Romans 10:5-10

Esperanto(i) 5 CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi. 6 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston), 7 nek:Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). 8 Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas; 9 cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos; 10 cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.