Esperanto(i)
3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.
5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.
7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
8 De cxiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo.
9 Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris.