Esperanto(i)
13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
14 Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun cxiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromajxoj;
15 GXardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
16 Vekigxu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian gxardenon, ke gxiaj aromajxoj elfluu. Venu mia amato en sian gxardenon Kaj mangxu gxiajn multevalorajn fruktojn.