Esperanto(i)
1 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia pregxo al Dio pri ili estas por ilia savado.
2 CXar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laux scio.
3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.
4 CXar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas.
5 CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.
6 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),
7 nek:Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
8 Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
9 cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos;
10 cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.
11 CXar la Skribo diras:CXiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12 CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas;
13 cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.
14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto?
15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16 Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis?
17 La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.
18 Sed mi diras:CXu ili ne auxdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj gxis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
19 Sed mi diras:CXu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
20 Kaj Jesaja estis tre kuragxa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
21 Sed pri Izrael li diris:CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.