Esperanto(i)
9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
11 Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;
12 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;
14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
15 CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon,
16 Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.
17 CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.
18 Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.
19 Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
21 CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
22 Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.
23 Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam.
24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
25 Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero.
26 Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.