj, kiel kesto de sxmirajxisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;
14 Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;
15 Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;
16 Lia palato estas dolcxajxoj; lia tutajxo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.
Zechariah 9:17
17 CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.
John 20:25-29
25 La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.
26 Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.
27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.
28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.
29 Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.
1 Corinthians 2:9
9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
1 John 3:2
2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.
Deuteronomy 33:9
9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;
1 Kings 10:8
8 Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
Psalms 27:4
4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psalms 84:10-12
10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.
11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
Proverbs 3:3
3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
Proverbs 3:14
14 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro.
Proverbs 8:34
34 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj.
Proverbs 10:21
21 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.
Luke 10:39-42
39 Kaj sxi havis fratinon, nomatan Maria, kaj cxi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auxskultis lian parolon.
40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.
41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;
42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.
Luke 11:28
28 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.
Deuteronomy 7:8
8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.
2 Samuel 8:15
15 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
2 Samuel 15:25-26
2 Samuel 23:3
3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.
1 Kings 3:28
28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.
1 Kings 10:9
9 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
1 Chronicles 17:22
22 Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.
1 Chronicles 28:5
5 Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.
1 Chronicles 29:10
10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
1 Chronicles 29:20
20 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.
1 Chronicles 29:23
23 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.
2 Chronicles 2:11
11 HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi.
Psalms 18:19
19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.
Psalms 22:8
8 Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
Psalms 72:2
2 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
Psalms 72:18-19
Psalms 99:4
4 Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.
Proverbs 21:3
3 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
Isaiah 9:7
7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isaiah 11:1-5
1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.
2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.
3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;
4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
Isaiah 32:1-2
Isaiah 42:1
1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.
Isaiah 62:4
4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
Jeremiah 33:15-16
2 Corinthians 9:12-15
12 CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;
13 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;
14 dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi.
15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.
Hebrews 1:8-9
Genesis 43:11
11 Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
Exodus 30:34
34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;
1 Kings 9:14
14 Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
1 Kings 10:10
10 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
2 Chronicles 9:1
1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.
2 Chronicles 9:24
24 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
1 Kings 9:27-28
1 Kings 10:11
11 Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
1 Kings 10:22
22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
2 Chronicles 8:18
18 Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
1 Kings 10:12
12 Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.
1 Chronicles 23:5
5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.
1 Chronicles 25:1
1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
Psalms 92:1-3
Psalms 150:3-5
Revelation 5:8
8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.
1 Kings 10:13
13 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
Psalms 20:4
4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.
Ephesians 3:20
20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,
1 Kings 10:14-28
14 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
15 krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
16 Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)
17 kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min�oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
18 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
19 Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
20 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
21 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.
22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
23 Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.
24 Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.
25 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
26 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
Psalms 68:29
29 Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.
1 Kings 10:16-17
2 Chronicles 12:9-10
9 Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
10 Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
1 Kings 7:2
2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
1 Kings 10:18-20
18 Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
19 Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
20 Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
Psalms 45:8
8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.
Revelation 20:11
11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.
Genesis 49:9-10
Numbers 23:24
24 Jen la popolo starigxas kiel leonino Kaj levigxas kiel leono; GXi ne kusxigxos, antaux ol gxi mangxos rabakiron Kaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj.
Numbers 24:9
9 Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
Revelation 5:5
5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.
Matthew 19:28
28 Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.
Revelation 21:12
12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;
1 Kings 10:21
21 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.
2 Chronicles 9:27
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
Esther 1:7
7 La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.
Isaiah 2:22
22 CXesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar kion li valoras?
Jeremiah 31:5
5 Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.
Daniel 5:2-3
2 Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
1 Kings 22:48
48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.
2 Chronicles 20:36-37
36 Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.
37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.
Job 39:13
13 La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
1 Kings 3:12-13
12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
13 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.
1 Kings 4:30-31
1 Kings 10:23-24
Psalms 89:27
27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero.
Colossians 2:2-3
2 Chronicles 1:10-12
10 tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?
11 Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:
12 pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.
2 Chronicles 9:6-7
6 mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.
7 Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
Proverbs 2:6
6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.
Isaiah 11:2
2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.
Isaiah 11:10
10 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
Daniel 1:17
17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.
Daniel 2:21-23
21 Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj;
22 Li malkasxas la profundajxon kaj kasxitajxon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.
23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.
Daniel 5:11
11 En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj;
Luke 21:15
15 cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri.
1 Corinthians 1:30
30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;
1 Corinthians 12:8
8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;
Ephesians 1:17
17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;
James 1:16-17
James 3:17
17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
1 Samuel 10:27
27 Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.
1 Kings 10:25
25 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
Job 42:11
11 Kaj venis al li cxiuj liaj fratoj kaj cxiuj liaj fratinoj kaj cxiuj liaj antauxaj konatoj, kaj ili mangxis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj cxiu el ili donis al li po unu kesito, kaj cxiu po unu ora ringo.
Deuteronomy 17:16
16 Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo.
1 Kings 4:26
26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
1 Kings 10:26
26 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
2 Chronicles 1:14
14 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
Genesis 15:18
18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:
Exodus 23:31
31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.
Joshua 13:2-7
2 Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj;
3 komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;
4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;
5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;
6 cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
7 Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.
1 Kings 4:21
21 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
1 Kings 4:24
24 CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.
Psalms 72:8-11
8 Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.
9 Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
10 La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.
11 Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.
Daniel 7:14
14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.
Revelation 19:16
16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
1 Kings 10:27-29
27 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
29 CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.
1 Chronicles 27:28
28 Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx.
2 Chronicles 1:15-17
15 Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
16 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
17 Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.
2 Chronicles 9:20
20 Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; argxento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.
Job 22:24-25
Psalms 78:47
47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
Isaiah 9:10
10 Brikoj falis, sed el hakitaj sxtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstatauxigos ilin per cedroj.
Amos 7:14
14 Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
Luke 19:4
4 Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie.
1 Kings 10:28
28 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
2 Chronicles 1:16
16 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
2 Chronicles 9:25
25 Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
Isaiah 2:7-8
Isaiah 31:1
1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
2 Samuel 7:1-3
1 Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,
2 la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.
3 Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi.
2 Samuel 12:1
1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;
2 Samuel 12:25
25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
1 Kings 1:8
8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
1 Kings 1:10-11
1 Kings 1:22-27
22 Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan.
23 Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere.
24 Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
25 CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija!
26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.
27 CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li?
1 Kings 1:32-38
32 Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon.
33 Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon.
34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono!
35 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidigxu sur mia trono; kaj li regxos anstataux mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj diris:Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la regxo.
37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David.
38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon.
1 Kings 11:29
29 En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Ahxija, la SXiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaux estis solaj sur la kampo.
1 Kings 11:41-43
41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
42 La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
1 Kings 14:2
2 Kaj Jerobeam diris al sia edzino:Levigxu kaj aliaspektigxu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en SXilon; tie trovigxas la profeto Ahxija, kiu antauxdiris al mi, ke mi estos regxo super cxi tiu popolo.
1 Chronicles 29:29
29 La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;
2 Chronicles 12:15
15 La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
2 Chronicles 13:22
22 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.
2 Samuel 7:12
12 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.
1 Kings 1:21
21 Kiam mia sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
1 Kings 2:10
10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.