Exodus 35:25-36:4

Esperanto(i) 25 Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon. 26 Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon. 27 Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo, 28 kaj la aromajxon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj. 29 CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo. 30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; 31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto, 32 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, 33 kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron. 34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan. 35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj. 36 1 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo. 2 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin. 3 Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene. 4 Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.