1 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
2 kaj post kiam Salomono konstruis ankaux la urbojn, kiujn HXiram donis al Salomono, kaj li enlogxigis tie la Izraelidojn,
3 Salomono iris kontraux HXamat-Coban kaj venkoprenis gxin.
4 Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.
5 Li ankaux konstruis Bet-HXoronon la supran kaj Bet-HXoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,
6 kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
7 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:
8 el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn gxis la nuna tago.
9 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, cxar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj cxaroj kaj super liaj rajdistoj.
10 La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.
11 La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.
12 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaux la portiko,
13 por oferadi laux la ordo de cxiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de lauxboj.
14 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.
15 Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.
16 Tiele estis arangxita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, gxis la domo de la Eternulo estis tuta preta.
17 Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.
18 Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
2 Chronicles 8 Cross References - Esperanto
1 Kings 9:10-28
10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon
11 (por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.
12 Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.
13 Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.
14 Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
15 Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
16 (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,
18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
19 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.
22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj.
23 La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.
25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
26 Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.
27 Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.
1 Kings 9:11-18
11 (por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.
12 Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.
13 Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.
14 Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
15 Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
16 (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,
18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
Numbers 13:21
21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat.
Numbers 34:8
8 de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad;
2 Samuel 8:3
3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.
1 Kings 11:23-25
23 Dio starigis kontraux li ankoraux kontrauxulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, regxo de Coba.
24 Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.
25 Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.
1 Chronicles 18:3
3 Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.
1 Kings 9:17-19
17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,
18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
19 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
Joshua 16:3
3 kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.
Joshua 16:5
5 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laux iliaj familioj:la limo de ilia posedajxo oriente estis de Atrot-Adar gxis la supra Bet-HXoron.
1 Chronicles 7:24
24 Lia filino estis SXeera. SXi konstruis Bet-HXoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-SXeeran.
2 Chronicles 14:7
7 Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
Joshua 19:44
44 kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat
1 Kings 7:2
2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
1 Kings 10:26
26 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
2 Chronicles 1:14
14 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
2 Chronicles 8:4
4 Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.
2 Chronicles 17:12
12 Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
Ecclesiastes 2:4
4 Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;
Ecclesiastes 2:10-26
10 Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj.
11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
12 Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?
13 Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.
14 La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn.
15 Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
16 CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!
17 Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.
18 Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi.
19 Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.
20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.
21 CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.
22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?
23 CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.
24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.
25 CXar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li?
26 CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
Song of Songs 4:8
8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
Genesis 15:18-21
18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:
19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.
Deuteronomy 7:1
1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;
1 Kings 9:20-22
20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.
22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj.
Joshua 16:10
10 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
Joshua 17:13
13 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
Judges 1:21-36
21 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.
22 Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antauxe estis Luz).
24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.
25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
26 Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.
27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.
28 Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.
30 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.
31 Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de HXelba, nek de Afek, nek de Rehxob.
32 Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.
33 Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.
34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.
35 Kaj la Amoridoj plue logxis sur la monto HXeres, en Ajalon kaj en SXaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis tributuloj.
36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.
1 Kings 4:6
6 kaj Ahxisxar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
1 Kings 5:13-14
1 Kings 9:21
21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.
2 Chronicles 2:17-18
17 Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.
18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.
Psalms 106:34
34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
Exodus 19:5-6
Leviticus 25:39-46
39 Kiam malricxigxos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne sxargxu lin per laborado sklava;
40 kiel dungito, kiel paslogxanto li estu cxe vi; gxis la jubilea jaro li servu cxe vi;
41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaux liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedajxo de siaj patroj.
42 CXar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.
43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.
44 Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi; el ili acxetu sklavon kaj sklavinon.
45 Ankaux el la idoj de la paslogxantoj, kiuj fremdule logxas cxe vi, el ili vi povas acxeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas cxe vi kaj kiuj naskigxis en via lando; ili povas esti via posedajxo.
46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.
1 Samuel 8:11-12
11 Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi:viajn filojn li prenos por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia cxaro;
12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro;
Galatians 4:26
26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.
Galatians 4:31
31 Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.
1 Kings 5:16
16 krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
1 Kings 9:23
23 La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
2 Chronicles 2:18
18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.
Exodus 3:5
5 Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
Exodus 29:43
43 Kaj Mi aperados tie antaux la Izraelidoj, kaj la loko sanktigxos per Mia gloro.
1 Kings 3:1
1 Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.
1 Kings 7:8
8 Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
1 Kings 9:24
24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.
Ezekiel 21:2
2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Jerusalem, prediku pri la sanktajxoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.
2 Peter 1:18
18 kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto.
1 Chronicles 28:17
17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo;
2 Chronicles 4:1
1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la largxon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.
2 Chronicles 15:8
8 Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.
Ezekiel 8:16
16 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas orienten, al la suno.
Joel 2:17
17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?
John 10:23
23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.
Exodus 23:14-17
14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;
16 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.
17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.
Exodus 29:38-42
38 Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam;
39 unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
40 kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.
41 La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo,
42 cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.
Leviticus 23:1-17
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.
3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.
4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:
5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.
6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.
7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.
8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.
11 Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos.
12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo.
13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.
14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.
15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.
16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.
17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.
Numbers 28:1-29
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.
3 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.
4 Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.
6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
7 Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.
8 Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
9 Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon;
10 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.
11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;
12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo;
13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
14 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.
15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.
16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.
17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.
18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;
20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;
21 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj;
22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.
23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.
24 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero.
25 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.
26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn;
28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;
29 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;
Deuteronomy 16:16
16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;
1 Kings 9:25
25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
Ezekiel 45:17
17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj versxofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en cxiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.
Ezekiel 46:3-15
3 La popolo de la lando adorklinigxos antaux la Eternulo cxe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.
4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj sxafidoj kaj unu sendifekta virsxafo;
5 kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.
6 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses sxafidoj kaj sendifekta virsxafo;
7 kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.
8 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laux la sama vojo li devas eliri.
9 Kaj kiam la popolo de la lando venos antaux la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorklinigxi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontrauxa.
10 Kaj la princo estos inter ili:kiam ili eniros, li ankaux eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaux eliros.
11 En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.
12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aux memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaux li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aux sian pacoferon tiel, kiel li faras gxin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni sxlosos la pordegon.
13 Unujaran sxafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon cxiutage al la Eternulo; cxiumatene li alportu gxin.
14 Kaj farunoferon li alportu kune kun gxi cxiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por sxprucigi sur la farunon; tio devas esti la porcxiama legxo pri la farunofero al la Eternulo.
15 Tiamaniere oni alportu cxiumatene la sxafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.
Deuteronomy 33:1
1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.
2 Samuel 23:2
2 La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
1 Kings 13:1
1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
1 Chronicles 6:31-48
31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;
32 ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado, gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo;
33 jen estas tiuj, kiuj starigxadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,
34 filo de Elkana, filo de Jerohxam, filo de Eliel, filo de Toahx,
35 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Mahxat, filo de Amasaj,
36 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja,
37 filo de Tahxat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Korahx,
38 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.
39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Berehxja, filo de SXimea,
40 filo de Mihxael, filo de Baaseja, filo de Malkija,
41 filo de Etni, filo de Zerahx, filo de Adaja,
42 filo de Etan, filo de Zima, filo de SXimei,
43 filo de Jahxat, filo de Gersxon, filo de Levi.
44 La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre:Etan, filo de Kisxi, filo de Abdi, filo de Maluhx,
45 filo de HXasxabja, filo de Amacja, filo de HXilkija,
46 filo de Amci, filo de Bani, filo de SXemer,
47 filo de Mahxli, filo de Musxi, filo de Merari, filo de Levi.
48 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.
1 Chronicles 9:17
17 Kaj la pordegistoj:SXalum, Akub, Talmon, Ahximan, kaj iliaj fratoj; SXalum estis la cxefo.
1 Chronicles 15:16-22
16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.
17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;
18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
20 Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;
21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti;
22 Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.
1 Chronicles 16:4-6
4 Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
5 la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;
6 Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.
1 Chronicles 16:42
42 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.
1 Chronicles 23:1-26:19
1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.
2 Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.
3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.
4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil;
5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.
6 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.
7 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei.
8 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.
9 La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan.
10 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar.
11 Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.
12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar.
13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.
14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.
15 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer.
16 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo.
17 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj.
18 La filoj de Jichar:SXelomit, la unua.
19 La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam.
1 Chronicles 24:1-26:19
1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.
3 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.
4 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.
5 Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.
6 Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.
7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,
8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim,
9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,
10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija,
11 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja,
12 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim,
13 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab,
14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
15 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec,
16 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel,
17 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul,
18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.
19 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.
1 Chronicles 25:1-26:19
1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.
3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.
4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.
5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
8 Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.
9 La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;
10 la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
11 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
12 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
13 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
14 la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
15 la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
16 la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
17 la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
18 la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
19 la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
1 Chronicles 26:1-19
1 La klasoj de la pordegistoj:el la Korahxidoj:Mesxelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.
2 Mesxelemja havis filojn:la unuenaskito estis Zehxarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;
3 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehohxanan, la sepa estis Eljehoenaj.
4 Obed-Edom havis filojn:SXemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joahx la tria, Sahxar la kvara, Netanel la kvina,
5 Amiel la sesa, Isahxar la sepa, Peultaj la oka; cxar benis lin Dio.
6 Al lia filo SXemaja naskigxis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, cxar ili estis bravaj homoj.
7 La filoj de SXemaja:Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semahxja.
8 CXiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, tauxgaj por servado:sesdek du ili estis cxe Obed- Edom.
9 Mesxelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.
10 HXosa el la Merariidoj havis filojn:SXimri estis la cxefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin cxefo),
11 HXilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zehxarja la kvara; cxiuj filoj kaj fratoj de HXosa estis dek tri.
12 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la cxefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.
13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaux la grandaj, laux siaj patrodomoj, por cxiu pordego aparte.
14 Kaj la loto pri la oriento falis por SXelemja; kaj pri lia filo Zehxarja, la sagxa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
16 pri SXupim kaj HXosa por la okcidento, por la Pordego SXalehxet, kie la vojo levigxas, kie gardo staras apud gardo.
17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar cxiutage, sude kvar cxiutage, kaj cxe la provizejoj po du.
18 CXe la alirejo okcidente estis:kvar cxe la vojo, kaj du cxe la alirejo.
19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Korahxidoj kaj el la Merariidoj.
1 Chronicles 28:19
19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.
2 Chronicles 5:11
11 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (cxar cxiuj pastroj, kiuj tie trovigxis, sanktigxis, sen diferenco de la ordoj),
2 Chronicles 23:4
4 Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj,
2 Chronicles 31:2
2 Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
2 Chronicles 35:10
10 Tiamaniere la servado estis arangxita. Kaj la pastroj starigxis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laux iliaj grupoj, laux la ordono de la regxo.
Ezra 6:18
18 Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
Nehemiah 12:24
24 La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.
Nehemiah 12:36
36 kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.
Luke 1:5
5 En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto.
Luke 1:8
8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia grupo,
Acts 13:22
22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
Acts 13:36
36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron;
Exodus 39:42-43
1 Kings 7:51
51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
1 Chronicles 9:29
29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.
1 Chronicles 26:20-26
20 El la Levidoj, Ahxija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktajxoj.
21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj.
22 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
23 El la Amramidoj, Jicharidoj, HXebronidoj, kaj Uzielidoj,
24 SXebuel, ido de Gersxom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
25 Lia frato Eliezer havis filon Rehxabja; lia filo estis Jesxaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Zihxri, kaj lia filo estis SXelomit.
26 CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
2 Chronicles 30:12
12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
1 Kings 5:18
18 Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.
1 Kings 6:7
7 Kiam la domo estis konstruata, gxi estis konstruata el sxtonoj prete cxirkauxhakitaj; martelo aux hakilo aux ia alia fera instrumento ne estis auxdata en la domo dum gxia konstruado.
Numbers 33:35
35 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.
Deuteronomy 2:8
8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.
1 Kings 9:26-27
1 Kings 22:48
48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.
2 Kings 14:22
22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.
2 Kings 16:6
6 En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.
2 Chronicles 20:36
36 Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.
1 Kings 10:22
22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
2 Chronicles 9:10
10 Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn.
2 Chronicles 9:13
13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
Ecclesiastes 2:8
8 mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.