Psalms 22:22-25

Esperanto(i) 22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. 24 CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li. 25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.