21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.
1 Chronicles 28:21 Cross References - Esperanto
Exodus 31:3
3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,
Exodus 35:25-36:4
25 Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.
1 Chronicles 22:17-18
17 Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:
18 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.
1 Chronicles 24:1-26
1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.
3 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.
4 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.
5 Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.
6 Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.
7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,
8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim,
9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin,
10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija,
11 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja,
12 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim,
13 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab,
14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer,
15 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec,
16 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel,
17 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul,
18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja.
19 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.
20 La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja;
21 cxe Rehxabja:el la idoj de Rehxabja la unua estis Jisxija;
22 cxe la Jicharidoj:SXelomot; el la filoj de SXelomot:Jahxat;
23 la filoj de HXebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jahxaziel la tria, Jekameam la kvara;
24 el la filoj de Uziel:Mihxa; el la filoj de Mihxa:SXamir;
25 la frato de Mihxa estis Jisxija; el la filoj de Jisxija:Zehxarja;
26 el la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi; el la filoj de Jaazija:Beno;
1 Chronicles 28:13
13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;
Psalms 110:3
3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.
Romans 13:1
1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.
Titus 3:1
1 Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro,