Psalms 10:7-10

Esperanto(i) 7 Lia busxo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero. 8 Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon. 9 Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton. 10 Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn.