Esperanto(i)
2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo:
4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron:
5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.
7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.
8 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj cxiun bonan vojon.