Esperanto(i)
27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam.
28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
29 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn.
30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj.
31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj.
32 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero.
36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.
37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
38 GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili.