1 Kings 8:1 Cross References - Esperanto

1 Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

Numbers 7:2-3

2 tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon- 3 ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.

Joshua 23:2

2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.

Joshua 24:1

1 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.

2 Samuel 5:7-9

7 Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David. 8 Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9 Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.

2 Samuel 6:1-2

1 Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil. 2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.

2 Samuel 6:6

6 Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin.

2 Samuel 6:12-17

12 Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo. 13 Kaj cxiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis bovon kaj grasan sxafon. 14 Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

1 Kings 3:15

15 Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

1 Chronicles 11:7

7 Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.

1 Chronicles 13:1-5

1 David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj; 2 kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni; 3 kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul. 4 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo. 5 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.

1 Chronicles 15:3

3 Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.

1 Chronicles 15:25

25 Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.

1 Chronicles 15:29-16:1

29 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.

1 Chronicles 28:1

1 David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

2 Chronicles 5:2-10

2 Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. 3 Kaj kolektigxis al la regxo cxiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato. 4 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston. 5 Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj. 6 Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj. 8 CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre. 9 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago. 10 En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.

2 Chronicles 30:1

1 HXizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaux leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.

Ezra 3:1

1 Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektigxis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.

Psalms 9:11

11 Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

Psalms 102:21

21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,

Isaiah 28:16

16 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.

Isaiah 46:13

13 Mi alproksimigis Mian veron, por ke gxi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastigxos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

1 Peter 2:6

6 CXar estas enhavate en skribo: Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.