Psalms 132:3-8

Esperanto(i) 3 Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi; 4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj, 5 GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob. 6 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo. 7 Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj. 8 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.