Romans 11:1-12

Esperanto(i) 1 Mi do diras:CXu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! CXar ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen. 2 Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael: 3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon. 4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal. 5 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco. 6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco. 7 Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita; 8 kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago. 9 Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago; 10 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam. 11 Mi do diras:CXu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin. 12 Se do ilia eraro ricxigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?