Romans 9:13-23

Esperanto(i) 13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis. 14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne! 15 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas. 17 CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 18 Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas. 19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo? 20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel? 21 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? 22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo; 23 kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,