Psalms 89:38-45

Esperanto(i) 38 Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton. 39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon. 40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn. 41 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj. 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn. 43 Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito. 44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron. 45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.