1 Chronicles 29 Cross References - Esperanto

1 Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo. 2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj. 3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo: 4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj; 5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo? 6 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo; 7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. 8 Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido. 9 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte. 10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne. 11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj. 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon. 14 CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi. 15 Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika. 16 Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas. 17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi. 18 Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi. 19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn. 20 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo. 21 Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn, mil virsxafojn, mil sxafidojn, kune kun iliaj versxoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael. 22 Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo. Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron. 23 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin. 24 Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David, submetis sin al la regxo Salomono. 25 Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin regxan majeston, kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael. 26 David, filo de Jisxaj, estis regxo super la tuta Izrael. 27 La tempo, dum kiu li regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn. 28 Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de agxo, ricxeco, kaj gloro; kaj anstataux li ekregxis lia filo Salomono. 29 La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad; 30 lia tuta regxado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj cxiuj regnoj de la landoj.

1 Kings 3:7

7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.

1 Kings 8:19-20

19 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo. 20 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.

1 Chronicles 22:5

5 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

1 Chronicles 28:1

1 David kunvenigis en Jerusalemon cxiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartajxoj, kiuj servis al la regxo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super cxiuj havajxoj kaj super la brutoj de la regxo kaj de liaj filoj, ankaux la korteganojn, heroojn, kaj cxiujn distingitojn.

1 Chronicles 28:5-6

5 Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael. 6 Kaj Li diris al mi:Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; cxar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.

1 Chronicles 28:8

8 Kaj nun antaux la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaux la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu cxiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu cxi tiun bonan landon kaj heredigu gxin al viaj infanoj post vi eterne.

1 Chronicles 28:10

10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

1 Chronicles 29:19

19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.

2 Chronicles 2:4-5

4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael. 5 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda estas nia Dio, ol cxiuj dioj.

2 Chronicles 13:7

7 Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.

Proverbs 4:3

3 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.

Jeremiah 1:6-7

6 Mi diris:Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, cxar mi estas juna. 7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu.

Genesis 2:12

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

Exodus 28:17

17 Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;

Exodus 28:20

20 kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

Exodus 39:6

6 Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael.

Exodus 39:13

13 kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

1 Chronicles 22:3-5

3 Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto; 4 kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno. 5 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

1 Chronicles 22:14-16

14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. 15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj. 16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

1 Chronicles 28:14-18

14 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado; 15 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro. 16 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj; 17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo; 18 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo.

2 Chronicles 31:20-21

20 Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio. 21 Kaj en cxiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

Job 28:16

16 Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.

Ecclesiastes 9:10

10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

Isaiah 54:11-12

11 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj. 12 Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj cxiujn viajn limojn el multekostaj sxtonoj.

2 Corinthians 8:3

3 CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

Colossians 3:23

23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

1 Peter 4:10-11

10 lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; 11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

Revelation 21:18-21

18 Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro. 19 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; 20 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto. 21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.

1 Chronicles 21:24

24 Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.

Psalms 26:8

8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

Psalms 27:4

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

Psalms 84:1

1 Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!

Psalms 84:10

10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

Psalms 122:1-9

1 Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis. 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo. 5 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David. 6 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. 7 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj. 8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi. 9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

Proverbs 3:9-10

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

1 Kings 9:28

28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

1 Chronicles 22:14

14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

Exodus 25:2-9

2 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi. 3 Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro, 4 kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano, 5 kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno, 6 oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 7 sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo. 8 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili. 9 Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

Exodus 35:5-9

5 Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron, 6 kaj bluan teksajxon kaj purpuran kaj rugxan, kaj bisinon kaj kapran lanon, 7 kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon, 8 kaj oleon por lumigado, kaj aromajxojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 9 kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.

Numbers 7:2-3

2 tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon- 3 ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.

Numbers 7:10-89

10 Kaj la estroj alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaux la altaron. 11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inauxguro de la altaro. 12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda. 13 Kaj lia ofero estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 14 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 15 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 16 unu kapro por pekofero; 17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Nahxsxon, filo de Aminadab. 18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isahxar. 19 Li alportis sian oferon, kiu estis:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 20 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 21 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 22 unu kapro por pekofero; 23 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar. 24 En la tria tago-la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de HXelon. 25 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 28 unu kapro por pekofero; 29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de HXelon. 30 En la kvara tago-la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de SXedeur. 31 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 33 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 34 unu kapro por pekofero; 35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de SXedeur. 36 En la kvina tago-la estro de la Simeonidoj, SXelumiel, filo de Curisxadaj. 37 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 39 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 40 unu kapro por pekofero; 41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de SXelumiel, filo de Curisxadaj. 42 En la sesa tago-la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. 43 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 45 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 46 unu kapro por pekofero; 47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel. 48 En la sepa tago-la estro de la Efraimidoj, Elisxama, filo de Amihud. 49 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 51 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 52 unu kapro por pekofero; 53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Elisxama, filo de Amihud. 54 En la oka tago-la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. 55 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 57 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 58 unu kapro por pekofero; 59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur. 60 En la nauxa tago-la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. 61 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 63 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 64 unu kapro por pekofero; 65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni. 66 En la deka tago-la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de Amisxadaj. 67 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 69 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 70 unu kapro por pekofero; 71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj. 72 En la dek-unua tago-la estro de la Asxeridoj, Pagiel, filo de Ohxran. 73 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 76 unu kapro por pekofero; 77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Ohxran. 78 En la dek-dua tago-la estro de la Naftaliidoj, Ahxira, filo de Enan. 79 Lia ofero:unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero; 82 unu kapro por pekofero; 83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan. 84 Tia estis la inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael:dek du argxentaj pladoj, dek du argxentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj; 85 po cent tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laux la sankta siklo. 86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj. 87 CXiuj brutoj por brulofero estis:dek du bovidoj, dek du virsxafoj, dek du jaragxaj sxafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero. 88 Kaj cxiuj brutoj por pacofero estis:dudek kvar bovoj, sesdek virsxafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaragxaj sxafidoj. Tio estis la inauxgura dono de la altaro, post kiam gxi estis sanktoleita. 89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li auxdis la Vocxon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

Ezra 1:4-6

4 Kaj al cxiu, kiu restis, en kiu ajn loko li logxas, la logxantoj de lia loko helpu al li per argxento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem. 5 Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem. 6 Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.

Ezra 2:68-69

68 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi gxin sur gxia fundamento. 69 Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min�ojn, kaj da pastraj vestoj cent.

Ezra 7:15-16

15 kaj por tien forporti la argxenton kaj oron, kiun la regxo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies logxejo estas en Jerusalem, 16 kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.

1 Chronicles 27:1-15

1 La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil. 2 Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil; 3 li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato. 4 Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 5 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 6 CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad. 7 La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 8 La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 9 La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 10 La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 11 La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 12 La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 13 La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 14 La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 15 La dek-dua, por la dek-dua monato, estis HXeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

1 Chronicles 27:25-28:1

25 Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.

Isaiah 60:3-10

3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj. 4 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. 5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi. 6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo. 7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

2 Corinthians 9:7

7 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.

Ezra 2:69

69 Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min�ojn, kaj da pastraj vestoj cent.

Nehemiah 7:70-71

70 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn. 71 El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da argxento.

1 Chronicles 23:8

8 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri.

1 Chronicles 26:21-22

21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gersxonido Ladan, cxefoj de patrodomoj de la Gersxonido Ladan estis la Jehxielidoj. 22 La Jehxielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.

Deuteronomy 16:10-11

10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. 11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

Judges 5:9

9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.

1 Kings 8:61

61 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.

1 Chronicles 29:17

17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

Psalms 110:3

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

Proverbs 23:15-16

15 Mia filo, se via koro estos sagxa, Tiam gxojos ankaux mia koro. 16 Kaj mia internajxo gxojos, Kiam viaj lipoj parolos gxustajxon.

Luke 15:6

6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.

John 15:11

11 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena.

2 Corinthians 8:12

12 CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.

2 Corinthians 9:7-8

7 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan. 8 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;

Philippians 2:15-17

15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, 16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris. 17 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

Philippians 4:1

1 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

Philippians 4:10

10 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.

1 Thessalonians 3:6-9

6 Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin, 7 pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido; 8 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

Genesis 32:28

28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

Genesis 33:20

20 Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis gxin El, la Dio de Izrael.

1 Kings 8:15

15 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

1 Chronicles 29:20

20 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

2 Chronicles 6:4

4 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:

2 Chronicles 20:26-28

26 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago. 27 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.

Psalms 72:18-19

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn. 19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

Psalms 89:52

52 Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 138:1

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

Psalms 146:2

2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

Isaiah 63:16

16 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.

Ezekiel 3:12

12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

Matthew 6:9

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.

Luke 11:3

3 Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon.

Romans 1:7

7 al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Romans 8:15

15 CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

Philippians 4:20

20 Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

2 Thessalonians 2:16

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

1 Timothy 1:17

17 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

1 Peter 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

Revelation 5:12

12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.

Genesis 1:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Genesis 14:19

19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;

Genesis 14:22

22 Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero,

1 Samuel 15:29

29 Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu.

Nehemiah 9:5

5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

Job 37:22

22 De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

Psalms 21:13

13 Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

Psalms 29:4

4 La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto.

Psalms 45:3-4

3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco. 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

Psalms 46:10

10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

Psalms 47:9

9 La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.

Psalms 57:5

5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Psalms 57:11

11 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Psalms 97:1

1 La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.

Psalms 97:9

9 CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.

Psalms 98:1

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

Psalms 99:1

1 La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero.

Psalms 104:1

1 Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;

Psalms 115:15-16

15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron. 16 La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

Psalms 145:1

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

Psalms 145:12-13

12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

Isaiah 2:10-11

10 Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco. 11 La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Isaiah 12:4

4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

Isaiah 66:1

1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

Jeremiah 10:10-12

10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon. 11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo. 12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

Jeremiah 27:5

5 Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu placxas al Mi.

Daniel 4:3

3 Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia regxado estas eterna, kaj Lia regado estas en cxiuj generacioj.

Daniel 4:30

30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?

Daniel 4:32

32 kaj vi estas elpusxata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 4:34-35

34 Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la cxielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi lauxdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno dauxras en cxiuj generacioj. 35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

1 Timothy 6:15-16

15 kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj, 16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Jude 1:25

25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.

Revelation 4:10-11

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante: 11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Revelation 5:12-13

12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon. 13 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.

Revelation 7:9-12

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; 10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido. 11 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio, 12 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Revelation 19:1

1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;

Deuteronomy 8:18

18 sed memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.

1 Samuel 2:7-8

7 La Eternulo malricxigas kaj ricxigas, Malaltigas kaj altigas. 8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

2 Chronicles 1:12

12 pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.

2 Chronicles 16:9

9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

2 Chronicles 20:6

6 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.

Job 9:19

19 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

Job 42:10

10 Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe.

Psalms 18:31-32

31 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;

Psalms 28:8

8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

Psalms 29:1

1 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

Psalms 29:11

11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

Psalms 62:11

11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.

Psalms 68:34-35

34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj. 35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

Psalms 75:6-7

6 CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7 Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

Psalms 113:7-8

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

Psalms 144:1-2

1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: 2 Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.

Proverbs 8:18

18 Ricxo kaj gloro estas cxe mi, Dauxra havo kaj justo.

Proverbs 10:22

22 La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi.

Ecclesiastes 5:19

19 Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de Dio.

Isaiah 40:29

29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.

Isaiah 43:13

13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos?

Isaiah 45:24

24 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li.

Isaiah 46:10

10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Daniel 5:18-21

18 Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron. 19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis. 20 Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro; 21 kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 6:26

26 Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.

Matthew 28:18

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

Luke 1:51-53

51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. 52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn. 53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

John 19:11

11 Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

Romans 11:35-36

35 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li? 36 CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

Ephesians 3:16

16 por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;

Ephesians 3:20

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Colossians 1:11

11 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;

Revelation 11:17

17 dirante:Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; cxar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj regxis.

Psalms 105:1

1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

Psalms 106:1

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

Daniel 2:23

23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.

2 Corinthians 2:14

14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

2 Corinthians 8:16

16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.

2 Corinthians 9:15

15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

1 Thessalonians 2:13

13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

Genesis 28:22

22 tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.

Genesis 32:10

10 mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn.

2 Samuel 7:18

18 Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

1 Chronicles 29:9

9 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.

Psalms 50:10-12

10 CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj; 11 Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi. 12 Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

Psalms 115:1

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

Romans 11:36

36 CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

1 Corinthians 15:9-10

9 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

1 Corinthians 16:2

2 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.

2 Corinthians 3:5

5 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

2 Corinthians 12:9-11

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta. 11 Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.

Philippians 2:13

13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

James 1:17

17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

Revelation 4:10

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:

Genesis 47:9

9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

Leviticus 25:23

23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.

Job 14:2

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

Psalms 39:12

12 Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; CXar migranto mi estas cxe Vi, Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

Psalms 90:9

9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

Psalms 102:11

11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.

Psalms 119:19

19 Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.

Psalms 144:4

4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.

Ecclesiastes 6:12

12 CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

Isaiah 40:6-8

6 Vocxo diras:Proklamu! sed li diras:Kion mi proklamu? CXiu karno estas herbo, kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. 7 Sekigxas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur gxin; vere, la popolo estas herbo. 8 Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.

Hebrews 11:13-16

13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas. 15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.

James 4:14

14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.

1 Peter 2:11

11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

1 Chronicles 29:14

14 CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.

2 Chronicles 31:10

10 Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.

Psalms 24:1

1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

Hosea 2:8

8 Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al sxi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe da argxento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.

Luke 19:16

16 Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn.

Deuteronomy 8:2

2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

1 Samuel 16:7

7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

1 Chronicles 28:9

9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam.

Psalms 7:9

9 Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

Psalms 15:2

2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

Psalms 51:6

6 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.

Proverbs 11:20

20 Abomenajxo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed placxas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.

Proverbs 15:8-9

8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas. 9 Abomenajxo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.

Proverbs 16:2

2 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.

Proverbs 17:3

3 Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.

Proverbs 21:2

2 CXiuj vojoj de homo estas gxustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

John 1:47

47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

Acts 24:16

16 En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj.

2 Corinthians 1:12

12 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

1 Thessalonians 2:10

10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;

Philemon 1:7

7 CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.

Philemon 1:20

20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.

Hebrews 4:12

12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

Revelation 2:23

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

Genesis 6:5

5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;

Exodus 3:6

6 Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.

Exodus 3:15

15 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj.

Exodus 4:5

5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.

Deuteronomy 30:6

6 Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.

Psalms 10:17

17 Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

Psalms 51:10

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Psalms 119:113

113 SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.

Psalms 119:166

166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.

Jeremiah 10:23

23 Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laux lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn pasxojn.

Jeremiah 32:39

39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.

Matthew 22:32

32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.

Acts 3:13

13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.

Philippians 1:6

6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

Philippians 1:9-11

9 Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo, 10 por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj gxis la tago de Kristo, 11 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.

1 Thessalonians 3:11

11 Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi;

2 Thessalonians 2:16-17

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, 17 konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj vorto.

Hebrews 13:21

21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

1 Chronicles 29:1-2

1 Kaj la regxo David diris al la tuta komunumo:Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; cxar ne por homo estas la logxejo, sed por Dio la Eternulo. 2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj.

Psalms 72:1

1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.

Psalms 119:80

80 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu.

Genesis 24:26

26 Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.

Genesis 24:48

48 Kaj mi klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo.

Exodus 4:31

31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

Exodus 14:31

31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Joshua 22:33

33 Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.

1 Samuel 12:18

18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.

1 Chronicles 16:36

36 Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!

2 Chronicles 20:21

21 Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco.

Psalms 29:1-2

1 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

Psalms 95:6

6 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.

Psalms 134:2

2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.

Psalms 135:19-21

19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja!

Psalms 145:1-21

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco. 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj. 10 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj. 14 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn. 15 CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan. 17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj. 18 Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin. 20 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.

Psalms 148:13-14

13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!

Proverbs 24:21

21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon; Kun ribeluloj ne komunikigxu.

1 Peter 2:17

17 CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

Leviticus 23:13

13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.

Numbers 15:5

5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.

Numbers 15:7

7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

Numbers 15:10

10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

1 Kings 8:62-65

62 Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo. 63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo. 64 En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj. 65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.

2 Chronicles 7:4-9

4 Kaj la regxo kaj la tuta popolo faris oferojn antaux la Eternulo. 5 La regxo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj la tuta popolo inauxguris la domon de Dio. 6 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la regxo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la lauxdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj cxiuj Izraelidoj staris. 7 Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon. 8 Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo. 9 Kaj en la oka tago ili faris festofermon, cxar la inauxguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj.

Ezra 6:17

17 Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.

Exodus 24:11

11 Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.

Deuteronomy 12:7

7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 12:11-12

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

Deuteronomy 16:14-17

14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

1 Kings 1:31

31 Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!

1 Kings 1:34-39

34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono! 35 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidigxu sur mia trono; kaj li regxos anstataux mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda. 36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj diris:Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la regxo. 37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David. 38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon. 39 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono!

1 Kings 2:35

35 Kaj la regxo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataux li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la regxo starigis anstataux Ebjatar.

1 Chronicles 23:1

1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

2 Chronicles 7:10

10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

Nehemiah 8:12

12 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.

Ecclesiastes 2:24

24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.

Ecclesiastes 3:12-13

12 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo. 13 Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.

Ecclesiastes 8:15

15 Kaj mi eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

Ecclesiastes 9:7

7 Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.

1 Timothy 6:17-18

17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado; 18 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;

1 Kings 2:12

12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia regxado tre fortikigxis.

1 Chronicles 17:11-12

11 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon. 12 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam.

1 Chronicles 22:11

11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

1 Chronicles 28:5

5 Kaj el cxiuj miaj filoj-cxar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la regxado de la Eternulo super Izrael.

Psalms 132:11

11 La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

Ecclesiastes 8:2-5

2 Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio. 3 Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero; cxar cxion, kion li volos, li povos fari. 4 CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras? 5 Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.

Isaiah 9:6-7

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Romans 13:1

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.

Genesis 24:2

2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

Genesis 47:29

29 Kiam alproksimigxis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkorajxon kaj fidelajxon, ne enterigu min en Egiptujo;

1 Kings 1:50-53

50 Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 51 Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos sian servanton per glavo. 52 Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos. 53 Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.

1 Kings 2:24-25

24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita. 25 Kaj la regxo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj cxi tiu frapis lin, kaj li mortis.

1 Chronicles 2:3-9

3 La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5 La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul. 6 La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin. 7 La filoj de Karmi:Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte kontraux anatemajxo. 8 La filoj de Etan:Azarja. 9 La filoj de HXecron, kiuj naskigxis al li:Jerahxmeel, Ram, kaj Kelubaj.

1 Chronicles 22:17

17 Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:

1 Chronicles 28:21

21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.

2 Chronicles 30:8

8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

Ezekiel 17:18

18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.

Joshua 3:7

7 Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.

Joshua 4:14

14 En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.

1 Kings 3:13

13 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

2 Chronicles 1:1

1 Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.

Job 7:17

17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

Ecclesiastes 2:9

9 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi.

Daniel 5:18-19

18 Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron. 19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.

Acts 19:17

17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.

Hebrews 2:9

9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

1 Chronicles 18:14

14 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.

Psalms 78:71-72

71 De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael. 72 Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

2 Samuel 5:4-5

4 La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis. 5 En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

1 Kings 2:11

11 La tempo, kiun David regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.

1 Chronicles 3:4

4 ses naskigxis al li en HXebron. Li regxis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li regxis en Jerusalem.

Genesis 15:15

15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.

Genesis 25:8

8 Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.

Genesis 35:29

29 Kaj Isaak konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.

Job 5:26

26 En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.

Proverbs 16:31

31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata.

Acts 13:36

36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron;

1 Samuel 9:9

9 (En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)

1 Samuel 22:5

5 Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.

2 Samuel 7:2-4

2 la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj. 3 Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi. 4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:

2 Samuel 12:1-7

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo; 2 la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj; 3 kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino. 4 Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li. 5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; 6 kaj pro la sxafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate. 7 Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,

1 Kings 11:41

41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.

1 Kings 14:29

29 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

1 Chronicles 21:9-11

9 Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante: 10 Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi. 11 Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:

Hebrews 11:32-33

32 Kaj kion mi diru plu? cxar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj SXimsxon kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj,

2 Kings 10:34

34 La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

2 Kings 14:28

28 La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

Daniel 2:21

21 Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

Daniel 4:23

23 Kaj ke la regxo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la cxielo, kaj diris:Dehaku la arbon kaj ekstermu gxin, sed nur gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj gxi havu la sorton de la bestoj de la kampo, gxis pasos super gxi sep jaroj-

Daniel 4:25

25 Vi estos elpusxita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la cxielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, gxis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.