Zechariah 3:1-4

Esperanto(i) 1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja brulsxtipo, savita el la fajro. 3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaux la angxelo. 4 CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.