Esperanto(i)
1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?
2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.
3 Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.
6 Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.
8 Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.
9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.
10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?