1 Kings 8:62-65

Esperanto(i) 62 Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo. 63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo. 64 En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj. 65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj.