Proverbs 5:8-20

Esperanto(i) 8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo, 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo, 10 Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo, 11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon! 13 Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj. 14 Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo. 15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto. 16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn. 17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi. 18 Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco. 19 SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron. 20 Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?