Psalms 107:13-19

Esperanto(i) 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris. 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 16 CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn. 17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; 18 CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.