Psalms 74

Esperanto(i) 1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis. 3 Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo. 4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn. 5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn. 6 Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj. 7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo. 8 Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando. 9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros. 10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon? 11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko. 12 Dio estas ja mia Regxo de antikve, Li faras savon sur la tero. 13 Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo; 14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto; 15 Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn. 16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi arangxis lumon kaj sunon; 17 Vi difinis cxiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi arangxis. 18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon. 19 Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam. 20 Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj. 21 La suferanto ne reiru hontigita; Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon. 22 Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage. 23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.