Psalms 92:1-3

Esperanto(i) 1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.