Esperanto(i)
20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.
21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.
22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;
23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.
24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.
19 1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en la cxielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.
3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.
4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!
5 Kaj el la trono eliris vocxo, dirante:Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.
7 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.