Esperanto(i)
2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.
3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.
4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.
6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
7 CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros?
8 CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj?
9 CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.